Dialektika teologio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

La dialektika teologio estas tiu aparta orientiĝo de la negativa teologio kiu, oponante al la analogio de la ento, ekstremigas la distancon inter la historia realo kaj la dia kondiĉo.

La dialektika teologio de K. Barth[redakti | redakti fonton]

Tiu formo de teologio konstituigas la centran nukleon de la penso de Karl Barth prezentitan en lia verko Epistolo al la romanoj, kiu decidmaniere influis preskaŭ la tutan teologion de la 20-a jarcento, kaj en protestanta medio kaj en tiu, parte, katolika. La esprimo dialektika teologio, aŭ teologio de la krizo . kiel estis ankaŭ difinita, signifas ke oni povas referenci al Dio nur dialektike, nome per kontraŭmetiĝo, tio estas nur rekonante la nesupereblan kontraston ĉeestan inter Dio kaj la mondo pro la abisma alieco intermetiĝanta inter tiuj du dimensioj. La termino dialektika ne sonas hegele kiel harmoniiĝo de tezo kaj antitezo en komuna sintezo, sed male en sia origina novplatonisma signifo, tipa de la negativa teologio, bazita sur la kriterio de la poluseco kaj de la reciproka opono. Barth mem hastas substreki la neadekvatecon de ĉiuj tiuj filozofiaj sistemoj, ekde tiu Hegela ĝis la liberala teologio, kiuj pretendis povi kompreni la absoluton ene de homaj kategorioj, surbaze de supozita akordigebleco inter Dio kaj niaj mensaj skemoj.
La dialektika teologio, do, naskiĝas ĝuste kiel doktrino celanta protekti la senfinan distancon kiu nin disigas el Dio, por ĝin savi el la bagatelaj provoj ĝin superŝuti. Ĝi asertas la absolutan transcendon de Dio: Tiun taksante, laŭ terminologio ĉerpita el Søren Kierkegaard kaj Rudolf Otto, kiel la «senfinan kvalitan diferencon» kaj [[La tute Alia]n] kompare kun la homo. La unika maniero paroli pri Dio, laŭ Barth, konsistas en Lin lasi paroli laŭ la Biblio, al kiu necesas rekte referenci sen kiu ajn interplektiĝo. Fakte, ne eblas albordiĝi al kelka formo de kono pri Li pere de aliaj vojoj: Li estas la Deus absconditus, la kaŝinta Dio kiu decidas sin riveli laŭformo libera kaj nepruvita kaj ĝuste pro tio en maniero kiu rezultas tute nekomprenebla. Vero kaj kaŝiĝo de Dio reprezentas tiel la dialektikan-dupolusan horizonton trans kiu ne eblas iri. Sammaniere Dio disdonacas sian gracon kaj sian savon sendepende el kiu ajn kontrolebla kriterio: Lia vola donaciĝo al la mondo estas samtempe retiriĝo.
Dio estas do la kompleta negativeco, la punkto en kiu la sencodemando devas antaŭe sin neniigi por sin povi malfermiĝi al la revelaciita dateno. Fido kaj racio, sankta kaj profana, estas la du ekstremaj polusoj ene de kiuj radike disiĝas kio eblas por la homo el tio kio eblas ĉe Dio.

Aliaj aŭtoroj[redakti | redakti fonton]

Inter la aŭtoroj kiuj referencis al la dialektika teologio de Barth elstaras Rudolf Bultmann, kiu provis ĝin akordigi kun iuj aspektoj de la liberala teologio. Konfirminte la absolutan transcendon de Dio, Bultmann opiniis ke la homo povas malfermiĝi al la fido danke al ena kompreno pri si kaj pri sia ekzisto. Tia antaŭa-memkompreno, kiun li proponas spurante Heidegger, unuigendas al semitigo de la sanktaj tekstoj, kiu kapablu distingi en la Biblio inter mitoj, kiuj emas reprezenti la transcendon laŭ antropologia formo, kaj la kerigmo, kiu estigas la veran anoncon de la savo.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Jürgen Moltmann (Eld.): Anfänge der dialektischen Theologie (= Theologische Bücherei 17). 2 Bände. Kaiser, München 1962.
  • Walther Fürst (Eld.): „Dialektische Theologie“ in Scheidung und Bewährung 1933-1936. Aufsätze, Gutachten und Erklärungen (= Theologische Bücherei 34). Kaiser, München 1966.
  • Karl Barth: Schriften. Bd. 1. Dialektische Theologie. Hrsg. von Dietrich Korsch. Verlag der Weltreligionen, Frankfurt a. M. 2009. ISBN 978-3-458-70022-7. *Jürgen Moltmann, Le origini della teologia dialettica, trad. di M. C. Laurenzi, Queriniana edizioni, 1976
  • H. Bouillard, Karl Barth, I, Genèse et évolution de la théologie dialectique, Aubier, Parigi 1957

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]