Dieter Berndt

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dieter Berndt
Persona informo
Naskiĝo 29-an de junio 1935 (1935-06-29)
Morto 24-an de decembro 2014 (2014-12-24) (79-jaraĝa)
Lingvoj Esperantoĉeĥa
Ŝtataneco GermanioĈeĥio
Familio
Edz(in)o Renate Berndt
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Dieter Berndt <Čenda> (naskiĝis la 29-an de junio 1935 en Sackisch, hodiaŭ Zakrze, Pollando - mortis la 24-an de decembro 2014 en Berlino) estis germana esperantisto, travivinta junaĝon en Ĉeĥoslovakio. Li agadis multfacete en la Esperanto-movado de GDR, speciale en Berlino kaj aktivis grave por german-ĉeĥaj esperantistaj rilatoj.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Dieter Berndt dum sia infaneco ĝis la aĝo de 10 jaroj vivis en sia naskiĝloko, kie la patro posedis metiejon. La patro dum la milito perdiĝis. Pro germaneco la patrino kun du infanoj – Dieter havis pli aĝan fraton – devis forlasi en 1946 la hejmurbon, nun apartenantan al Pollando. La familio iris al la proksima Nové Město nad Metují en Ĉeĥio. La patrino scipovis la ĉeĥan lingvon. Kiel teksistino ŝi nun perlaboris la vivrimedojn.

La dekjara Dieter, ĝis tiam nur reganta la germanan lingvon, nun vizitis ĉeĥan lernejon kaj devis rapide alkutimiĝi al la nova lingvo. En tio li sukcesis, kaj li vizitis poste ĉeĥan metian lernejon, fariĝis seruristo kaj poste laboris en tiu profesio. En la ĉeĥlerneja tempo naskiĝis la voknomo Čenda, kiun ankaŭ poste uzis liaj ĉeĥaj amikoj.[1]

En 1961 Dieter Berndt kun la patrino translokiĝis al Luckenwalde en GDR. Li, kiu ĝis tiam estis sen ŝtataneco, nun ricevis la GDR-an ŝtatanecon.

En 1964 li en Pirna edziĝis. Kun la edzino Renate Berndt, kiu ĵus finis la studadon en Lepsiko kiel diplomita interpretistino kaj tradukistino, li iris al Berlino.

La 9-an de septembro en 1967 naskiĝis la filo Joachim (Joaĥim).

Esperanto-agado[redakti | redakti fonton]

Gvido de kursoj kaj grupo[redakti | redakti fonton]

Dieter Berndt en 1951 lernis Esperanton. Li vizitis diversnivelajn kursojn (A, B, C) kaj estis ekzamenita. Fine li sukcesis post kurso D por kursgvidantoj en ekzameno.

Ekde 1952 li sin engaĝis por la ĉiujara internacia Somera Esperanto-Tendaro (SET) en Lančov (Ĉeĥio). Kelkajn jarojn li tie ankaŭ instruis.

Al Esperanto-aranĝoj en Berlino li jam veturis de Luckenwalde. Post la fondo de Distrikta Laborrondo Esperanto en Berlino (DLR Berlino) kadre de Germana Kulturligo, li kune kun sia edzino Renate en somero 1965 gvidis la unuan Esperanto-kurson en la turĉambro de hodiaŭa Kulturbrauerei (Kultura bierfarejo) en Berlino Prenzlauer Berg. Sekvis pluaj kursoj surbaze de mem ellaborita kaj multobligita instrumaterialo.[2]

Dieter Berndt fariĝis membro de DLR Berlino kaj post fondo de Esperanto-Asocio en Kulturligo de GDR (GDREA) en 1981 li apartenis al la Distrikta Estraro Berlino de GDREA.

El kurso por komencantoj fondiĝis en 1968 Esperanto-grupo en la Kulturliga klubo Frankfurter Allee 285 en Berlino Lichtenberg, kiun Dieter Berndt gvidis ĝis 1982.

En tiu ĉi grupo kolektiĝis speciale pli junaj esperantistoj kaj fervojistaj esperantistoj. Gvidaj fervojistaj esperantistoj en GDR kiel Achim Meinel, Horst Jasmann kaj Horst Theurich aktivis en la grupo. Dieter Berndt gvidis kursojn kaj organizis la klubprogramon. En 1971 li instigis la kantistinon el la „Chanson-Klub de Kulturligo“ Gerda Lapoehn, kanti ankaŭ en Esperanto. Ŝi en kelkaj naciaj kaj internaciaj Esperanto-aranĝoj kantis kanzonojn.

Ne surprize li iniciatis amikajn ligojn al Pardubice en Ĉeĥio. En 1973 li en Pardubice kune kun Karel Franc, la estro de la Esperanto Klubo en Kulturdomo de Sindikatoj, subskribis amikecan kontrakton de la du Esperanto-kluboj. Sekve okazis reciprokaj vizitoj, ankaŭ privataj kontaktoj, komunaj vizitoj de Esperanto-aranĝoj en GDR kaj Ĉeĥio. Ankaŭ la famajn pacrenkontiĝojn ekde 1978 en Pardubice ili komune partoprenis. Grava kunlaborantino en Pardubice estis ankaŭ Milada Hemerková.[3]

Post rezigno pri la gvido Dieter Berndt pluaktivis en la grupo. Li respondecis por la lingvaj ekzercoj.

