Dialektiko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Romia kopio de greka portreto de Platono, el kiu venas la bazo de la koncepto de la dialektiko, Gliptoteko de Munkeno[1]

Dialektiko (el la greka: διαλεκτική, dialektikḗ) estas nocio uzata kun diversaj signifoj. Verdire la vorto "dialektiko" akiris tiom da neprecizaj signifoj, ke por multaj sciencistoj la dialektika aliro ne taŭgas por la scienco. Tamen, aliaj sciencistoj konsideras, ke la dialektika pensmaniero povas esti tre utila por la scienca rezonado.

Dialektiko, konata ankxu kiel dialektika metodo, estas diskurso inter du aŭ pliaj personoj tenantaj diferencajn vidpunktojn pri temo sed dezirantaj establi la veron pere de raciaj argumentoj. La termino estis popularigita de la sokrataj dialogoj de Platono sed la leĝo mem estis centra por la eŭropa kaj barata filozofio ekde antikva historio.

La termino dialektiko ne estas sinonima kun la termino debato. Dum en teorio debatantoj ne estas necese emocie investintaj es sia vidpunkto, praktike debatantoj ofte montras emocian memdevigon kiu povas esti racia juĝo. Debatoj ne estas venkitaj pere de kombino de persvado de la kontraŭanto, pruvante ke la propra argumento ĝustas, aŭ pruvante ke la argumento de la kontraŭanto malĝustas. Debatoj ne necese postulas tuj identigi klaran venkinton aŭ malvenkinton; tamen klaraj venkintoj estas ofte determinita ĉu de juĝo, jurio, aŭ grupa interkonsento. La termino dialektiko estas ankaŭ ne sinonima kun la termino retoriko, nome metodo aŭ arto de diskurso kiu intencas persvadi, informi, aŭ motivigi aŭskultantaron.[2] Konceptoj, kiaj "logos" aŭ racia alvoko, "pathos" aŭ emocia alvoko, kaj "ethos" aŭ etika alvoko, estas intence uzataj de retorikistoj por persvadi aŭskultantaron.[3]

La Sofistoj instruis aretē (ἀρετή, kvalito, elstaro) kiel plej alta valoro, kaj determinanto de la personaj agoj en la vivo. La Sofistoj instruis artan kvaliton en oratoreco (motivado pere de parolado) kiel metodo montri aretē. Oratoreco estis instruita kiel arta formo, uzata por plezurigi kaj influi aliajn personojn pere de elstara parolado; tamen la Sofistoj instruis al lernantoj serĉi aretē en ĉiaj klopodoj, ne sole en oratoreco.

Sokrato favoris veron kiel plej alta valoro, proponante ke ĝi povus esti malkovrita pere de racio kaj logiko en diskutado: tio estas, dialektiko. Sokrato valorigis raciecon (alvoko al logiko, ne al emocio) kiel ĝusta rimedo por persvado, nome la malkovro de vero, kaj la determinanto por la persona agado. Por Sokrato, vero, ne aretē, estis la plej granda bono, kaj ĉiu persono devus, super ĉio, serĉi veron por gvidi la personan vivon. Tiele, Sokrato kontraŭis la Sofistojn kaj ties instruado de retoriko kiel arto kaj kiel emocia oratoreco postulanta nek logikon nek pruvon.[4] Diferencaj formoj de dialektika raciigo aperis laŭlonge de la historio el la Indusa areo (Granda Hindio) kaj Okcidento (Eŭropo). Tiuj formoj estas la Sokrata metodo, Hindua, Budhisma, Mezepoka, Hegela dialektikoj, Marksismo, Talmudismo, kaj Nov-ortodoksismo.

Resumo rilate al Hegelo[redakti | redakti fonton]

  1. Laŭ tradicio de la helena filozofio dialektiko estas (precipe de Platono propagita) metodo atingi ekkonojn en disputo per tezo kaj kontraŭtezo.
  2. Laŭ Hegel al ĉio ekzistanta (tezo) kontraŭdiras io alia (kontraŭtezo), solvante la kontraŭdiron ambaŭ unuiĝas sur pli alta nivelo (sintezo).
  3. En la marksima filozofio dialektiko estas teorio kiu traktas la plej ĝeneralajn leĝojn de la moviĝo kaj evoluo de naturo, socio kaj pensado.
Hegelo, kreinto de la koncepto pri dialektiko.

