Diafizo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sekco de longa osto, de supre al malsupre: epifizo kun ruĝa medolo, metafizo kaj diafizo kun flava medolo.

En ostologio, diafizo (el la grekaj terminoj δια: per, kaj φύσης: naturo, formado) aŭ osta korpo, estas la meza parto de longa osto. Ĝi estas tuba formo kaj konstituas la laŭlongan akson de osto. Ĝi konsistas el relative dika kompakta cilindra histo, nomata kortika, enhavanta centran medolokanalon. En adoltoj, ĉi tiu kanalo, ankaŭ nomata medola kavo, enhavas la flavan medolon, ĉefe formitan de lipidoj. La vaskuligo de la medolo lokita en ĝia centro estas efektivigita per nutraj vaskuloj, trans la kortika histo plenigita de osto-eroj (la ostonoj) en kiu cirkulas Haversajn kanalojn kaj alvenantajn kanalojn de Volkmann.

La diafizon ĉirkaŭas densa konektiva histo riĉa je nutraj angioj, la periosto, kiu esence rolas en la dikeca kreskado dum ostiĝo, kiu komenciĝas dum la 3-a monato de la embria vivo.

Laŭ la ostoakso, inter la diafizo kaj la artiko troviĝas sekve la metafizo, la epifizo kaj la kartilago.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]