Dick Francis
Richard "Dick" FFRANCIS CBE (n. la 31-a de oktobro 1920 en Lawrenny, Kimrio kiel Richard Stanley Francis ; m. la 14-a de februaro 2010 sur Granda Kajmano) estis romanisto, aŭtoro de biografiaj verkoj kaj krimfikcio, ĵurnalisto kaj ĵokeo. [1][2][3]
Li estas plej konata kiel verkisto de krimfikcio. Ĉiuj liaj krimromanoj temas pri krimoj en la mondo de ĉevalvetkuro, kie la krimulo ofte ŝajnas esti respektinda persono. La rakontoj estas kutime rakontitaj en la unua persono, el la perspektivo de unu el la ĉefaj roluloj, ofte ĵokeo, foje trejnisto, ĉevalposedanto, bukmekro, aŭ reprezentanto de iu alia profesio rilata al ĉevalvetkuro kaj ĉevaloj. La rakontanto ĉiam alfrontas gravajn obstaklojn, ofte inkluzive de fizikaj vundoj.
Pli ol kvardek el ĉi tiuj romanoj de Dick Francis fariĝis internaciaj furorlibroj. Kelkaj nekrologoj de la verkisto menciis, ke la tuta nombro da venditaj ekzempleroj de la libroj de Francis je la tempo de lia morto estis ĉirkaŭ 60 milionoj. [4][5][6]
Verkado
[redakti | redakti fonton]La romanoj estas lokitaj kontraŭ la fono de rajdosportoj (precipe transkampara vetkuro). La rolon de la mi-perspektiva rakontanto ofte ludas nunaj kaj iamaj ĵokeoj, same kiel revizoroj, bankistoj, diplomatoj, meteologoj, fizikinstruistoj, ŝarĝotransportistoj, kaj multaj aliaj. Iliaj personaj situacioj estas markitaj de internaj konfliktoj kaj/aŭ homa soleco. Implikiĝo en krima agado kutime ekestas hazarde. Danke al zorgema esplorado, Francis scias kiel flue teksi rimarkindan detalan scion pri la ĉefa agadkampo de la mi-perspektiva rakontanto en la intrigon. Lia specialaĵo estas neatenditaj tordaĵoj en la intrigo, kiuj ofte trafas la leganton kun la sama forto kiel la sortobatoj, kiuj trafas la ĉefrolulon el neatendita ĉielo.
Francis plejparte rezistis la tenton krei revenantajn detektivajn rolulojn. Sekve, la krimoj, kiujn la ĉefroluloj renkontas, estas tre diversaj. Dum la plej konataj rakontoj pri Sherlock Holmes, Hercule Poirot kaj Miss Marple, ekzemple, ĉefe rondiras ĉirkaŭ solvado de pli-malpli komplikaj murdmetodoj, la romanoj de Francis prezentas artaĵfalsaĵon, ĉevalkomercon, nemoveblaĵajn spekuladojn, ĉantaĝon, la kontrabandon de nuklearmilaj materialoj, asekuran fraŭdon, dopadon, vetaĵfraŭdon kaj aliajn krimojn.
Nur du ĉefroluloj aperas en pluraj romanoj: la eks-ĵokeo kaj privata detektivo Sid Halley (Odds Against, Whip Hand, Come to Grief, kaj Under Orders), kaj la ĵokeo Kit Fielding (Brook In kaj Bolt). Tamen, ĝuste la reaperoj de Sid Halley donas al li specialan homan profundon kaj maturan karakterizadon. Tiurilate, Halley povas esti konsiderata la plej grava fikcia rolulo de Francis.
Verkaro
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Our favourite thriller writer Dick Francis is back in the saddle[rompita ligilo], entertainment.timesonline.co.uk
- ↑ Swanson, Jean. (2003) “An Interview with Dick Francis”, The Dick Francis Companion. New York: Berkeley Prime Crime, p. 1–10. ISBN 0-425-18187-1.
- ↑ "Author Dick Francis dies aged 89", BBC News, 14 February 2010.
- ↑ "Dick Francis obituary", The Guardian, 14 February 2010.
- ↑ "Author Dick Francis dies aged 89", The Guardian, 14 February 2010.
- ↑ Stasio, Marilyn. "Dick Francis, Jockey and Writer, Dies at 89", The New York Times, 15 February 2010.

