Die Zwillingsbrüder

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Die Zwillingsbrüder
drama muzika verko
Aŭtoroj
Lingvoj
Lingvo germana lingvo
Eldonado
Eldondato 19-a jarcento
Ĝenro Kantoteatraĵo
vdr

Die Zwillingsbrüder (eo: La ĝemelfratoj) estas farsa kantoteatraĵo unu-akta de Franz Schubert (muziko) kaj Georg Ernst von Hofmann (libreto). La verko ekestis en 1819 kiel mendo por la Viena Kortega Opero kaj estis prezentata la 14-an de junio 1820 en Vieno.

Agado[redakti | redakti fonton]

Franz Schubert, litografio de C. Helfert laŭ Josef Kriehuber, (postmorta)

La verko rolas en rejnlanda vilaĝo komence de la 19-a jarcento: Lieschen jam delonge sopiras sian datrevenon, je kiu si fariĝos 18-jara, kaj hodiaŭ ĝi estas. Nun nenio kontraŭstarus al la gefianĉiĝo kun ŝia amata Anton, se ja ne estus la neesprimebla promeso de ŝia patro …

Mallonge post naskiĝo de Lieschen Franz Spieß proponis al najbaro Schulze, ke li transprenus la baptopatrecon por la infano, kiam li pli malfrue ricevus la knabinon kiel edzino. Li ja tuj deponus en la urbodomo 1000 talerojn, kiujn li tiam kun akumuliĝanta rento estus enportonto kiel doto en la geedzecon, kaj Schulze – ne ja benita de riĉeco – konsentis. Ĉar la ĝemelfrato de Franz tamen jam antaŭ jaroj estis irinta al Francujo en la fremdlandanan legion kaj ekde tiam neniu vivosigno estis penetrinta en la hejmlandon, li volis iri al Francujo kaj serĉi sian fraton. Se li gis la 18-a datreveno de Lieschen ne estos reveninta, la promeso validos kiel nuligita.

Apenaŭ Lieschen elspezis penseton pri sia baptopatro, tiu ĉi tute surprize aperas kaj insistas pri sia rajto. La patro de Lieschen jam delonge pentis, ke al li okazis iam tia granda stultaĵo. Li volas rebonigi sian eraron kaj provas nun, ŝanĝi la opinion de Franz; sed lia tuta persvado fiaskas. Franz tuj iras al la urbodomo, por publike anonci la geedzigan solenon kaj kunpreni la deponitan monon.

Okazas dua surprizo: tute neatendite la ĝemelfrato de Franz, Friedrich, subite staras antaŭ Lieschen kaj ŝia patro. Tiuj ĉi kredas, ke Franz jam revenis de la civitoregistrejo aŭ eĉ ne estas irinta tien. Ĉu eble li ja intertempe ŝanĝis sian opinion? Do ili provas denove, akiri lian benon al la gefianciĝo de Lieschen kun Anton kaj – kiu estus pensinta tion? – li konsentas! Lieschen feliĉegas.

Ankaŭ la tria surprizo ne longe atendigas pri si. Dum kiam Lieschen kaj sia patro interrparolas kun la supozata legiano, venas sinjoro de la magistrato kaj transdonas al li 1.200 talerojn. Li tamen tuj kuniru, por konfirmi en la urbodomo la ricevon. Apenaŭ la oficisto estas foririnta kun Friedrich, denove aperas Franz kaj postulas de Lieschen, ke ŝi geeziĝu kun li. La patro kredas, ke al Franz mankas klapo en la kapo. Kaj cetere: kio signifas la okulbandaĝo? Foje ĝi kovras la dekstran, foje la maldekstran okulon. Do damne – kun frenezulo lia filino ne geedziĝu. Je tiuj ĉi cirkonstancoj li ne sentas sin ligata al sia promeso. Kiam Franz eĉ ankaŭ furiozegas, kelkaj kuraĝaj vilaĝanoj helpe intermiksiĝas, superfortas lin kaj forkondukas lin. Ili volas starigi lin antaŭ la juĝejon.

Nur malmultaj minutoj estas pasintaj, kiam Lieschen kaj sia patro kredas denove vidi la malbenitan Francon. Ili pensas, ke li eskapis de siaj kaptintoj, miras tamen pri tio, kiel trankvile li alvenas. Finfine la erara intermikso solviĝas. La ĝemeloj ĝojas pri tio, esti retrovintaj unu la alian, kaj Lieschen – kia surprizo! – rajtas geedziĝi kun sia Anton.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]