Dietrich von Apolda

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Dietrich von Apolda (latine: Theodoricus de ApoldaTheodericus de Apolda; naskiĝinta en 12201230, mortinta post 1302) estis germana dominikano kaj hagiografo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Dietrich originante al la familio de la senjoroj de Apolda li ekfrokuliĝis en 1247 ĉe la dominikana monaĥejo de Erfurto. Tie li restis ĝismorte. Li famiĝis danke al du biografioj de pri sanktuloj, nome de sankta Dominiko kaj pri Elizabeto de Hungario. Aparte la verko pri ĉi-lasta multe legitis kaj stampis eĉ trans mezepokon la bildon pri la ŝatata kaj ege populara sanktulino. Ties unua presito estis en la 1604-a jaro zorgite de la historiisto Heinrich Canisius, nevo de Petrus Canisius.[1]

Komisiinto de la Dominiko-biografio estis la ordena generalo Munio de Zamora (inter 1286 kaj 1291: temis pri la plej ampleksa kaj stile la plej kompleta en la 13-a jarcento kvankam sen veraj novaj aspektoj enhave). Biografion pri Elizabeto "mendis" ĉe li verŝajne anoj de la Ordeno de germanaj kavaliroj. Kelkaj partoj de la Elizabetaj rakontoj troviĝas verŝajne jam ĉe la verko Gesta Ludovici de la kapelano Berthold pri la vivo de la turingia landgrafo Ludoviko la 4-a.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Volker Honemann, Rudolf Suntrup: Literaturlandschaften: Schriften zur deutschsprachigen Literatur im Osten des Reiches, volumo 11 de: Kultureller Wandel vom Mittelalter zur frühen Neuzeit, Verlag Peter Lang, 2008, p. 173, ISBN 3631570783; (Digitalscan)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]