Diabeto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Malgraŭ ke la termino diabeto kutime rilatas al sukera diabeto (tiel nomata de la antikvaj grekoj pro la ĉeesto de dolĉa urino), ekzistas ankaŭ alia afekcio nomata nesukera diabeto. Komuna simptomo de tiuj malsanoj estas nur la granda kvanto da urino produktita, ĉar la kaŭzoj, kaj aliaj simptomoj, estas tute malsamaj.

Sukera diabeto[redakti | redakti fonton]

Daŭra hipergluk(oz)emia stato estas karakteriza por la afekcio nomata sukera diabeto (medicin-latine: Diabetes mellitus). Sukera diabeto estas kronika malsano. Ĉe tiu ĉi afekcio, la sangosukera nivelo estas tiom alta (pli ol 125 mg/dl da glukozo en la sango, post manĝ-fasto), ke ĝi aperigas glukozon en la urino post ekmanĝado, efiko kutime uzata por diagnoza urin-testo. Karakterizaj simptomoj de sukera diabeto estas: pliiĝo de malsato, soifo ĝis soifego, troiĝo de urinado. Notindas ke 85-90% de la pacientoj kun sukera diabeto estas dikuloj. Tio montras al ni la gravecon adekvate manĝi por preventi la malsanon kaj por helpi ekvilibri la glukozemion, kiam la malsano jam estas.

Gravas do, unue, korekte manĝi, kaj samtempe praktiki fizikajn ekzercojn. Nur poste oni devas uzi medikamentojn.

Sukera diabeto estas la rezulto de inhibita kapablo metabole disigi glukozon. Ĉar la glukozo ne estas oksidigita aŭ ŝanĝita en stok-formojn je normala rapido, ĝi akumuliĝas en la sango.

Sangosukeraj niveloj reguliĝas per hormonoj sekreciataj el iaj glandoj. Ĉi tiuj hormonoj inkludas epinefrinon (adrenalinon) el la surrena medolo, kaj insulinon kaj glukagonon el la pankreato. Altaj sangosukeraj niveloj stimulas la adekvatan kvanton de produktiĝo de insulino. La insulino tiam helpas formeti glukozon el la sango, transdonante ĝin en ĉelojn kaj akcelante la rapidon, je kiu ĝi ŝanĝiĝas en glikogenon kaj lipidojn. Epinefrino kaj glukagono havas efikon kontraŭ tiu efiko de insulino; ili ekscitas la ŝanĝon de glikogeno en glukozon. Ordinare ĉi tiuj sekreciaĵoj ekvilibras tiel, ke la glukoza nivelo en la sango restas inter normalaj limoj. Sed teruro aŭ kolero kaŭzas la ellason de plia epinefrino, tiel stimulante la ŝanĝon de glikogeno en glukozon, kaj la sangosukera nivelo leviĝas.

Oni kuracas diabeton per injektado de insulino aŭ per dozado de drogoj kiuj stimulas la korpon produkti pli da insulino. La diabeto mem povas nun bone esti kontrolata per modernaj metodoj. Laŭregula kontrolo estas grava.

Se la terapio ne estus bone farita, rezultas gravaj sekvaj malordoj:

  • koronariaj malsanoj, ĉefe infarkto; la risko havi infarkton estas ege pli granda por diabetuloj.
  • malbona sangofluo en la kruroj
  • okulproblemoj
  • cerboproblemoj
  • renoproblemoj

Situacioj eblaj:

pankreato produktas insulinon, sed:

  • pro la progresiva detruo de la organo, kaj sekve de la insuletoj de Langerhans, okazas malpliiĝo de la produktado de insulino, kiel en kelkaj malsanoj (kronika pankreatito);
  • insulino ne regule eniras en la ĉelon, ĉar:
    • aŭ la "seruro" havas problemon
    • aŭ la nombra kvanto de "seruroj" estas tro malmulte

En ĉiuj situacioj la insulino ne bone povas transporti glukozon el la sangovazo en la ĉelojn; pro tio la glukozo plialtiĝas en la sango.

