Plurtona greka ortografio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La plurtona ortografio estas sistemo de supersignoj kaj aliaj diakritaj signoj, evoluigitaj por la antikva greka lingvo. La greka nomo πολυτονικός (politonikós) laŭvorte signivas "plurtona" aŭ "multtona" (komparu la muzikan koncepton plurtonaleco) kaj en lingva kunteksto signifas "enhavanta plurajn tonajn signojn". La plurtona greka ortografio dum la jaro 1982 estis maluzigita fare de la parlamento de Grekio kaj anstataŭigita per la unutona greka ortografio.

Ĝenerale[redakti | redakti fonton]

La plurtona ortografio ampleksigas la literojn de la baza greka alfabeto per sep diversaj diakritaj signoj, kiuj montras la prononcon de la vortoj laŭ la antikva greka lingvo. La signoj grupigeblas en tri signoj por la malsamaj tonaltecoj, en tri signoj por spir-sonoj, kaj du signoj por la laŭ la greka lingvohistorio mutiĝinta i-sono.

  1. La dekstra korno, latine acutus, greke „ὀξεῖα“ („okseía“, akra akcento) montras "supreniran tonon".
  2. La maldekstra korno, latine gravis, greke „βαρεῖα“ („bareía“, peza akcento) montras la "subeniran tonon".
  3. La cirkumflekso aŭ "ĉapelo", greke „περισπωμένη“ („perispōménē“, malrektigita akcento), montras "unue supren- kaj poste subeniran tonon".
  4. La spiritus asper (laŭ la latina lingvo), greke „δασεῖα“ („daseía“, raŭka spiro) montras, ke vorto komenciĝas per la sono "h".
  5. La spiritus lenis (same laŭ la latina lingvo), greke „ψιλή“ („psilé“, malpeza spiro) montras, ke vorto ne komenciĝas per la sono "h".
  6. La joto sublitera (latine iota subscriptum) uziĝas en kazo de minusklaj literoj, kaj
  7. La joto apudlitera (latine iota adscriptum) uziĝas en kazo de majusklaj literoj.

La diversaj signoj preskaŭ ekskluzive uziĝas en kombino kun la vokaloj. La dekstraj kaj maldekstraj kornoj povas akompani ĉiujn vokalojn. La signo "spiritus asper" aldone povas akompani la literon Roto. La cirkumflekso aldoneblas al ĉiuj longaj vokaloj (do ekskluzive de la vokaloj Epsilono kaj Omikrono, kiuj ĉiam mallongas). La joto sublitera limiĝas al Alfo, Eto kaj Omego. Upsilono komence de vorto ĉiam akopaniĝas de "spiritus asper". Aldone la unuopaj diakritaj signoj inter si libere kombineblas, tial ke ekzemple ekzistas majuskla Eto kun spiritus asper, maldekstra korno kaj joto apudlitera: .

Historio[redakti | redakti fonton]

Por la sono "h" en la greka alfabeto origine ekzistis la sono Heta. En tiu formo la sono transpreniĝis en la praitalan kaj fine en la latinan alfabeton kaj ekestis la moderna latinlitera karaktro "h". Kiam tiu sono mutiĝis en la ionia greka lingvo, la litero transformiĝis de "Heta" al "Eta" kaj ricevis la funkcion reprezenti la sonon "ɛː". En tiu formo ĝi transpreniĝis en la grekan lingvon de Ateno, kie tamen la sono "h" ankoraŭ ekzistis. Tial parte la maldekstra parto de la Eto uziĝis por la sono. Pli poste el tio evoluis la "spiritus asper". La "spiritus lenis" aldoniĝis kiel grafika ekvivalento por "neniu h". Iujn jarcentojn pli poste aldoniĝis la signoj kornaj kaj cirkumfleksa. La joto sublitera evoluis el la mutiĝinta "joto".

Dum la jarcentoj pli kaj pli malaperis la fonologia karaktero de la greka alfabeto. La diakritaj signoj perdis sian son-difinajn signifojn. La sono "h" mutiĝis ĝenerale. Tamen la signoj en tekstoj de la moderna greka lingvo ankoraŭ tre longe konserviĝis. Kadre de ortografia reformo de la jaro 1982 tamen ĉiuj diakritaj signoj estis forigitaj kaj anstataŭigitaj per unusola prononca akcento, la tonos (τόνος, tónos). La diversaj skribaj formoj de la unuopaj sonoj (ι, η, υ, ει, οι kaj υι por la sono "i", ο kaj ω por la sono "ɔ" plus αι kaj ε por la sono "ɛ") tamen konserviĝis.

