Dick Garcia

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dick Garcia
Persona informo
Naskiĝo 31-an de majo 1931 (1931-05-31) (92-jaraĝa)
en Nov-Jorko
Ŝtataneco Usono
Okupo
Okupo ĵazmuzikisto • gitaristo • ĵaz-gitaristo
vdr

Dick Garcia (naskiĝis kiel Richard Joseph Garcia la 11-an de majo 1931 en Novjorko) estas usona ĵazgitaristo de moderna ĵazo. Li muzikis kun Charlie Parker kaj Bill Evans.

Vivo kaj verkado[redakti | redakti fonton]

Garcia komencis ludi gitaron en la aĝo de naŭ jaroj kaj ricevis en 1944/45 lecionojn. En 1950 li muzikis ĉe Tony Scott, en 1952 ĉe George Shearing. Dum ĉi tiu tempo ankaŭ okazis la kunverkado je du titoloj de Charlie Parker - Don't Blame Me [1] kaj Ornithology.[2]En 1955 Garcia laboris ĉe Joe Roland, en 1956 ĉe Aaron Sachs kaj denove ĉe Tony Scott en 1955/56. Kun ties kunmuzikado ekestis lia propra muzikalbumo A Message From Garcia, je kiu ankaŭ kunmuzikis Bill Evans. Post tio Garcia laboris kiel liberprofesia muzikisto, reiris tamen en 1959 al George Shearing. Li krome kunverkis surdiskigojn kun Milt Buckner, Joe Puma kaj Lennie Hambro.

Diskoj[redakti | redakti fonton]

  • Dick Garcia Quartet/Quintet: A Message From Garcia [3] (Dawn, 1956) kun Bill Evans, Tony Scott, Gene Quill, Frank Isola
  • Charlie Parker: The Bird Flies Deep (Atlantis, 1945-53)
  • Tony Scott Both Sides of Tony Scott (RCA/Fresh Sound, 1956)
  • Aaron Sachs Sextet: Jazzville Vol. 3 (Dawn/Fresh Sound, 1956)
  • George Shearing: The Swinging's Mutual (Capitol Jazz, 1960/61)

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. registrita februaron de 1953 kun Paul Bley, Neil Michel (b), Ted Pastot (dr)
  2. registrita en 1953 kun Valdo Williams (p), Hal Gaylor (b), Billy Graham (dr)
  3. Albumo kun simila titolo A Message from Dick Garcia (ankaŭ Dawn, 1956) estas solo-albumo de Garcia, komp. Cook kaj Morton