Dicasterium por la klerikaro
Dicasterium por la klerikaro | ||
---|---|---|
![]() | ||
Dicasterium ![]() | ||
Komenco | 1-a de januaro 1968 vd | |
Geografia situo | 41° 54′ 10″ N, 12° 27′ 33″ O (mapo)41.902815412.459124Koordinatoj: 41° 54′ 10″ N, 12° 27′ 33″ O (mapo) | |
Lando(j) | Vatikano vd | |
Adreso | piazza Pio XII, 3 - 00193 Roma | |
| ||
nuna prefekto | Lazaro You Heung-sik (ekde la 11-a de junio 2021) | |
Retejo | Oficiala retejo | |

La Dicasterium por la klerikaro (aŭ Dicasterium por la pastraro, latine Dicasterium pro clericis), ekde la 5-a de junio 2022 sub tiu nomo, antaŭe ekde la komenco de 1968 nomita Kongregacio por la klerikaro (latine Congregatio pro clericis) estas unu de la Kongregacioj de la Roma Kurio aŭ ekde la reorganizado de 2022 unu el la institucioj nomataj Dicasterium, kiuj disvolvas la funkcion de ministerioj de la Apostola Seĝo, la reprezentejo de la roma kurio, la universala estraro de la Katolika Eklezio en Vatikanurbo.
La institucio havas sian sidejon en la norda alo de la palaco de la kongregacioj, itale palazzo delle Congregazioni ai Propilei (aŭ pli mallonge palazzo detto dei Propilei): kvankam ĝi rekte limas al la placo Sankta Petro, ĝi jam ne apartenas al la tre malvasta areo de Vatikanurbo, kaj do estas inter la eksterteritoriaj zonoj de la Apostola Seĝo en Romo. Nuna prefekto ekde la 11-a de junio 2021 estas Lazaro You Heung-sik.
Historiaj sciigoj
[redakti | redakti fonton]Tiu kongregacio naskiĝis kiel Sanktega Kardinalarkongregacio de la Koncilio, starigita de papo Pio la 4-a (1559-1565) per la apostola konstitucio Alias Nos de 2-a de aŭgusto 1564, kun la tasko zorgi pri la korekta interpretado kaj la praktika aplikado de la normoj de la Koncilio de Trento. Gregorio la 13-a] (1572-1585) pliampleksigis ĝiajn funkciojn kaj per apostola konstitucio de la 22-a de januaro 1588 papo Siksto la 5-a (1585-1590) konfidis al ĝi la reviziadon de la decidoj de provincaj koncilioj kaj la ĝeneralan efektivigadon de la trentajn reformojn.[1]
La posta kreado de aliaj kardinalarkongregacioj limigis ĝian iam vastan respondeckampon, al kiu en 1917 la Kodo de Kanona Juro atribuis tiujn aferojn, kiuj koncernas la universalan disciplinon de la sekulara klerikaro.[2] Sed ĝi konservis la nomon de Kongregacio de la Koncilio ĝis la 15-a de aŭgusto 1967, kiam, per la apostola konstitucio Regimini Ecclesiae universae, papo Paŭlo la 6-a ŝanĝis tiun historian nomon al la aktuala. (Plioficiale oni nomis ĝin Sanktega Kongregacio por la klerikaro ĝis 1985, kiam oni ĉesis aldoni tiun adjektivon al la nomoj de la kongregacioj de la Roma kurio).[3]
Ĝiaj kompetentecoj estis denove difinitaj per la apostola konstitucio Pastor Bonus, publikigita de Johano Paŭlo la 2-a en 1988 kaj siavice modifita de papo Benedikto la 16-a la 16-an de januaro de 2013 per la apostolaj leteroj Ministrorum institutio kaj Fides per doctrinam.[1]
Funkcioj
[redakti | redakti fonton]La kongregacio traktas la sekvantajn kategoriojn de aferoj:[4]
- Iniciatojn favore al la sankteco kaj la ĝisdatiĝo intelekta kaj paŝtisma de sacerdotoj kaj diakonoj; kontroladon de la situacio de paroĥoj, kanonikaroj ktp.;
- Regadon de seminarioj kaj instigadon de vokiteco al la pastra servo;
- Administradon de ekleziaj posedaĵoj;
- Liberigon en unuopaj kazoj de la devoj alprenitaj per ordiniĝo.
