Saltu al enhavo

Diadumeniano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Diadumeniano
(208-218)
Marcus Opellius Antoninus Diadumenianus (208-218), filo de la romia imperiestro Makrino kiu servis sian patron nelonge kiel Cezaro.
Marcus Opellius Antoninus Diadumenianus (208-218), filo de la romia imperiestro Makrino kiu servis sian patron nelonge kiel Cezaro.
Persona informo
Diadumenianus
Marcus Opellius Diadumenianus
Marcus Opellius Antoninus Diadumenianus
Diadumenus
Diadumenius
Diadematus
Naskiĝo la 14-a de septembro, 208
en Kapadokio, Turkio
Morto la 1-a de junio 218
en senkapitgita en Zeŭgma, Gaziantep, Turkio
Mortis per senkapigo Redakti la valoron en Wikidata vd
Tombo Antioĥio Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj latina vd
Ŝtataneco Roma regno Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Patro Makrino Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Nonia Celsa (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo monarko Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Diadumeniano (latine: Marcus Opellius Antoninus Diadumenianus; 14-a de septembro 208 – 1-a de junio 218) estis filo de la romia imperiestro Makrino kaj servis kiel kunreganto dum mallonga tempo en 218. Lia patrino, la edzino de Makrino, estas nomata Nonia Celsa en la nefidinda Historia Augusta, kvankam ĉi tiu nomo eble estis fikcia. Diadumeniano fariĝis cezaro en majo 217, baldaŭ post la surtroniĝo de sia patro al la imperia trono.

Heliogabalo (204-222), parenco de la ĵus mortinta Karakalo (188-217), ribelis en majo de la sekva jaro, kaj Diadumeniano estis levita kiel kunimperiestro. Post kiam Makrino estis venkita en la Batalo de Antioĥio la 8-an de junio 218, Diadumeniano estis sendita al la kortego de Artabano la 4-a de Partio por certigi lian sekurecon. Tamen, li estis kaptita kaj ekzekutita survoje. Post lia morto kaj tiu de lia patro, la Senato deklaris ambaŭ malamikojn de Romo kaj forigis iliajn nomojn el la registroj kaj detruis iliajn bildojn — procezo konata en moderna scienca esplorado kiel damnatio memoriae.

Funebra ceremonio de Imperiestro en la Antikva Romio.
Romia imperiestro Karakalo, inspektante siajn varmbanejojn. Kreditoj: Lawrence Alma-Tadema.

Diadumeniano naskiĝis la 14-an de septembro 208, nomita Marcus Opellius Diadumenianus, filo de Makrino, la pretora prefekto kaj estonta imperiestro el berbera origino. La nefidinda "Historia Augusta", kolekto da biografioj pri romiaj imperiestroj kaj uzurpantoj, erare nomas Diadumeniano kiel "Diadumenus". La sama fonto ankaŭ deklaras, ke la patrino de Diadumeniano (la edzino de Makrino) nomiĝis Nonia Celsa, kvankam ĉi tiu nomo eble estis inventita de la aŭtoro de la teksto.

Malmultaj informoj ekzistas pri Diadumeniano, kvankam la detaloj pri lia fizika aspekto povas esti deduktitaj el moneroj kaj priskribo el la Historia Augusta, kiu rakontas, ke li estis "bela pli ol ĉiuj aliaj, iom alta laŭ staturo, kun ora hararo, nigraj okuloj kaj agla nazo. Lia mentono estis tute bela en sia formo, lia buŝo desegnita por kiso, kaj li estis laŭnature forta kaj laŭ trejnado gracia".

Servinte kiel pretora prefekto sub Karakalo, Makrino partoprenis en komploto por asasini la imperiestron kaj ekspluatis la rezultan potenco-vakuon por preni la tronon por si mem la 11-an de aprilo 217, tri tagojn post la morto de Karakalo. Baldaŭ poste, la okjara Diadumeniano estis levita al cezaro - formaligante sian pozicion kiel heredonto de la trono - ĉe Zeŭgmo, dum lia gardistaro eskortis lin el Antioĥio al Mezopotamio por aliĝi al sia patro.

Li ankaŭ ricevis la nomon Antonino, honore al la Antonina dinastio, tiutempe. La 16-an de majo 218, ribelo kontraŭ li kaj lia patro estis lanĉita en Emezo fare de Heliogabalo, kies patrino, Julia Soaemias, estis kuzino de Karakalo. Por subpremi la ribelon, Makrino kondukis siajn legiojn al fortikaĵo ĉe Apameo, norda Sirio. Tie Makrino levis Diadumenianon al aŭgusto, igante lin kunimperiestro.

Post kiam Makrino estis venkita de Heliogabalo la 8-an de junio 218, ĉe la Batalo de Antioĥio, Makrino fuĝis norden kaj poste al la Bosporo. Antaŭ ol fuĝi, li konfidis Diadumenianon al lojalaj servistoj, instrukciante ilin preni lin en la Partian Imperion, al la kortego de Artabano la 4-a, por certigi lian sekurecon. Diadumeniano estis kaptita survoje en Zeŭgmo kaj senkapigita fine de junio. Lia kapo estis alportita al Heliogabalo kaj laŭdire konservita kiel trofeo.

Post la morto de Makrino kaj Diadumeniano, la Romia Senato rapide proklamis sian subtenon por Heliogabalo, deklarante la antaŭajn imperiestrojn malamikoj de la ŝtato. Ili estis submetitaj al procezo konata en modernaj studoj kiel damnatio memoriae, kie iliaj bildoj kaj mencioj en surskriboj kaj papirusoj estis detruitaj dum la regado de Heliogabalo. Por forviŝi ĉiujn spurojn de Diadumeniano kaj lia patro, Heliogabalo datigis sian propran regadon al la fino de tiu de Karakalo. Pluvivaj bustoj de Diadumeniano estis mutilitaj, kun la vizaĝaj trajtoj apenaŭ distingeblaj.