Dick Maas
Dick MAAS (naskiĝis la 15-an de aprilo 1951 en Heemstede) estas nederlanda filmreĝisoro, filmverkisto, filmproduktoro kaj filmmuziko-komponisto.
Li akiris nacian famon post la sukceso de la filmoj De Lift, Amsterdamned kaj Flodder.
Filmaro (kiel reĝisoro)
Mallongaj
- Adelbert
- De overval (La surprizatako)
- Historia Morbi
- Idylle (Idilio)
- Long distance (Longa distanco)
- Onder de maat (Sub la nivelo)
- Picknick (Pikniko)
- Rigor Mortis
Long Distance videblas je retejo Kort!, projekto por mallongaj filmoj fare de nederlandanoj NPS.
Ĉefaj filmoj
- 1983 - De Lift (La lifto)
- 1986 - Flodder (Malzorgulino)
- 1988 - Amsterdamned (Amsterdamnite)
- 1992 - Flodders in America (Flodder 2)
- 1995 - Flodder 3
- 1999 - Do Not Disturb (Ne ĝenu)
- 2001 - Down (Malsupre)
- 2007 - Moordwijven (Murdvirinaĉoj)
- 2010 - Sint (Sankta Nikolao)
Referencoj
greke | artikolo pri li en la gazeto New York Times, reta eldono, vidita la 2-an de februaro 2008 greke Dick Maas ĉe Interreta filma datumbazo (angle)