La pankreato produktas kaj insulinon (en la insuletoj de Langerhans) kaj enzimojn. Ĝi sekrecias la insulinon en la sangvazojn; ankaŭ ĝi ekskrecias la enzimojn en la duodenon, kie ili partoprenas en la metabolo de la manĝaĵoj.

pankreato ne produktas insulinon

  • do, la malsano aperas en la infaneco
  • sed povas aperi eĉ en la maljuneco

La rolo de hepato[redakti | redakti fonton]

Nokte, malfru-matene kaj posttagmeze estas la hepato, kaj ne la pankreato, kiu regulas gluk(oz)emian ekvilibron. Pro tio necesas trakti ĝin kiel eble plej atente. Se en la hepato estas tro da graso ekzemple...

Ĉiuj scias, ke diabeto estas ‘pankreata malsano’. Ja insulinon produktas beta-ĉeloj, kiuj troviĝas en pancreato. Sed tamen malmultaj scias, ke la dua ĉefa rolulo de gluk(oz)emia ekvilibro estas hepato. Pankreato produktas insulinon, sed hepato estas la vera ekvilibrilo de gluk(oz)emio, lipidoj kaj, parte, de sangopremo.

Eble vi jam aŭdis pri insulino ‘baza’ kaj ‘postmanĝa’.

La hormono estas la sama, sed ĝi funkcias en du malsamaj manieroj. Post manĝoj, kiam glukozo transiras de intesto al sango , insulino permesas al glukozo ‘eniri’ en ĉeloj. Sed ekstere de la tempodaŭro, kiam la bezonata energiliveranto glukozo estas elĉerpebla el la manĝaĵo, de kie venas la glukozo necesa por la cerbo kaj la tuta organismo? Ĝi estas ellasita fare de la hepato kaj muskoloj, kiuj agas kiel ‘stoko de glukozo’: ili prenas glukozon el de la sango post la manĝoj kaj ĝin ‘gardas’ en formo de glikogeno. Hepato povas akumuli ĝis 100 gramojn da glukozo. Tiun ĉi proceson reguligas la niveloj de insulino kaj de sia ‘kontraŭa’ hormono , la glukagono. La hepato estas tre sentiva je insulino kaj pliigo, eĉ malgranda, de insulinokoncentriĝo povas rimarkinde malpliigi la ‘interna’ produktado de glukozo, krome, post la manĝoj, la insulinoresistanta hepato ne ĉesas, kiel ĝi devus, enmeti glukozon en la sangon, pliigante la glukemion postmanĝa. En homoj kun diabeto, kaj eĉ pli en homoj tro pezaj (sufiĉas iom da abdomen-graso), tiu ĉi mekanismo funkcias malpli bone. Hepato kaj muskoloj ellasas tro da glukozo nemanĝinte kaj pludaŭras ellasi ĝin eĉ post la manĝoj, kiam ne estus iu ajn bezono. Tiu ĉi fenomeno nomita hepata insulinoresisto havas precizan kaŭzon: tro da grasoj en hepato (kaj muskoloj).

Notu bone: tiu ĉi paragrafo estas (parta) traduko el teksto de itala revuo pri sano. [1]

Fiziopatologio[redakti | redakti fonton]

Post manĝo la gluk(oz)emio plialtiĝas; pro tio la pankreato sekrecias insulinon en la sangon; tiam enirigas glukozon en la ĉelon, dum (korpa) laboro la insulino estas foruzita. Kiam la gluk(oz)emio estas alta la hepato ĉesas liberigadon de glukozo, kaj inter manĝoj la hepato denove ĝin liberigas.

Kiam glukozemio estas pli ol 180 mg/dl:

La reno ekskrecias glukozon en la urinon; la glukozurio kuntrenas akvon, kaj aperas poliurio. Pro tio estas granda soifo kaj ankaŭ kelkaj infanoj urinas en la liton. La glukozo en kontakto kun la vagino favoras la elkreskadon de fungoj (mikozo), aperigante prurigon.

