Dialogo de la Katolika Eklezio kun la Orientaj ortodoksaj eklezioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Dialogo de la Katolika Eklezio kun la Orientaj ortodoksaj eklezioj oficiale ekzistas ekde la 1960-aj iaroj kun la celo plibonigi siajn reciprokajn rilatojn kaj akordigi la malsamecajn doktrinojn.
Tiu ekdialogo enkondukis, unuastarte, konsideri la Kristologion; temas pri trovo-kreo de komuna akorda vortaro de la formuladoj de la simboloj de la Koncilio de Kalcedonio kaj de Cirilo de Aleksandrio. Tiu komenca dialogo konkludiĝis per la "kristologia formulo de Vieno".
Sekve, la dialogo daŭris, por la Orientaj ortoksaj eklezioj, nivele de mixsa komisio (miksa internacia komisio por la teologia dialogo inter la katolika kaj ortodoksaj eklezioj estis starigita post prepara renkonto en Romo en la tagoj 27 kaj 29 de Januaro 2003), aŭ nivele de unuopa eklezio.

La kristologia formulo de Vieno de 1971[redakti | redakti fonton]

Subegide de la fonduso "Pro Oriente", en Vieno, en 1971, estis organizita neoficiala kolokvo inter teologoj de la orientaj ortodoksaj eklezioj kaj de la katolika eklezio. La rezulto plej grava estis la interteologa kristologia difino unuanime adoptita la 12-an de septembro 1971, difino poste baptita kiel "kristologia formulo de Vieno": «Ni kredas ke nia Sinjoro kaj Savanto, Jesuo Kristo, estas Dio Filo enkarniĝinta; perfekta en sia dieco kaj perfekta en sia homeco. Lia dieco ne estis disigita, eĉ ne por unu momento aŭ okulbato, de lia homeco. Lia homeco igas unuecon kun lia dieco, sen miksiĝo, sen kunfandiĝo, sen divido, sen disigo.
Ni, en nia komuna kredo en unusola Sinjoro Jesuo-Kristo, konsideras lian misteron nedifinebla kaj nedirebla kaj, por la homa intelekto, neniam tute komprenebla aŭ esprimebla».
Tiu formulo estis utiligita, sekve, en la komunaj deklaroj de la koncernaj eklezioj.

Renkontoj de la koncernaj eklezioj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]