Diana Muldaur

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Diana Muldaur
Diana Muldaur cropped.jpg
Persona informo
Naskiĝo 19-an de aŭgusto 1938 (1938-08-19) (82-jara)
en Broklino, Nov-Jorkio
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Alma mater Sweet Briar College
Familio
Frat(in)o Geoff Muldaur
Okupo
Okupo aktoro • televida aktoro • filmaktoro • voĉaktoro
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Diana Charlton MULDAUR (naskita 1938) estas usona aktorino. Ŝi estas fratino de kantistino Geoff Muldaur kaj onklino de Jenni Muldaur kaj Clare Muldaur-Manchon.

Ŝi diplomiĝis en 1960 ĉe Sweet Briar College.

Muldar komencis sian televidan karieron per The Secret Storm en 1965 kaj daŭrigis ĝin per The Doctors, Dr. Kildare, Hawk, Gunsmoke, I Spy, The Invaders, The Outcasts, Bonanza, Star Trek, The Survivors inter aliaj. En kino ŝi debutis per The Swimmer en 1968.

Dum 1970-aj jaroj ŝi partoprenis kinfilmojn The Lawyer, One More Train to Rob, The Other, ktp. krom televidaĵojn kiel ekzemple The Virginian, Alias Smith and Jones, The Name of the Game, Ironside, Hawaii Five-O, Search, Kung Fu, Cannon, The Rockford Files, S.W.A.T., Charlie's Angels, Police Woman, McCloud, The Deadly Triangle, The Tony Randall Show , Black Beauty, The Word, Insight, Fantasy Island, The Love Boat, Police Story kaj The Miracle Worker.

Ŝi en la 1980-a jardeko aperis en televidaĵoj B.J. and the Bear, The Incredible Hulk, Fitz and Bones, Quincy M.E., Hart to Hart, Murder, She Wrote, A Year in the Life, Star Trek: The Next Generation, inter aliaj kaj en kinfilmo Beyond Reason.

En la 1990-aj jaroj, ŝi aktoris en televidserioj L.A. Law, The Legend of Prince Valiant (voĉe) kaj Batman: The Animated Series (voĉe).