Kiel kursgvidanto li agadis ankaŭ en aliaj berlinaj distriktoj, en Potsdamo kaj ĉe semajnfinaj kursoj kaj aliaj okazoj.

En 1988 estis instalita centra koresponda kurso de GDREA en Berlino. Dieter Berndt estis unu el la mentoroj  por la 314 partoprenantoj (en 1988).[4]

Tradukado kaj publikigado[redakti | redakti fonton]

Dieter Berndt, parte kune kun sia edzino, tradukis, skribis kaj reviziis tekstojn por kelkaj Esperanto-gazetoj: der esperantist, PACO, Juna Amiko, Berlina Informilo (Orienta Berlino).

De 1983 ĝis 1985 li estis redaktoro de la Berlina Informilo (Orienta Berlino). Lia filo Joachim Berndt redaktis ĝin en 1988-1989 kun Bettina Büchner.

Ekde 1980 li en der esperantist redaktis la rubrikon „Legu kaj lernu!“.[5]

Ekde 1983 li gvidis tradukkonkurson de der esperantist, kiun partoprenis en la unua jaro 45 esperantistoj, inter ili 5 eksterlandanoj, kaj kiun gajnis poste konataj homoj kiel ekzemple Ulrich Becker.[6]

Li preparis ludojn por Juna Amiko, modernigis lernolibron de Esperanto por ĉeĥoj de Theodor Kilian (en la reto), tradukis librojn por knaboj (Jaroslav Foglar, Karl May) el la lingvoj germana kaj ĉeĥa, kiujn li regis same bone, al Esperanto.

Honorigoj[redakti | redakti fonton]

Johannes-R-Becher-medalo en bronzo (de Kulturligo) - 1979[7]

Honorinsigno de GDREA -1980

Tradukoj kaj artikoloj[redakti | redakti fonton]

  • Jaroslav Foglar: "Knaboj de la Kastora Rivero" (1996, Třebíč)
  • Milionoj kolektas ilin (Juna Amiko, januaro 1983)
  • El la historio de poŝtmarkoj (Juna Amiko, junio 1998)
  • La oka azeno (Juna Amiko, junio 1998)
  • Homo kaj bestoj (Juna Amiko, decembro 1998)
  • Lampiro (Otakar Batlička: Juna Amiko, decembro 1998)
  • Enigmoj (Juna Amiko, marto 1999)
  • Infanvilaĝo SOS (Juna Amiko, junio 1999)
  • Novaĵoj el fabellando (Juna Amiko, septembro 1999)
  • Eŭro – nova mono por Eŭropo (Juna Amiko, decembro 1999)
  • La ridetema Dik (Otakar Batlička: Juna Amiko, marto 2000)
  • Surprizaj saĝaĵoj (Juna Amiko, marto 2001)
  • Humuro (Juna Amiko, septembro 2001)
  • Kvizo-konkurso por vi (Juna Amiko, septembro 2002)
  • Niaj instruistoj diris... (Juna Amiko, junio 2002)
  • Kiu estas la plej grava? (Juna Amiko, marto 2003)
  • Kvizo-ludo por via plezuro (Juna Amiko, marto 2003)
  • Pripensoj de nedecidema lernanto (Juna Amiko, decembro 2002)
  • Unikaĵoj (Juna Amiko, junio 2003)
  • Malfacila demando (Juna Amiko, septembro 2003)
  • Kristnaska kanto (Juna Amiko, decembro 2003)
  • Silab-enigmo (Juna Amiko, decembro 2004)
  • Kirri (Otakar Batlička: Juna Amiko, februaro 2004)
  • Justeco (Otakar Batlička: Juna Amiko, aprilo 2005)
  • Paca nokto (Otakar Batlička: Juna Amiko, decembro 2005)
  • Paska rajdado (Juna Amiko, aprilo 2006)
  • Je la fino de la mondo (Otakar Batlička: Juna Amiko, februaro 2006)
  • Malnova vekhorloĝo (Otakar Batlička: Juna Amiko, aprilo 2007)
  • Orŝtono (Otakar Batlička: februaro 2007)
  • Tigropatrino (Otakar Batlička: februaro 2008)
  • Ora ringo (Otakar Batlička: marto 2009)
  • Stranga okazintaĵo (Otakar Batlička: januaro 2010)
  • Novjara feliĉo (Otakar Batlička: marto 2011)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Konciza biografio de Dieter Berndt (familia posedaĵo)
  2. Fritz Wollenberg (Red.): Esperanto. Lingvo kaj Kulturo en Berlino. Jubilea LIbro 1903-2003, Mondial, Novjorko – Berlino 2006, p 256
  3. Ekspozicio de Esperanto-Ligo Berlino kunlabore kun la Muzeo Lichtenberg "10 Jahre Zamenhofpark - Esperanto-Kultur in Berlin-Lichtenberg" (10 jaroj Zamenhofparko - Esperanto-kulturo en Berlino-Lichtenberg). Malfermo en Urbodomo Lichtenberg: 9-a de aŭgusto 2019.
  4. der esperantist n-ro 157: 37
  5. der esperantist n-ro 101: 65
  6. der esperantist n-ro 27: 115
  7. der esperantist n-ro 98: 23

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]