Diaskopo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Diaprojekciilo (aŭ diaskopo) estas aparato uzata por projekcii diapozitivojn al ekrano. En la projekciilo troviĝas forta lampo de 100 ĝis 500 W, kiu tra diversaj lensoj ĵetas lumon tra la diapozitivo.

La plej oftaj ujoj por enmeto de diapozitivoj antaŭ la projekciado.
Projekciilo kun diapozitivujo.

Optiko

Antaŭe en la diaprojekciilo troviĝas objektivo. La fokusa distanco de la objektivo (plej ofte 2,8/85 mm) dependas de la distanco inter la projekciilo kaj la ekrano. Tiu ĉi objektivo krome estas uzata por la preciza enfokusigo, ĉu mana, ĉu aŭtomata. Novaj modeloj havas du lampojn kaj du objektivojn, kio ebligas la montradon de serioj da diapozitvoj sen la ĝena paŭzo inter du apartaj bildoj. Diaprojekciiloj iĝis eksmodaj pro la komenciĝo de la cifereca erao. Anstataŭe oni nun uzas ciferecajn projekciilojn, kiuj montras ciferecajn bildojn kaj filmojn.