Saltu al enhavo

Dicasterium por dia kultado kaj disciplino de la sakramentoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dicasterium por dia kultado kaj disciplino de la sakramentoj
emblemo
la suda alo de la palazzo delle Congregazioni ai Propilei
la suda alo de la palazzo delle Congregazioni ai Propilei
Dicasterium Redakti la valoron en Wikidata
Antaŭe kongregacio por la disciplino de la sakramentoj • kongregacio por dia kultado vd
nuna prefekto Arthur Roche (ekde la 27-a de majo 2021)
Filioj oficejo de liturgiaj festoj de la papo Redakti la valoron en Wikidata vd
vdr
la palaco dekstre, vidata el la kupolo de la baziliko sankta Petro

La Dicasterium[1] por dia kultado kaj disciplino de la sakramentoj (latine Dicasterium de Cultu Divino et Disciplina Sacramentorum) ekde la 5-a de junio 2022 oficiale tiel nomata, estas centra institucio de la Katolika Eklezio, unu el 16 institucioj en la Roma kurio. Ĝi respondecas pri ĉiuj liturgiaj kaj sakramentaj aferoj.

La institucio havas sian sidejon en la suda alo de la palazzo delle Congregazioni ai Propilei (aŭ pli mallonge palazzo detto dei Propilei): kvankam ĝi rekte limas al la placo Sankta Petro, ĝi jam ne apartenas al la tre malvasta areo de Vatikanurbo, kaj do estas inter la eksterteritoriaj zonoj de la Apostola Seĝo en Romo. Nuna prefekto ekde la 27-a de majo 2021 estas Arthur Roche.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. prononcata [dikasTErium]; esperantlingva nomo por tiu termino ŝajne ankoraŭ ne ekzistas. Laŭ la vikipediaj reguloj rekomendindas ne inventi iujn hipotezajn esperantlingvajn nomojn kiel "dikasterio", "dikastero", "dikastrio", "dikastro" por tiu vorto, sen citi fidindan kaj kontroleblan eksteran referencon por tiu eventala nova vorto.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]