Dentobeka kolombo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Didunculinae)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Dentobeka kolombo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kolomboformaj Columbiformes
Familio: Kolombedoj Columbidae
Genro: Didunculus
Specio: D. strigirostris
Didunculus strigirostris
(Jardine, 1845)
Konserva statuso

Konserva statuso: En danĝero
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Dentobeka kolombo, Didunculus strigirostris, konata ankaŭ kiel Samoa kolombo estas mezgranda birdo de la familio de Kolombedoj kiu inkludas turtojn kaj kolombojn.

Temas pri mezgranda kolombo, ĉirkaŭ 34 cm longa, malhelverda kun ruĝa nuda okulringo, avelkoloraj flugiloj, malhelruĝaj kruroj kaj malhelbrunaj supraj partoj. Ĝi havas grandan, kurvan kaj hokoforman oranĝan bekon kun dentosimilaj elstaraĵoj en suba makzelo. Ambaŭ seksoj estas similaj, sed junuloj estas pli senkolora kun pli malhela beko.

Ilustraĵo de John Gould (probable el remburitaj specimenoj).

La unika vivanta membro de la monotipa genro Didunculus, la Dikbeka grundokolombo estas limigita ene de neĝenataj arbaroj de Samoo en la Pacifiko. Ĝi manĝas preskaŭ nur la fruktojn de Dysoxylum, arbo de la familio de Meliacoj.

La Dentobeka kolombo estas la nacia birdo de Samoo kaj estas surloke konata kiel Manumea.

Tiu birdo el la Pacifika ekozono ne havas proksimajn parencojn vivantajn, kaj povas konsistigi ununuran ligon inter kolomboj kaj la formortinta Dido (Didunculus signifas "eta Dido"). La strukturo de makzeloj kaj lango kaj la surfaca beko simila al tiu de psitako sugestis rilaton kun tiuj, sed tiuj ecoj aperis nur pro ĝia speciala dieto pli ol pro iu ajn reala rilato.

Pro perdomedio, eta teritorio, eta loĝantaro kaj eventualaj naturaj katastrofoj, la Dentobeka kolombo estas konsiderata kiel Endanĝerita ĉe la IUCN Ruĝa Listo de minacataj specioj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]