Denis Diderot

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Diderot)
Denis Diderot
Portreto de Denis Diderot (1767)
Portreto de Denis Diderot (1767)
Persona informo
Denis Diderot
Naskiĝo 5-an de oktobro 1713 (1713-10-05)
en Langres
Morto 31-an de julio 1784 (1784-07-31) (70-jaraĝa)
en Parizo
Tombo Preĝejo de Sankta Roĥo vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Reĝlando Francio vd
Alma mater Gimnazio Louis-le-Grand • Lycée Saint-Louis • Universitato de Parizo vd
Subskribo Denis Diderot
Familio
Patro Didier Diderot vd
Edz(in)o Anne-Antoinette Diderot vd
Infanoj Angélique Diderot vd
Profesio
Okupo filozofo • romanisto • eseisto • Enciklopediistoartokritikistodramaturgo • literaturkritikisto • epistolisto • tradukistohistoriisto • politikologo • vortaristo • verkisto • artoteoriisto • literaturteoriisto vd
Laborkampo teatra arto vd
Aktiva en ParizoSankt-Peterburgo vd
Verkado
Verkoj Jacques le fataliste et son maître ❦
Encyclopédie ou dictionnaire raisonné des sciences, des arts et des métiers vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Denis DIDEROT [deNI didRO] (naskiĝis la 5-an de oktobro 1713 en Langres (Ĉampanjo-Ardenoj), mortis la 31-an de julio 1784 en Parizo) estis franca verkisto kaj filozofo.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Post gimnaziaj studadoj ĉe la Societo de Jesuo, li vivis malrektan kaj malriĉan vivon dum kelkaj jaroj. Poste li trankviliĝis kaj vivis pli ordinaran vivon. Frue, li turnis sin for de katolikismo, kaj eĉ fariĝis kontraŭulo de tiu religio, verkante kompletan kritikon. Post mallonga diista periodo, li fariĝis ateisto kaj pli precize praktika ateisto, kaj ekhavis materiisman vidon de la mondo. Tial Diderot disvolvis tezojn proksimajn de Fatalismo: ekzemple, ke voleco estas meĥanika, kaj nia sento de libereco nur iluzio. Liaj ideoj aperis en 1749, en la "Letero pri la blinduloj por tiuj kiuj vidas" (france "Lettre sur les aveugles à l'usage de ceux qui voient"). Pro tiu verko, li estis enkarcerigita en la fortikaĵo de Vincennes, apud Parizo, dum tri monatoj.

Li fariĝis unu el la plej gravaj filozofoj de la Jarcento de la Lumoj, tiu kiu realigos la enciklopedian idealon de la Klerismo. Li inventis la kritikon pri artoj ("Salonoj", france "Salons", inter 1759 kaj 1781), kaj li proksimigis sciencon kaj metafizikon (Letero pri la blinduloj). Lia famo plejparte rilatas al la Enciklopedio, kies redaktadon li gvidis kun Jean d'Alembert.

Lia korpo ripozas en la preĝejo Saint-Roch.

Senvalorigo de la verko de Diderot dum la 19-a jarcento[redakti | redakti fonton]

La graveco de la verko de Diderot ne ĉiam ĝuste valoris, ekzemple en la 19-a jarcento. Tio rilatas unue al grava miskompreno de lia verko, kiu ŝajnas fuŝa al iuj. Fakte, tio estis intenco de Diderot mem: li ne volis verki kiel la klasikaj verkistoj. Lia verko estas aŭdaca kaj havas sian propran koherecon.

Due, multe da liaj tekstoj ne estis eldonitaj dum lia vivo ; kelkaj el ili estis eĉ nur eldonitaj en la 20-a jarcento. Nur ekde tiu jarcento oni povas havi kompletan ideon pri Diderot. Liaj kunvivantoj konis lin ĉefe pro lia laboro en la Enciklopedio, ĉar li inventis novan teatran stilon ("dramo") kaj verkis romanon (La maldiskretaj juveloj, france Les bijoux indiscrets), kaj pro kelkaj filozofiaj skribaĵoj. Kelkaj el liaj plej gravaj verkoj, ekzemple Jacques le Fataliste kaj Le neveu de Rameau, estos konitaj de la publiko nur multe da jaroj post lia morto, ĉar ili ne estis eldonitaj dum lia vivo. Eble li decidis tion li mem.

Nuntempe, nia scio pri la verko de Diderot estas pli kompleta danke al la malkovro de multe da liaj manuskriptoj en Sankt-Peterburgo, kie Diderot serĉis kunlabori kun Katarino la 2-a de Rusio (la reĝino aĉetis liajn manuskriptojn).

Bibliografio[redakti | redakti fonton]