Diamanta kolombo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Diamanta kolombo


Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Kolomboformaj Columbiformes
Familio: Kolombedoj Columbidae
Genro: Geopelia Geopelia
Specio: Diamanta kolombo 'Geopelia cuneata'
John Latham 1801
Proksimuma teritorio
Proksimuma teritorio
Proksimuma teritorio
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Diamanttaube-02.jpg
Diamanttaube-02

La Diamanta kolombo (Geopelia cuneata) estas specio de birdo de la familio de Kolombedoj kiu estas loĝanto kaj disvastigata reproduktanto en Aŭstralio.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Ili estas etaj kolomboj 19 ĝis 21 centimetrojn longaj. Ĝenerale ili estas helgrizaj ĉe kapo kaj subaj partoj kaj brungrizaj ĉe dorso kaj longa vosto. Ambaŭ seksoj havas blankajn punktojn kaj nigrajn bordojn en siaj grizbrunaj flugiloj, malhelajn okulojn kun rimarkindaj ruĝoranĝaj okulringoj. Ambaŭ seksoj ŝajnas similaj escepte pro tio, ke la ino havas ne tiom koloran okulringon kaj pli brunan koloron en sia plumaro. La masklo havas helblugrizajn kapon, kolon kaj bruston. La beko estas malhelgriza. La ventro estas kremokolora dum la dorso kaj vosto estas grizbrunaj. La kruroj kaj piedoj estas rozkoloraj. Junuloj havas helgrizan bekon; la irizo kaj okulringo estas sablokoloraj; la piedoj kaj kruroj grizaj; la brusto estas griza kaj ili ne havas blankajn punktojn en siaj flugiloj.

Kutimoj[redakti | redakti fonton]

Tiu kolombo loĝas ĉefe en areoj proksimaj de akvo sed kiuj estas sufiĉe sekaj aŭ duondezertaj, nome centra, okcidenta kaj norda Aŭstralio. Ili estas unu el la plej malgrandaj kolomboj de Aŭstralio kune kun la Pacema kolombo. Ili estis iam vidataj en Suda Aŭstralio en parkoj kaj ĝardenoj kiam la centro de Aŭstralio estas tro seka.

La Diamanta kolombo povas esti vidata surgrunde piediranta per mallongaj paŝetoj. Ties flugo estas forta kaj rekta kaj povas esti unda. La flugiloj povas fajfi brueton kiel "frrr" dumfluge. Tiu ĉi specio povas esti vidata en paroj aŭ etaj grupoj manĝanta surgrunde. Ili manĝas ĉefe semojn el la herbejoj. Ili manĝas ankaŭ formikojn.

Ili reproduktiĝas post sezono de pluvo sed ĉefe en printempo en Suda Aŭstralio. Nestoj estas kutime konstruataj de teksitaj herberoj aŭ bastonetoj. Ili estas feblaj konstruaĵoj. La ino demetas plej ofte du blankajn ovojn kiuj estos kovataj dum 13 aŭ 14 tagoj. La idoj ekhavas siajn kompletajn plumarojn kaj ekflugas post du semajnoj.

Ili havas multajn voĉojn. Ili sonas ĝememaj, bastonaj kaj havas kvaliton de falseto. Du alvokoj konsistas el du longaj kuus sekvitaj de paŭzo kaj poste longa, mallonga kaj longa kuu. Foje la alvoko estas du longaj kuus. La alarmiga kuu konsistas el kelkaj mallongaj sed laŭtaj kuus.

Konservado[redakti | redakti fonton]

Aŭstralio[redakti | redakti fonton]

La Diamanta kolombo ne estas listita kiel minacata de la koncerna protokolo en Aŭstralio en 1999.

Ŝtato de Viktorio, Aŭstralio[redakti | redakti fonton]

  • La Diamanta kolombo estas listita kiel minacata de la koncerna protokolo en 1988.[1] Laŭ tiu protokolo ankoraŭ ne estis aranĝita regularo por repliigo de la specio kaj posta kontrolado.[2]
  • En la provizora listo de 2007 pri minacata vertebrularo en Viktorio, la Diamanta kolombo estas listita kiel “preskaŭ minacata”.[3]

Bildaro[redakti | redakti fonton]

En kaptiveco[redakti | redakti fonton]

La Diamanta kolombo povas esti bredata facile en kaptiveco kaj kelkaj stirpoj estis jam breditaj dum tiom da generacioj ke estas konsiderataj enhejmitaj. Ili estas multe da tempo surgrunde kaj bezonas sufiĉe da spaco por piedire trankvile. Drataj kaĝoj ne estas dezireblaj; krome oni bezonas havi purigitan plankon aŭ grundon en la kaĝo ĉar la birdoj piediras sur ĝi. La kaĝo devas havi ankaŭ stangojn sufiĉe separitajn por ke la birdoj flugu sekurece.

La Diamanta kolombo povas esti manĝigata per varieco de grenoj kaj vegetaloj kiel aldonaĵo al sia kutima dieto de semoj. Ili englutas enterajn semojn kaj pro tio ili bezonas liberan aliron al sableroj kiuj helpos ilin digesti la semojn. Vintre, la birdoj suferas pro malvarmo kaj oni bezonas ne lokigi ilin ĉe ventofluoj; krome oni devos enmeti en la kaĝon ripozejon ĉu tolan ĉu rokan (kiel tiuj de vendejoj por lacertoj).

La Diamanta kolombo konstruas neston en malfermaj kestetoj. Sed ili povas nestumi en iu ajn ujo ekzemple la semujo. Pariĝado ekas per ripetita alvoko, kutime de la masklo se foje de la ino se estas sola. La masklo montras siajn vostoplumojn malsuprenigante sian kaponkaj levante sian voston, malfermante la longajn vostoplumojn kiel ventumilo al la dezirata ino kriante dunotan kuu. La paro restos kune longe, salutante unu la alian per mallaŭtaj kuu kaj vibrante siajn flugilojn, aŭ simbole glatigante plumaron unu al la alia per rapidaj mildaj bekofrapoj.

Ĝenerale ili devas vivi en paroj aŭ aroj, ĉar ili arde bezonas akompanantaron. Solaj birdoj de la specio Diamanta kolombo povas ligiĝi al homoj se oni akiras ilin kiam ili estas ankoraŭ junaj, sed tio postukas dediĉon de tempo kaj atenton de la posedanto ĉar oni bezonas monatojn aŭ jarojn por dresi ilin, same kiel ĉe psitako. Jam dresita, tiu kolombo estas tre afabla maskoto, kiu salutos la posedanton per ĝojaj kuus kaj ripozos sur ties fingro aŭ ŝultro. Ili ankaŭ glatos la posedanton per samaj rapidaj mildaj bekofrapoj kiel tiuj farutaj al partnero, kaj akceptos esti karesata milde kiel kompenso. Tamen oni devas eviti, ke la birdo konsideru laposedanton partneron, ĉar tio kaŭzos ovodemetadon, troan dependon de la kompano de laposedanto kaj streson. Tion oni povas eviti per malakcepto de la nestumado aŭ la montraj ceremonioj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Department of Sustainability and Environment, Victoria
  2. Department of Sustainability and Environment, Victoria
  3. Victorian Department of Sustainability and Environment. (2007) Advisory List of Threatened VertebrateFauna in Victoria - 2007. East Melbourne, Victoria: Department of Sustainability and Environment, p. 15. ISBN 978-1-74208-039-0.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]