Dialektiko

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Dialektiko estas nocio uzata kun diversaj signifoj. Verdire la vorto "dialektiko" akiris tiom da neprecizaj signifoj, ke por multaj sciencistoj la dialektika aliro ne taŭgas por la scienco. Tamen, aliaj sciencistoj konsideras, ke la dialektika pensmaniero povas esti tre utila por la scienca rezonado.

  1. Laŭ tradicio de la helena filozofio dialektiko estas (precipe de Platono propagita[Kontrolenda lingvaĵo]) metodo atingi ekkonojn en disputo per tezo kaj kontraŭtezo.
  2. Laŭ Hegel al ĉio ekzistanta (tezo) kontraŭdiras io alia (kontraŭtezo), solvante la kontraŭdiron ambaŭ unuiĝas sur pli alta ebeno (sintezo).
  3. En la marksima filozofio dialektiko estas teorio kiu traktas la plej ĝeneralajn leĝojn de la moviĝo kaj evoluo de naturo, socio kaj pensado.