Diana Abgar

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Diana Abgar
Persona informo
Դիանա Աբգար
Naskonomo Գայանե Աղաբեգ
Naskiĝo 12-an de oktobro 1859 (1859-10-12)
en Jangono
Morto 8-an de julio 1937 (1937-07-08) (77-jaraĝa)
en Jokohamo
Tombo The Yokohama Foreign General Cemetery vd
Lingvoj armenaanglapersahindiajapanaĉina vd
Ŝtataneco Brita Hindio • Armena Demokratia Respubliko vd
Profesio
Okupo politikistoverkistodiplomatopublikigisto • prozisto vd
Aktiva dum 1892–1937 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Diana Abgar (armene: Դիանա Աբգար, n. la 12-an de oktobro 1859 - m. la 8-an de julio 1937) estis armena verkisto, diplomato, kaj ambasadoro en Japanio de la mallongdaŭra Unua Armena Respubliko (1918-1920). Ŝi estis la unua armena diplomatino kaj verŝajne la unua virino en la tuta mondo kiu estis unuafoje nomumita por iu diplomatia posteno.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Diana Anahit Aĥabekjan, kies baptnomo estis Gajane, estis naskita en Ranguno, Brita Birmo (hodiaŭ Jangono, Mjanmaro) la 12an de oktobro 1859. Ŝia patro estis barata armeno kiu migris al sudaorienta Azio el Nova Julfo, Irano. La patrino de Diana Abgar nomiĝis Avet kaj apartenis al la familio Tateos Avetum de la Ŝiraza distrikto de Irano. Diana estis la plej juna el sep infanoj en la familio. Abgar estis portita al Kolkato kaj edukiĝis en loka monaĥejlernejo. Diana Abgar iĝis flua parolanto de la armena, la angla kaj la hinda. Ŝi geedziĝis kun Apkar Mikaelo, posteulo de la familio Abgar de Nova Julfo, la sama areo kie la familio de Abgar ankaŭ originis. La Abgar-familio iĝis sukcesaj metiistoj kaj komercistoj ĉirkaŭ tuta sudorienta Azio. Ili iĝis aparte sukcesaj en la import-eksporta komercado de ŝelakoj kaj lakperloj. En 1891, Diana kaj ŝia edzo ricevis la proponon translokiĝi al Japanio por fondi kaj vastigi la familian entreprenon. Ili poste havis 5 infanojn, el kiuj nur 3 pluvivis. En ŝia 67jaraĝo, Abgar travivis multajn fizikajn problemojn, kiel ekzemple perdon de la vido, aŭdperdon, kaj artriton. Tiuj santemoj kaŭzis ŝian morton dum la mateno de la 8a de julio 1937 en Jokohamo. Ŝi estis entombigita en tombejo por fremduloj apud sia edzo kaj nuntempe estas prizorgita fare de la Societo de Amike Japanio-Armenio kiu estas bazita en Tokio.

Diplomatia kariero[redakti | redakti fonton]

Kiam Armenio akiris sian sendependecon la 28an de majo 1918, Armenio sin proklamis respubliko, kiu ne estis rekonita de iu ajn internacia ŝtato. Ankoraŭ en 1920, tra la klopodoj de Abgar, Japanio iĝis unu el la unuaj nacioj se temas pri rekonado de la sendependeco de la nova respubliko. Pro respekto al ŝiaj klopodoj, Hamo Ohanĝanjan, kiu tiam estis la Ministro pri Eksteraj Rilatoj de la respubliko, nomumis ŝin Honora Konsulo de Japanio. Tio igis al Diana Abgar la unuan armenan virinon diplomato kaj tre probable la unua virino kiu estis nomumita por iu diplomatia posteno en la 20a jarcento. Tamen, post la sovetiigo de Armenio en la 1920-aj jaroj, ŝia posteno estis subite nuligita.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Post kiam ŝia filo transprenis la familian entreprenon en Japanio, Abgar havis pli da tempo por koncentriĝi pri sia humanitara, literatura, kaj diplomatia kariero. Ŝi komencis labori kun multaj ĵurnaloj kaj gazetoj kiel ekzemple La Japania Anoncanto, Ekstrema Oriento, La Japana Gazeto, kaj 'Armenio' (poste konata kiel Nova Armenio). Ŝi enfokusigis multon el sia literaturo pri la subpremitoj kaj iliaj cirkonstancoj. Ŝi skribis koncerne la armenajn malfacilaĵojn en la Otomana Imperio por krei tutmondan konscion. Antaŭ 1920 ŝi jam skribis pli ol naŭ librojn dediĉe al la Armena genocido. Ŝi ankaŭ skribis multajn artikolojn pri internaciaj rilatoj kaj pri la efiko de imperiismo sur mondaferoj kaj tutmonda paco.