Diakroneco

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Diakroneco (el la greka dia kaj ĥrono, nome tra kaj tempo) estas malo al sinkroneco, dimensio kiu ebligas observi ajnan fenomenon - por ekzemplo kulturan kiel la lingvo - tia kia ĝi estas en difinita momento de ties evoluo. Tiel estas pli komprenebla la kontrasto inter sinkroneco (kiu studas multajn faktojn kiuj okazas samtempe) kaj diakroneco (kiu studas unu fakton laŭlonge de la tempo).

Kvankam valida en ĉiuj la teoriaj skoloj kaj en ĉiuj la sciencaj fakoj la distingo inter diakroneco kaj sinkroneco fariĝas el la verko Cours de linguistique générale de Ferdinand de Saussure, kaj tia duterma dialektiko estis adoptita speciale de la strukturisma lingvistiko.

La etimologio estas evidenta fako kiu funkcias diakrone, tio estas la historio de vorto aŭ de lingva fenomeno, plej ofte tra la salto de unu lingvo al alia.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]