Dialekto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Dialekto estas unu lingva variaĵo rilate al alia variaĵo, ekzemple la maniero en kiu estas parolata la angla en Aŭstralio kaj en Londono.

En socia senco, la ĉefa trajto de la dialektoj estas, ke oni povas rilati ilin al oficiala, norma aŭ ideala formo de lingvo.

Lingvo kaj dialekto

La limo inter kio estas plena lingvo kaj kio dialekto ofte dependas de la politika vidpunkto. Tamen, la ĉefaj kialoj estas:

  • Politika sendependeco;
  • La nombro da parolantoj;
  • Sufiĉaj malsamecoj (gramatikaj aŭ vortaraj) kun la "patrina lingvo" aŭ kun "prestiĝa lingvo"
  • Havas sufiĉajn verkojn.
  • Ekzistas institucio kiu ĝin regulas.


Naciismo ofte preferas iun dialekton kiel propran kaj nomas ĝin "lingvo" kaj la parencajn "dialektoj". Kiam regiono iĝas pli memrega, ofte oni kreas normon por loka dialekto kaj nomas ĝin "lingvo". Ekzemple, la kazoj de:

Kiel studento de Max Weinreich cinike resumis: "Lingvo estas dialekto kun armeo kaj militŝiparo".


En historia senco preskaŭ ĉiu lingvo estas dialekto de iu antaŭa, el kiu ĝi evoluis. Tiel oni povas diri ke la franca, la hispana kaj la rumana estas dialektoj de la latina lingvo aŭ ke la esperantidoj estas dialektoj de Esperanto. El socia senco oni povus diri, ke parolantoj de malsamaj dialektoj de la sama lingvo pli malpli facile interkompreniĝas sen antaŭkono de la alia dialekto; tamen parolantoj de malsamaj lingvoj de la sama familio ne facile interkompreniĝas sen antaŭkono de la alia lingvo.

Vidu ankaŭ