Didio Juliano
Didio Juliano aŭ Marcus Didius Julianus (29-a de januaro 133 - 2-a de junio 193) estis romia imperiestro de marto ĝis junio 193, dum la Jaro de la Kvin Imperiestroj. Juliano havis promesplenan politikan karieron, regante plurajn provincojn, inkluzive de Dalmatio kaj Malsupra Ĝermanio, kaj venkis la Ĥaŭkojn kaj Ĥatojn, du invadantajn ĝermanajn tribojn.
Li eĉ estis nomumita por la konsulejo en 175 kune kun Pertinakso kiel rekompenco, antaŭ ol esti senpostenigita de Komodo. Post ĉi tiu senpostenigo, lia frua, promesplena politika kariero malfortiĝis.
Juliano supreniris la tronon post aĉeti ĝin de la Pretora Gvardio, kiu asasinis lian antaŭulon Pertinakson. Sekviĝis interna milito, en kiu tri rivalaj generaloj postulis la imperian tronon.
Septimo Severo, komandanto de la legioj en Panonio kaj la plej proksima generalo al Romo, marŝis al la ĉefurbo, kolektante subtenon laŭvoje kaj venkante kohortojn de la Pretora Gvardio, kiujn Juliano sendis por renkonti lin. Forlasita de la Senato kaj la Pretora Gvardio, Juliano estis mortigita de soldato en la palaco kaj sukcedita de Severo.





Frua vivo
[redakti | redakti fonton]Juliano naskiĝis filo de Quintus Petronius Didius Severus kaj Emilja Klara. Lia patro devenis de eminenta familio en Mediolanum, nuntempa Milano, kaj lia patrino estis nordafrika virino de romia deveno, el familio de konsula rango. Liaj fratoj estis Didio Prokulo kaj Didio Numjo Albino. Lia naskiĝdato estis la 29-a de januaro, la jaro estis 133 laŭ Kasio Diono kaj 137 laŭ la malpli fidinda "Historia Augusta".
Didio Juliano estis edukita de Domisja Kalvila, patrino de la imperiestro Marko Aŭrelio. Kun la helpo de Domisja, li estis nomumita tre frue al la vigintseksvirato[1], la unua paŝo al publika distingo. Li edziĝis al romia virino nomita Manlia Scantilla, kaj iam ĉirkaŭ 153, ili havis filinon, Didja Klara, ilian solan infanon.
Imperia servo
[redakti | redakti fonton]Sinsekve Juliano plenumis la oficojn de kvestoro kaj edilo, kaj poste, ĉirkaŭ 162, estis nomumita pretoro. Li estis nomumita al la komando de la 22-a Legio de la Fortuno en Mogontiacum (nuna Majenco). En 170, li fariĝis praefectus de Belga Gaŭlio kaj servis dum kvin jaroj. Post forpuŝado de invado de la Ĥaŭkoj, tribo loĝanta en la akvokolekta baseno de la rivero Vezero, la nordokcidenta marborda regiono de la nuna Germanio, li estis levita al la konsulejo en 175 kune kun Pertinakso.
Li plue distingiĝis en kampanjo kontraŭ la Ĥatoj, regis Dalmation kaj Malsupran Ĝermanion. Li tiam estis nomumita prefekto, kun la tasko distribui monon al la malriĉuloj de Italio. Modernaj historiistoj ĝenerale konsideras ĉi tion degradiĝo pro politikaj kialoj, ĉar Komodo, la romia imperiestro tiutempe, timis la kreskantan potencon de Juliano. En tiu tempo, li estis akuzita pri konspiro kontraŭ la vivo de Komodo, sed la ĵurio absolvis lin kaj anstataŭe punis lian akuzanton. Poste, li regis Bitinion kaj sukcedis Pertinakson kiel prokonsulo de Nordafriko.
Imperiestro
[redakti | redakti fonton]Ascendo al potenco
[redakti | redakti fonton]Post la murdo de Pertinakso la 28-an de marto 193, la Pretora gvardio anoncis, ke la trono estos vendita al la viro, kiu pagos la plej altan prezon. Tito Flavjo Klaŭdjo Sulpiciano, prefekto de Romo kaj bopatro de Pertinakso, kiu estis en la Pretora tendaro ŝajne por trankviligi la trupojn, komencis fari ofertojn por la trono. Dume, Juliano ankaŭ alvenis al la tendaro, kaj ĉar lia eniro estis barita, kriis ofertojn al la gvardio.
Post horoj da ofertado, Sulpiciano promesis 20 mil sestercojn al ĉiu soldato; Juliano, timante, ke Sulpiciano akirus la tronon, tiam ofertis 25 mil. La gardistoj akceptis la oferton de Juliano, malfermis la pordegojn, kaj proklamis lin imperiestro. Minacita de la militistaro, la Senato ankaŭ deklaris lin imperiestro. Lia edzino kaj lia filino ambaŭ ricevis la titolon Aŭgusto.
Regado kaj opozicio
[redakti | redakti fonton]Post sia surtroniĝo, Juliano tuj renversis la monreformojn de Pertinakso per malplivalorigo de la romia valuto. Pertinakso pliigis la arĝentan enhavon de la denaro al 87%, dum Didio Juliano ordonis redukti ĝin al 75%, preskaŭ la falsita kvanto, kiu ekzistis dum la regado de Komodo. Ĉar Juliano aĉetis sian pozicion anstataŭ akiri ĝin konvencie per sinsekvo aŭ konkero, li estis profunde nepopulara imperiestro.
