Diakonisejo de Eisenach

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Diakonisejo de Eisenach
arkitektura strukturo
Estiĝo 1930-aj jaroj
Lando Germanio vd
Situo Eisenach
Situo
Geografia situo 50° 58′ 35″ N, 10° 19′ 31″ O (mapo)50.97648210.325405Koordinatoj: 50° 58′ 35″ N, 10° 19′ 31″ O (mapo)
Diakonisejo de Eisenach (Turingio)
Diakonisejo de Eisenach (Turingio)
DEC
Diakonisejo de Eisenach
Diakonisejo de Eisenach
Lokigo de Turingio en Germanio
Situo de Diakonisejo de Eisenach
Map
Diakonisejo de Eisenach
vdr
La ajzenaĥa Diakonisejo disde Karls-placo

La Diakonisejo de Eisenach (germane Diakonissenmutterhaus) estas monumentprotektata komplekso en Eisenach, Germanujo. Temas pri la supera domo de la fondaĵo Ev.-Luth. Diakonissenhaus-Stiftung Eisenach de diakoninoj protestantismaj.

Situo kaj funkcio[redakti | redakti fonton]

La diakonisejo troviĝas ĉe la nordorienta angulo de Karls-placo ĉe la enirejo je Nikolai-strato en la urbokerno. Antaŭ ĝi videblas monumento je la honoro de medicinistoj falintaj dum la Unua mondmilito (kiu inaŭguritis en 1926), sude estas la ensemblo de Nikolao-kirko kaj Nikolao-pordego, eoste la frua Kliniko diakonisa ĉe Schiller-strato.

La diakonisejo ofertas ripozumon kaj profesian klerigon por la diakoninoj kiel ankaŭ al la anoj de Brüder- und Schwesternschaft Johannes Falk en Eisenach.[1]. La domo estas krome stacio de la pilgrima Jakoba Vojo en la direkto de Santiago de Compostela. Danke al la najbareco de Nikolao-kirko ĝi funkcias kiel spirita centro por edifaj momentoj kaj pluklerigado. Krome havas tie ĉi buroojn siajn la afergvidantaro kaj la ĉefadministrantoj de la entrepreno Diako Thüringen kaj la fondaĵo Evangelisch-lutherische Diakonissenhaus-Stiftung. Kiel motopsalmon elektis sin la doma komunumo la psalmo 23 pri la dia paŝtisto.

Samtempe ĝi estas tranoktejo por pilgrimantoj sur la en 2003 reaktivigita pilgrimvojo disde Görlitz al Vacha.

Historio[redakti | redakti fonton]

Kutima domo, Karlsplatz 31

Inter 1933 kaj 1935 konstruitis la nuna domo ĉe Karls-placo 27 kaj 31 kiu servas kiel loĝejo kaj aministradejo.[2] En la 1990-aj jaroj alkonstruitis ĉe la angulo inter Nikolai- kaj Schiller-stratoj ejo.

Danke al la iniciato de nur unu persono, de Anna von Eichel estiĝis en 1872 la fondaĵo diakonisa ajzenaĥa kun eta laborejo (ankaŭ priinfana) por nur du fratinoj komence (kiuj venis el Hanovro). Apartenis oni tiam je la grupo Kaiserswerther Verband. En 1876 la fondaĵo akiris la iaman benediktanan klostron nikolaan kaj pligrandigis la ofertojn (per sekcioj por olduloj, infanoj, akute malsaniĝintoj)[3] kaj sume laboris jam sep fakulinoj ĉi tie. En 1891 la fondaĵanoj poris kreon de memstara turingia filio. En seminario endoma por infanĝardeninstruista trejniĝo docentis ankaŭ Eleonore Heerwart. En la 14.10.1896 malfermitis do la diakonisa malsanulejo ĉe Schiller-strato kiu funkiis ĝis la fino de la 1993-a jaro. Ekde 1994 ĝi iĝis Domo 1 de la tiutempe fondita Kristana malsanulejo ajzenaĥa. En 2002 oni abandonis tute la lokon de ĉe Schiller-strato post fandiĝo de la Kristana malsanulejo kun la municipa Wartburg-kliniko je St. Georg Klinikum Eisenach.[4] En 1916 laboris 140 fratinoj ĉe 51 stacioj por la fondaĵo Diakonissenhausstiftung. En 2014 anis al la kutima domo 70 diakoninaj fratinoj kaj 26 diakonisoj.[5]

Okaze de alikonstruo en 2013/14 je multfunkciejo la historiisto Stefan Wolter plendis pri malintereso de la novaj entreprenistoj de Diako Westthüringen GmbH koncerne la specialan historion kaj spiriton de la domo (ekz. rilate al la neglekto de kelkaj domaj artaĵoj).[6] Ĝenerale ekzistas multaj malkonataj aspektoj de la rolo de la diakoninoj dum la du diktaturoj de naziismo kaj komunismo inter la longa periodo de inter 1933 kaj 1989.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Stefan Wolter: Die Krankenpflegeanstalt am Karlsplatz 31, ĉe: Stadtzeit Spezial. Zum 100. Deutschen Ärztetag, Eisenach 1997, p. 125–148.
  • Stefan Wolter: Das Christliche Krankenhaus und seine Rechtsvorgänger (Geschichte der Allgemeinen Krankenhäuser in der Stadt Eisenach) 2006, ISBN 3-8334-3047-8.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Brüder- und Schwesternschaft Johannes Falk
  2. [1],
  3. [2]
  4. Historio de Eisenach. Arkivita el la originalo je 2023-02-27. Alirita 2021-04-24.
  5. [3]
  6. Stefan Wolter Getrost und unverzagt. Umbau des Diakonissen-Krankenhauses, Ĉe: Hallo Eisenach, 17.3.2014

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Diakonissenmutterhaus Eisenach en la germana Vikipedio.