Prefektoj de la kongregacio
[redakti | redakti fonton]- Karlo Boromeo (Carlo Borromeo, 1564–1565)
- Francesco Alciati (1565–1580)
- Filippo Boncompagni (1580–1586)
- Antonio Carafa (1586–1591)
- Girolamo Mattei (1591–1603)
- Paolo Emilio Zacchia (1604–1605)
- Francesco Maria Bourbon del Monte Santa Maria (1606–1616)
- Orazio Lancellotti (1616–1620)
- Roberto Ubaldini (1621–1623)
- Cosimo de Torres (1623–1626)
- Bonifazio Bevilacqua Aldobrandini (1626–1627)
- Fabrizio Verospi (1627–1639)
- Giambattista Pamphilj (la pli posta papo Inocento la 10-a, 1639–1644)
- Francesco Cennini de' Salamandri (1644–1645)
- Pier Luigi Carafa (1645–1655)
- Francesco Paolucci (1657–1661)
- Giulio Cesare Sacchetti (1661–1663)
- Angelo Celsi (1664–1671)
- Paluzzo Paluzzi Altieri degli Albertoni (1671–1672)
- Vincenzo Maria Orsini de Gravina (la pli posta papo Benedikto la 13-a, 1673–1675)
- Federico Baldeschi Colonna (1675–1691)
- Galeazzo Marescotti (1692–1695)
- Giuseppe Sacripante (1696–1700)
- Bandino Panciatichi (1700–1718)
- Pier Marcellino Corradini (1718–1721)
- Curzio Origo (1721–1737)
- Antonio Saverio Gentili (1737–1753)
- Mario Millini (1753–1756)
- Giovanni Giacomo Millo (1756–1757)
- Clemente Argenvilliers (1757–1758)
- Ferdinando Maria de' Rossi (1759–1775)
- Carlo Vittorio Amedeo delle Lanze (1775–1784)
- Guglielmo Pallotta (1785–1795)
- Tommaso Antici (1795–1798)
- Filippo Carandini (1800–1810)
- Giulio Gabrielli la pli juna (1814–1820)
- Emmanuele De Gregorio (1820–1834)
- Vincenzo Macchi (1834–1841)
- Paolo Polidori (1841–1847)
- Pietro Ostini (1847–1849)
- Angelo Mai (1851–1853)
- Antonio Maria Cagiano de Azevedo (1853–1860)
- Prospero Caterini (1860–1881)
- Lorenzo Nina (1881–1885)
- Luigi Serafini (1885–1893)
- Angelo Di Pietro (1893–1902)
- Vincenzo Vannutelli (1902–1908)
- Casimiro Gennari (1908–1914)
- Francesco di Paola Cassetta (1914–1919)
- Donato Raffaele Sbarretti Tazza (1919–1930)
- Giulio Serafini (1930–1938)
- Luigi Maglione (1938–1939)
- Francesco Marmaggi (1939–1949)
- Giuseppe Bruno (1949–1954)

- Pietro Ciriaci (1954–1966)
- Jean-Marie Villot (1967–1969)
- John Joseph Wright (1969–1979)
- Silvio Oddi (1979–1986)
- Antonio Innocenti (1986–1991)
- José Tomás Sánchez (1991–1996)
- Darío Castrillón Hoyos (1996–2006)
- Cláudio Hummes (2006–2010)
- Mauro Piacenza (2010–2013)
- Beniamino Stella (2013–2021)
- Lazarus You Heung-sik (유흥식, ekde 2021)
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 Kongregacio por la klerikaro (retpaĝo de la Sankta Seĝo)
- ↑ Kodo de Kanona Juro (1917), kanono 258 §1
- ↑ Acta Apostolicae Sedis 1985
- ↑ Ĝis marto 2017, la retpaĝo de la Sankta Seĝo pri tiu kongregacio ne ĝisdatiĝis en la parto pri ties "profilo", ĉar ĝi ne atentas la ŝanĝojn faritajn de Benedikto la 14-a en 2013.