En intertempa fazo (de la komenco de la 20-a jarcento ĝis la jaro 1982) la maldekstra korno parte anstataŭiĝis per dekstra korno, aparte en manskribitaj tekstoj, en la oficiala ortografio nur ekde la 1960-aj jaroj. La maldekstra korno ne plu menciiĝis en la elementaj lernejoj kaj la tajpiloj por la greka alfabeto ne havis klavon por tiu diakrita signo.

Malgraŭ la enkonduko de la unutona greka ortografio dum la jaro 1982 ekzistas eldonejoj kaj privatuloj, kiuj pro estetikaj aŭ tradiciismaj kialoj plu skribas laŭ la malnova plurtona ortografio (ekzemple la gazeto "Estia"), ofte per la simpligita sistemo sen maldekstra korno.

Ekzemplo por la plurtona kaj unutona ortografioj[redakti | redakti fonton]

La Patro nia
unutone plurtone

Πάτερ ημών ο εν τοις ουρανοίς αγιασθήτω το όνομά σου·
ελθέτω η βασιλεία σου· γεννηθήτω το θέλημά σου, ως εν ουρανώ και επί της γης·
τον άρτον ημών τον επιούσιον δος ημίν σήμερον·
και άφες ημίν τα οφειλήματα ημών, ως και ημείς αφίεμεν τοις οφειλέταις ημών·
και μη εισενέγκης ημάς εις πειρασμόν, αλλά ρύσαι ημάς από του πονηρού.
αμήν.

Πάτερ ἡμῶν ὁ ἐν τοῖς οὐρανοῖς ἁγιασθήτω τὸ ὄνομά σου·
ἐλθέτω ἡ βασιλεία σου· γεννηθήτω τὸ θέλημά σου, ὡς ἐν οὐρανῷ καὶ ἐπὶ τῆς γῆς·
τὸν ἄρτον ἡμῶν τὸν ἐπιούσιον δὸς ἡμῖν σήμερον·
καὶ ἄφες ἡμῖν τὰ ὀφειλήματα ἡμῶν, ὡς καὶ ἡμεῖς ἀφίεμεν τοῖς ὀφειλέταις ἡμῶν·
καὶ μὴ εἰσενέγκῃς ἡμᾶς εἰς πειρασμόν, ἀλλὰ ῥῦσαι ἡμᾶς ἀπὸ τοῦ πονηροῦ.
ἀμήν.

Alia ekzemplo por teksto kompare presita kaj en la tradicia plur- kaj la nova unutona ortografioj estas la nacia himno Imnos is tin Eleftherian de Grekio kaj la Respubliko Kipro.

Tabelo de karaktroj[redakti | redakti fonton]

Signo sur griza fono estas praktike neekzistanta.

Minuskloj[redakti | redakti fonton]

  pura vokalo vokalo kun ioto sublitera  
Alfo Epsilono Eto Ioto Omikrono Upsilono Omego Alfo Eto Omego Roto
baza vokalo α ε η ι ο υ ω ρ
kun dekstra korno ά έ ή ί ό ύ ώ  
kun maldekstra korno  
kun cirkumflekso      
spiritus lenis
spiritus asper
spiritus lenis kaj dekstra korno  
spiritus lenis kaj maldekstra korno  
spiritus lenis kaj cirkumflekso      
spiritus asper kaj dekstra korno  
spiritus asper kaj maldekstra korno  
spiritus asper kaj cirkumflekso      

Majuskloj[redakti | redakti fonton]

  pura vokalo vokalo kun ioto apudskribita  
Alfo Epsilono Eto Ioto Omikrono Upsilono Omego Alfo Eto Omego Roto
baza vokalo Α Ε Η Ι Ο Υ Ω Αι Ηι Ωι Ρ
kun dekstra korno Ά Έ Ή Ί Ό Ύ Ώ        
kun maldekstra korno        
kun cirkumflekso                      
spiritus lenis   Ἀι Ἠι Ὠι  
spiritus asper Ἁι Ἡι Ὡι
spiritus lenis kaj dekstra korno   Ἄι Ἤι Ὤι  
spiritus lenis kaj maldekstra korno   Ἂι Ἢι Ὢι  
spiritus lenis kaj cirkumflekso       Ἆι Ἦι Ὦι  
spiritus asper kaj dekstra korno Ἅι Ἥι Ὥι  
spiritus asper kaj maldekstra korno Ἃι Ἣι Ὣι  
spiritus asper kaj cirkumflekso   Ἷ   Ἇι Ἧι Ὧι  

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]