Kiam gluk(oz)emio estas malpli ol 125 mg/dl, aliaj fakaj fontoj indikas malpli ol 80 mg/dl:

Mankas glukozo en la ĉelo; do la persono malsatas, kaj ingestas pli da manĝaĵoj. Kiel nia organismo bezonas la saman energion, ĝi konsumas:

En ambaŭ situacioj la korpo nur uzas aŭ grason aŭ proteinon pro manko de glukozo en la ĉeloj, kaj la paciento maldikiĝas.

Klasifiko[redakti | redakti fonton]

Tipo-1: insulina dependeco; aperas ĉefe en infanoj kaj adoleskantoj, sed povas okazi en ĉiuj aĝoj.

  • oni devas uzi insulinon
  • kontrolo malfacila
  • ofta ketoacidozo
  • ofta hipoglukemio
  • genetikaj perturboj

Tipo-2: insulina sendependeco; 85% de ĉiuj pacientoj

  • malpli granda profito de la glukozo en periferio
  • pli granda produktado de glukozo en hepato
  • malpli granda sekreciado de insulino
  • pro ĉiuj tiuj alteroj okazas hiperglukemio
  • silenta komenco; retinopatio kaj/aŭ nefropatio jam ekzistas ĉe 10% de la pacientoj
  • ĉe diagnozo: eble rilato kun pankreatitoj, medikamentoj kaj genetikaj perturboj

en la sangvazo okazas:

  • pli granda sintezo de kolageno
  • pli ofta koaguliĝo
  • do, aperas mikroangiopatio, ĉefe je renoj, kondukante al kronika rena insuficienco, kaj hipertensio okuloj, kondukante al la blindeco

ankaŭ:

  • pli granda depono de kolesterolo, ĉefe LDL; do, aperas makroangiopatio, kaj kune hipertensio, aperante lezoj je

koro

  • kruroj; aperante oblitera(???) arteriopatio kaj gangreno
  • ankaŭ neŭropatio:
    • en la periferio aŭtonoma; kun diareo kaj frua ejakulo
    • en la piedo

Dum gravedeco;

20% de ĉiuj gravedaj inoj post gravedeco:

  • perturbo povas ĉesi
  • perturbo povas resti kiel netolero al glukozo
  • perturbo povas evolui al klinika diabeto

Testmetodoj[redakti | redakti fonton]

fasta gluk(oz)emio (mezurita ĝenerale matene post almenaŭ 8 horoj da fastado/nemanĝado)

  • okaze ke pli ol 125 mg/dl: indikas diabeton
  • okaze ke inter 110 kaj 125 mg/dl: postmanĝaĵa aŭ kurba glukozemio

postmanĝaĵa glukozemio

  • okaze ke pli ol 140 mg/dl: favoras diabeto kontrolon de pacientoj

orala ekzameno de tolerado al glukozo

  • okaze ke pli ol 200 mg/dl post du horoj: indikas diabeton

glukozida hemoglobino (HbA, HbA1c)

  • por la horizontala sinsekvo (???) de pacientoj. Estas unu el la ĉefaj ekzamenoj, ĉar permesas al la kuracisto la diagnozon de kronika kontrolo (???), al li (ŝi) donante sekurecon pri la reala sekvado de la orientadoj je la paciento.
  • frutozamino
  • glukozurio
  • ketonurio

Ĉefe ĉe la pacientoj, ĉe kiuj la gluk(oz)emio estas pli ol 300 mg/dl mikroalbumin en la urino; testo, kiu montras la alterojn (???) ĉe la renoj, la koro, kaj la okuloj. Ne forgesu ĝin fari ekde la unua fojo post la diagnozo de la patologio. Kaj la daŭra kontrolmaniero dependas de la unuaj diagnozrezultatoj.

