Diablo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ilustrante "La Divina Commedia" de Dante,Gustave Doré tiel desegnis Diablon.

Diablo (el la latino : diabolus, el la greka Διάβολος) estas estro de la malbonaj spiritoj laŭ la Abrahama religio. Ĝi nomatas ofte Satano en la kristana kulturrondo, sed foje la vorto estas sinonimo por la demonoj, la malbonaj anĝeloj, kiuj sekvas Satanon.

Etimologio

La greka vorto Διάβολος (diabolein) signifas "disigi", Diablo estas la disigantola disigato. Ahrimano

Origino

Mezopotamio

La mezopotamia mitaro estas la unua, kiu priskribis la universo kiel batalkampo inter la bon kaj la malbono. Asag estas malica spirito, alportanta malsanojn. Tiamat, diino de la salaj akvoj kaj de la ĥaoso. Marduk mortigis ŝin kaj faris el ŝia korpo la universon.

Persio

En la zaratuŝtra religio Angra Mainju (aŭ Ahrimano) estas la dio de la mallumo, mala ekvivalento de Ahura Mazda.

Antikva Egiptio

Kanaano

Antikva Grekio

Nordio

En la Nord-ĝermana mitologio, Loki, filo de gigantoj, iĝis adopta frato de Odino. Li estas la dio de la ruzo, de la elokvenco kaj de la mensogo. Kaŭzinte la morton de Baldr, li estas ĉenata al tri rokoj. Dum Ragnarök, li liberiĝos kaj batalos kontraŭ la dioj.

Romio

Vidu ankaŭ

Proverbo

Ekzistas pluraj proverboj pri diablo en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[1]:

  • Citaĵo
     Tro rapida riĉiĝo diablon ĝojigas. 
  • Citaĵo
     Ĉirkaŭ sanktuloj diabloj vagas. 
  • Citaĵo
     Komenci per Dio kaj fini per diablo. 

Bibliografio

Pri la personeco kaj agado de la diablo laŭ vidpunktoj de katolika eklezio oni povas konsulti jenajn tekstojn, aparte tiujn de dok.ro Gabile Amoth, oficiala ekzorcisto en la katolika eklezio.

Gabriele Amoth, Memorie di un esorcista (Memoroj de ekzorcisto), Piemme.

Gabriele Amoth, Il Rito. Storia vera di un esorcista di oggi (Rito. Vera historio de hodiaŭa ekzorcisto), Sperling-Kufler, 2010.

Gino Oliosi,Il demonio come essere personale (Diablo kiel ulo persona), Fede e Cultura).

Ferruccio Sutto e Anna Renda, Io combatto il demonio (Mi batalas la diablon), Biblioteca dell'Immagine.

Agostino Tommaselli, Spiriti maligni. Chi è il diavolo, qual è il suo potere, come si combatte, ESB, 2011

Referencoj

  1. [1]