Laŭ PIV dialektiko estas arto esplori la verecon de opinioj, kaj provi difini la veron per metoda rezonado kaj diskutado; tiu metodo, konata de la helenaj filozofoj, estis renovigita de Hegelo. Nome teorio, prenita ĉe Hegelo kaj uzata de Markso kaj lia skolo, por klasifiki la historiajn faktojn kaj por klarigi la evoluon de la realo, rigardata kiel unuiĝo kaj batalado de kontraŭstarantoj, kaj konstanta transiro de iu difinita ekvilibro, nomata tezo, al rompiĝo de ekvilibro, nomata antitezo, ĝis stariĝas nova ekvilibro, nomata sintezo. Tiele PIV tute kongruigas sian rigardon al la hegeldevena teorio.[5]

Okcidentaj dialektikaj formoj[redakti | redakti fonton]

Klasika filozofio[redakti | redakti fonton]

Laŭ Kant, la antikvaj grekoj uzis la vorton "dialektiko" por signifi la logikon de falsa aspekto aŭ ŝajno. Por antikvoj, "ĝi estis nenio sed la logiko de iluzio. Ĝi estis sofisma arto veni al persona nescio, eĉ al personaj intencaj trukoj, nome la ekstera aspekto de vero, per imitado de la serioza, akurata metodo kiun logiko ĉiam postulas, kaj per uzado de ties temaro kiel ŝirmilo por ĉiu malplena aserto."[6]

En klasika filozofio, dialektiko (διαλεκτική) estas formo racii bazita sur dialogo de argumentoj kaj kontraŭ-argumentoj, defendante propoziciojn (tezoj) kaj kontraŭ-propoziciojn (kontraŭtezoj). La rezulto de tia dialektiko povus esti la malakcepto de elstara propozicio, aŭ de sintezo, aŭ kombino de kontraŭantaj asertoj, aŭ kvalita plibonigo de la dialogo.[7][8]

Krome, la termino "dialektiko" ŝuldas multon de sia prestiĝo al sia rolo en la filozofoj de Sokrato kaj Platono, en la greka klasika periodo (5a al 4a jarcentoj a.K.). Aristotelo diris ke estis la antaŭ-sokrata filozofo Zenono de Elajo kiu inventis la dialektikon, el kiu la dialogoj de Platono estas ekzemploj de la sokrata dialekta metodo.[9]

[redakti | redakti fonton]

Busto de Sokrato en muzeo Luvro.

En la dialogoj de Platono kaj de aliaj sokratanoj, Sokrato klopodas ekzameni la personajn kredojn, foje eĉ la unuajn principojn aŭ premisojn laŭ kiuj ĉiuj el ni racias kaj argumentas. Sokrato tipe argumentas per kruc-ekzaminado de la postuloj kaj premisoj de sia kunparolanto por elŝarki kontraŭdiron aŭ malkongruoj inter ili. Laŭ Platono, la raciisma lokigo de erarkvantoj trovas la pruvon de kontraŭtezoj.[10] Tamen, kvankam tiu celo estas grava, la ĉefa celo de la sokrata agado ŝajnas plibonigi la animon de la kunparolantoj, liberigante ilin el neagnoskitaj eraroj.

Por ekzemplo, en la dialogo Eŭtifro, Sokrato petas al Eŭtifro havigi difinon de pieco. Eŭtifro respondas ke piulo estas kiu estas amata de dioj. Sed, Sokrato montras ankaŭ ke Eŭtifro interkonsentas ke la dioj estas kverelemaj kaj ke ties kvereloj, kiel homaj kvereloj, temas pri aferoj de amo kaj malamo. Tiele, Sokrato argumentas, ke almenaŭ unu afero ekzistas, nome ke kelkaj dioj amas sed aliaj dioj malamas. Denove, Eŭtifro konsentas. Sokrato konkludas ke se la difino de Eŭtifro pri pieco estas akceptebla, tiele devas ekzisti almenaŭ unu afero kiu estas kaj pia kaj malpia (ĉar ĝi estas kaj amata kaj malamata de dioj)—kion Eŭtifro akceptas kiel absurdo. Tiele, Eŭtifro kondukas onin per la realigo de tiu dialektika metodo al la rezulto ke lia difino de pieco ne estas sufiĉe singnifenhava.

Laŭ la Universitato de Ĉikago, dialektiko povas esti difinita kiel, "maniero pensi, aŭ filozofia rimedo, pere de kiu kontraŭdiro iĝas komenca punkto (pli ol morta fino) por kontemplado"[11] Sokrato proponis tiun formon de dialektiko pere de sokrata metodo terminigita kiel elenĥo. Por atingi la veran veron de opinioj, tiele dialektiko, Sokrato malakceptas propoziciojn per havigo de siaj propraj asertoj kiel vero. Ĉe oftaj kazoj, Sokrato uzis entimemojn kiel fondaĵo de sia argumentaro. Diskurso estis aplikita por gvidi liajn tialigitajn argumentojn ĝis la kunparolantoj ne havis alian elekton ol interkonsenti kun li, konklude kontraŭdirante liajn originajn tezojn. Tiele, Sokrato, kiel rezulto, estus atinginta veran veron.

Por ekzemplo, dialektiko okazas inter Sokrato, la Sofisto, Gorgias, kaj la du viroj, nome Polus kaj Kalikles en la verko de Platono nome Gorgias. Ĉar la vera celo de Sokrato estis atingi veran sciaron, li estis eĉ dezirante ŝanĝi siajn proprajn vidpunktojn por alveni al la vero. La fundamenta celo de dialektiko, en tiu instanco, estis establi precizan difinon de la temo (tiuokaze, retoriko) kaj per la uzado de demandaro kaj respondaro, faras la temon eĉ pli preciza. Ĉe Gorgias, Sokrato atingas la veron per starigo de serio de demandoj kaj revene, ricevado de mallongaj, klaraj respondoj.