Mezurado kaj adekvata injektado[redakti | redakti fonton]

Tradicie oni nur povis konstati tro altan nivelon de sukeroj (sakaridoj) en la urino, kio nur okazas super la nivelo de pli ol ĉ. 180 mg/dl en la sango (pro la sojlo-nivelo de la reno de statistika averaĝulo). Nun oni povas mezuri la nivelon rekte en la sango kaj kontraŭagi kaj kontroli bonan nivelon.

Ne nur la kuracisto povas fari mezuradon, ankaŭ la paciento mem povas fari tion ĉiutage, se necesas aŭ bezonas. Komfortaj mezuriloj estas disdonitaj, ofte eĉ tute senkoste. Laŭ la mezurita nivelo la adekvata kvanto de insulino estas poste injektita. Tiu metodo estas multe pli preciza ol la nura kontrolo kaj prikalkulado de la manĝaĵoj. Kaj tio ebligas pli normalan vivon al la pacientoj.

Se la paciento bezonas regulajn injekciojn de insulino, li antaŭ ĉiu manĝado elprenas guteton de sango el fingro kaj metas ĝin sur eron el plasto metita en elektran mezurilon. Post kelkaj sekundoj aperas la mezurita valoro. Depende de la mezurita valoro kaj la planita kvanto (karbonhidrata ekvivalento) de la manĝotaĵo oni injekcias pli aŭ malpli grandan kvanton de insulino.

Ĝis antaŭ kelkaj jaroj (ĉ. 2000) oni ofte sendis pacientojn al speciala kliniko kie ekzakta plano por manĝaĵoj estis trejnita kaj adekvataj kvantoj de insulino estis fiksitaj. Tiu proceduro estis nomita alĝustigo. Tio devis esti ripetita post kelkaj monatoj. Malgraŭ disciplino pri manĝado okazis deviadoj, parte eĉ danĝeraj, de la atingitaj valoroj de sanga sukero, des pli grandaj estis la deviadoj ĉe ne bone disciplinaj pacientoj.

La daŭra kontrolado de la sukero-valoroj en la sango kaj adekvata ŝanĝo de la insulino-dozoj estas ne nur pli komforta, pli preciza, sed ankaŭ multe malpli kosta.

Kuracado[redakti | redakti fonton]

En la kazo de diabeto de maljunuloj eblas la perbuŝa apliko de acarboso.

  • dieto
  • subtenaj grupoj
  • aerobiaj ekzercoj
  • drogoj
  • Ekstrakto de sojo PGF2901 (SoyBean/sojofabo), unu supkulero antaŭ la ĉefaj manĝaĵoj dum la tuta vivo preventas

la eniron de la glukozo en la sangon, kaj sammaniere de la graso. Estas fantasta kuracilo (???) por la kontrolo de la diabetulo kaj ĝia malsano.

  • Sulfonilureoj kaj bigvanidoj ĉefe, sed nuntempe jam aliaj. Ni devas kompreni ke ĉe diabeto de la tipo 2

en la komenco de la malsaneco ni povas uzi nur korektajn manĝaĵojn, ekzercojn kaj SoyBeanon. Post kelke da tempo ni devos uzi ankaŭ sulfonilureojn, kaj poste bigvanidojn, kaj finfine ĉiuj pacientoj devos uzi insulinojn.

  • Insulinoj; 2 aŭ pli fojojn je tago; tio individue dependas de ĉiu aparta paciento (vidu antaŭan alineon pri mezurado):

a) porka insulino b) bova insulino c) porka + bova insulinoj d) tiel nomata "homa", kiu fakte estas sinteza insulino: d.1) semisinteza d.2) biosinteza futuro: - Vakcinoj kontraŭ Diabeto de la tipo 1

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Monika Grüsser, Viktor Jörgens, Michael Berger, Vor dem Essen Insulin, Deutscher Ärzte-Verlag Köln

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Modus, kies artikoloj kaj intervjuoj al gravaj italaj kuracistoj estas legeblaj ankaŭ rete.