Diamagnetismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Diamagnetismo estas fizika fenomeno pro kiu substancoj iĝas magnetoj en ekstera magneta kampo. Malsimile al feromagnetoj, tiaj substancoj (diamagnetoj) estas tute nemagnetaj sen tia ekstera kampo.

Sub influo de magneta kampo ĉiu atomo de la diamagneto akiras magnetan momanton M (kaj ĉiu molo de la substanco - suman molan magnetan momanton), proporcian al la intenseco de la kampo H. Tiu proporcia koeficiento nomiĝas magneta impresemeco, \ \chi = M/H. Fakte la magneta kampo modifas la orbitojn de la atomelektronoj, kiuj kontraŭstaras ĝin, konforme al la leĝo de Lenz. Pro tio, magneta impresemeco \ \chi en diamagnetoj ĉiam estas negativa; je absoluta valoro, impresemeco \ \chi de diamagnetoj estas malgranda kaj ne tre dependas de intenseco H, nek de temperaturo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Unua homo kiu notis diamagnetismon estis S. J. Bergman, kiu en 1778 raportis ke bismuto kaj antimono povas esti movigitaj per magneta kampo. Sed la terminon mem enkondukis Michael Faraday en 1845, kiam li rimarkis ke preskaŭ ĉiuj materialoj havas na iom da diamagneta respondo al magneta kampo.

Diamagnetoj[redakti | redakti fonton]

Viva rano flugas en magneta kampo de ~16 tesloj (NHFML) [1]

Diamagnetismo estas fenomeno, kiu aperas en ĉiu atoma materialo, sed estas kaŝita pro efikoj de paramagnetismoferomagnetismo kiam ili ekzistas en apartaj substancoj. Tradicie kiel diamagnetojn oni rigardas noblajn gasojn, azoton, hidrogenon, silicion, fosforon, bismuton, zinkon, oron, arĝenton kaj multajn neorganajn kaj organajn substancojn. En fortaj magnetaj kampoj eĉ vivaj estaĵoj kondutas kiel diamagnetoj.

Tabelo de magneta impresemeco de kelkaj diamagnetoj (normalaj kondiĉoj)[2]

Substanco Impresemeco, \ \chi(x106)
Azoto, N2 −12,0
Hidrogeno, Н2 −4,0
Arĝento, Ag −26,0
Bismuto, Bi −166
Germaniumo, Ge −71,0
Silicio, Si −3,1
Likva akvo, Н20 −13,0
Kuireja salo, NaCl −30,3
Acetono, С3Н6О −33,8
Glicerino, С3Н8О3 −57,1
Naftalino, С10Н8 −91,8

Kazo de superkonduktantoj[redakti | redakti fonton]

En superkonduktantoj, la movoj de elektronoj ne estas kontraŭstaritaj de iu ajn rezisto (la elektra rezistivo nulas), ili kreas magnetan kampon, kiu oponas al la ekstera elektromagneta indukto, per "superkurentoj" sen kontribuo de ekstera energio. Tiaj "superkurentoj" tute ĝuste kompensas la ĉirkaŭan magnetan indukdenson, ene de superkonduktantoj, kiuj, pro tio, estas konsiderataj perfektaj diamagnetoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. The Frog That Learned to Fly (Rano lernas kiel flugi). High Field Laboratory. Alirita September 2011. (angle)
  2. Carl L. Nave (2008-11-09). Magnetic Properties of Solids (Magnetaj proprecoj de solidaĵoj) (angla) (Editoro:HyperPhysics).