Sokrato demandas al Gorgias ĉu tiu kiu lernis ĉarpentadon estas ĉarpentisto, kaj se tiu kiu lernis muzikon estas muzikisto, kaj ĉu tiu kiu lernis medicinon estas kuracisto, kaj tiele plu. Gorgias iel aŭ aliel respondas "jes," al ĉiuj tiuj demandoj. Sokrato poste pluas per demando al Gorgias ĉu li kredas ke justulo ĉiam deziras fari tion kio estas justa kaj neniam intencas fari maljustecon. Denove, Gorgias respondas, "jes." Sokrato poste venas al la fakto je antaŭe en sia konversado Gorgias asertis, ke retorikistoj estas justuloj. Gorgias konsentas. Siavice, Sokrato kontraŭdiras la asertojn de Gorgias, ĉar Gorgias subkomprenis ke se retorikulo uzas retorikon por maljustaĵojn, la instruisto ne devas esti erara. Se tio estus okazanta, tiam retorikulo ne estus fakte justulo. Sokrato malkovris la malkongruecon en la asertoj de Gorgias kaj finas la diskurson per aserto ke "estos granda kvanto de disputo, antaŭ alveni al la vero de ĉio tio."

Tiu ekzemplo pruvas kiel dialektiko estas uzata kiel metodo manovri personojn en kontraŭdiro de siaj propraj tezoj. Raciigita argumentara diskurso pluiras al establado de la vero. Dialektiko, dissimile al debatoj, nature venas al fino. La vera vero alvenos kaj kontraŭdiro malpliiĝos.

Estas alia interpretado de dialektiko, nome kiel metodo de intuicio sugestita en La Respubliko.[12] Simon Blackburn verkis ke dialektiko en tiu senco estas uzata por kompreni "la totalan procezon kleriĝadi, kie la filozofo estas edukita tiele por atingi sciaron de la suprema bono, nome la Formo de la Bono".[13]

Mezepoka filozofio[redakti | redakti fonton]

Moderna filozofio[redakti | redakti fonton]

Hegela dialektiko[redakti | redakti fonton]

Marksisma dialektiko[redakti | redakti fonton]

Hindiaj formoj de dialektiko[redakti | redakti fonton]

Dialektika teologio[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Zu den Kopievarianten des Platonporträts siehe Kopienkritik: Von römischen Kopien zu griechischen Originalen.
  2. Corbett, Edward P. J.; Robert J. Connors (1999). Classical Rhetoric For the Modern Student (4th ed.). New York: Oxford University Press. p. 1. ISBN 9780195115420.
  3. Corbett, Edward P. J.; Robert J. Connors (1999). Classical Rhetoric For the Modern Student (4th ed.). New York: Oxford University Press. p. 18. ISBN 9780195115420.
  4. Vidu Gorgias, 449B: "Sokrato: Ĉu vi volus tiam, Gorgias, pluigi la diskuton kiel ni nune faras [dialektiko], pere de dumando kaj respondo, kaj lasi por alia okazo la (emociajn) parolojn [retoriko] kiujn [la Sofistoj] Polus ekis?"
  5. PIV [1] Alirita la 2an de Majo 2016
  6. Kritiko de Pura Racio, A 61
  7. Ayer, A. J., & O'Grady, J. (1992). A Dictionary of Philosophical Quotations. Oxford, UK: Blackwell Publishers. p. 484.
  8. McTaggart, J. M. E. (1964). A commentary on Hegel's logic. New York: Russell & Russell. p. 11
  9. Diogeno Laertio, IX 25ff and VIII 57.
  10. Vlastos, G., Burnyeat, M. (eld.) (1994), Socratic Studies, Cambridge UP, ISBN 0-521-44735-6, Ch. 1
  11. O'Connor, K. (2003) (Titolo ?)
  12. Popper, K. (1962) The Open Society and its Enemies, Volume 1, London, Routledge, p. 133.
  13. Blackburn, Simon. 1996. The Oxford Dictionary of Philosophy. Oxford: Oxford

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Biel, R. kaj Mu-Jeong Kho (2009) "The Issue of Energy within a Dialectical Approach to the Regulationist Problematique," Recherches & Régulation Working Papers, RR Série ID 2009-1, Association Recherche & Régulation: 1-21.
  • McKeon, R. (1954) "Dialectic and Political Thought and Action." Ethics 65, No. 1: 1-33.
  • Postan, M. (1962) "Function and Dialectic in Economic History," The Economic History Review, No. 3.
  • Spranzi, Marta (2011). The Art of Dialectic between Dialogue and Rhetoric: The Aristotelian Tradition, Philadelphi: John Benjamins.
  • Laske, Otto (2015). Dialectical Thinking for Integral Leaders: A Primer". Integral Publishers. ISBN 978-0-9904419-9-1