Kiam Juliano aperis publike, li ofte estis salutita per ĝemoj kaj krioj de "rabisto kaj patromortigo". Iam, homamaso eĉ malhelpis lian eniradon al la Kapitolo per ĵetado de grandaj ŝtonoj sur lin. Kiam la novaĵoj pri la publika kolero en Romo disvastiĝis tra la Imperio, tri influaj generaloj, Pescennius Niger en Sirio, Septimo Severo en Panonio, kaj Klodjo Albino en Britanio, ĉiu kapabla kunvenigi tri legiojn, ribelis. Ili rifuzis akcepti la aŭtoritaton de Juliano kiel imperiestron kaj anstataŭe ĉiu deklaris sin imperiestro.
Juliano deklaris Severon publika malamiko ĉar Severo estis la plej proksima el la tri al Romo, igante lin la plej danĝera malamiko. Juliano sendis senatanojn por persvadi la legianojn de Severo forlasi lin, nova generalo estis nomumita por anstataŭigi lin, kaj centestro sendita por mortigi Severon.
La Pretora Gvardio malofte militis en kampaj bataloj, do Juliano marŝigis ilin en la Marsan Kampon kaj trejnis la gvardion en la konstruado de fortikaĵoj kaj kampaj laboroj. Malgraŭ ĉi tiu trejnado, la Pretora Gvardio ankoraŭ estis subtrejnita kompare kun la kampaj legianoj de Severo. Severo unue certigis la subtenon de Albino, deklarante lin Cezaro, kaj poste kaptis Ravenon kaj ĝian floton.
Severo mortigis Tuljo Krispino, la Pretoran prefekton, kiu estis sendita por negoci kun Severo kaj malrapidigi lian marŝon al Romo, kaj konvinkis al sia afero la ambasadorojn senditajn por konvinki liajn trupojn. Kasio Diono asertis, ke la Pretora Gvardio provis rebati, sed estis dispremita, dum modernaj historiistoj kredas, ke la Pretora Gvardio simple forlasis Julianon, amase dizertante.
Juliano provis negoci kun Severo, ofertante dividi la imperion kun sia rivalo, sed Severo ignoris ĉi tiujn proponojn kaj avancis. Dum li marŝis, pli kaj pli da urboj en Italio subtenis lian pretendon al la trono. La restantoj de la Pretora Gvardio ricevis pardonojn de Severo kontraŭ la transdono de la faktaj murdintoj de Pertinakso.
Post kaptado de la ribelaj estroj kaj ilia mortigado, la soldatoj raportis kion ili faris al Marko Siljo Mesala, la konsulo, kiu alvokis la senaton por informi ilin pri la procedoj. La Senato aprobis decidproponon proklamante Severon imperiestro, aljuĝis diajn honorojn al Pertinakso, kaj kondamnis Julianon al morto. Juliano estis forlasita de ĉiuj krom unu el la prefektoj kaj lia bofilo, Korneljo Repentino.
Morto
[redakti | redakti fonton]Juliano estis mortigita en la palaco fare de soldato la 2-an de junio 193 p.K., post nur 66 tagoj da regado. Laŭ la nuntempa romia historiisto Kasio Diono, la lastaj vortoj de Juliano estis: "Sed kian malbonon mi faris? Kiun mi mortigis?" La korpo de Juliano estis transdonita al lia edzino kaj filino, kiuj enterigis ĝin en la tombo de lia praavo apud la kvina mejloŝtono sur la Via Labikana.
La Senato aprobis decidproponon je damnatio memoriae por kondamni Julianon kaj lian heredaĵon. Severo eksigis la Pretoran Gvardion kaj ekzekutis la soldatojn, kiuj mortigis Pertinakson, la antaŭan imperiestron.
Heredaĵo
[redakti | redakti fonton]Juliano forpuŝis invadojn de la Ĥatoj kaj la Ĥaŭkoj, kiuj ambaŭ helpis protekti la limprovincojn de Romo. Longtempe, la du triboj, kiujn li forpuŝis, estis nur la antaŭsignoj de multe pli grandaj ĝermanaj migradoj, kiuj vere nur finiĝos en la sesa jarcento p.K. Ekde verŝajne la regado de Marko Aŭrelio, Romo konstante estos submetita al invadoj de la posteuloj de ĉi tiuj triboj.
Kiel imperiestro, Didio Juliano ne sukcesis aprobi gravajn politikajn reformojn dum sia mallonga regado krom la malplivalorigo de la monero. Kvankam la malplivalorigo de la monero estis relative malgranda, li rekomencis la tendencon malplivalorigi la romian moneron, kiu estis malpliiĝinta sub la regado de Pertinakso.
La tendenco, kiun li komencis, daŭris sub la Severa dinastio je multe pli granda skalo, detruis la konfidon je la valuto de Romo, kondukis al senbrida hiperinflacio, kaj kaŭzis vastan ekonomian renverson. Krome, lia evidenta aĉeto de la trono frakasis ĉiajn iluziojn pri normaleco en la Romia Imperio.
Popola kulturo
[redakti | redakti fonton]En la filmo "La Falo de la Romia Imperio", Juliano estas ludata de Eric Porter kaj prezentita kiel intrigema dungosoldato de Komodo. Ĉe la fino de la filmo, Juliano kaj Pescennius Niger, ludata de Douglas Wilmer, alia kamarado de Komodo, konkuras unu kontraŭ la alia en la aŭkcio por la trono de Romo.
La surtroniĝo kaj mallonga regado de Juliano estas aluditaj en la romano "The Business" de la skota verkisto Iain Banks, publikigita en 1999.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Vigintseksvirato: Grupo da 26 minoraj magistratanoj en la Romia Respubliko.
| ||||||||||||||||

