Digesta sistemo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Kunikla digesta sistemo
Homa digesta sistemo; kun esperantlingvaj terminaro.

Digesta sistemo estas organa sistemo kiuj ebligas digestadon.

En la proceso de la digesto, la nutraĵo diseriĝas en tre malgrandan pecetojn aŭ molekulojn. La digesto okazas en la nutrokanalo. La proceso komenciĝas en la buŝo, kaj finiĝas en la rektumo.

En la buŝo, la dentoj kaj la lango servas por mordi kaj maĉi la nutraĵon. La salivo de la salivaj glandoj kaj la enzimo ptialazo miksiĝas kun la nutraĵo. Kaj la nutraĵo eniras la gorĝon.

Kiam oni englutas, la mola palato premas kontraŭ la dorso de la faringo, fermante la aperturon al la nazo, kaj la laringo leviĝas la epigloton por devigi la nutraĵon en la ezofagon, kaj ne en la trakeon. En la stomako, la digesta fluido komencas la digeston de la proteinoj de viando, ovoj kaj lakto. La digestaj fluidoj havas hidrokloratan acidon kaj la enzimon pepsinon. Post 2 ĝis 5 horoj, la digesta fluido konvertas la nutraĵon en ĉimon, kaj la ĉimo eniras la duodenon.

La duodeno, la jejuno kaj la ileo formas la maldikan inteston, kiu estas proksimume 6 metrojn longa. La pankreata fluido, la intesta fluido, kaj la galo digestas la ĉimon. La pankreata fluido havas multajn enzimojn. Tripsino, amelazo, kaj lipazo estas enzimoj en la pankreata fluido. Kiam la nutraĵo estas digestita, tre malgrandaj sangaj kaj limfaj angioj en la tegaĵo de la maldika intesto kondukas la nutraĵon al la tuta korpo.

La cekumo kun la apendico, la ascenda, transversa, kaj descenda kojlo (dika intesto), kaj la rektumo formas la dikan inteston. La dika intesto estas 1,5 metron longa. La bakteria agado produktas fekon, kaj la feko forlasas la rektumon kaj la anuson.

Funkciado kaj priskribo[redakti | redakti fonton]

Digesta sistemo de plenkreskulo.

La digesta tubo estas proksimume dekunu metrojn longa, startas en la buŝa kavaĵo kaj finas en la anuso. Estas en la buŝo kie oni komencas propre la digestadon, la dentoj tranĉas la nutraĵojn, la mueldentoj maĉas kaj la sekrecioj de la salivaj glandoj malsekigas ilin kaj komencas ties kemian malkomponadon per kiu ili transformiĝas al digestoboluso. Poste la digestoboluso trairas la faringon, sekvas tra la ezofago kaj alvenas al la stomako, nome muskola sako proksimume kun enhavkapacito por unu litro kaj duono kies mukozo sekrecias la fortopovan stomakan sukon. En la stomako la nutraĵo estas agitita ĝis ĝi konvertiĝas al ĥimo.

Elirinte el stomako estas la maldika intesto kiu estas ses metrojn longa kaj estas tre faldita en si mem. En tis unua parto aŭ duodeno ĝi ricevas sekreciojn de la intestaj glandoj, nome la galo devena el la gala veziko kaj la sukoj de la pankreato. Ĉiuj tiuj sekrecioj enhavas grandan kvanton da enzimoj kiuj degradadas la nutraĵojn kaj transformas ilin en substancoj solveblaj simplaj kiel aminoacidoj. La digesta tubo pluas al la dika intesto, kiu estas pli ol unu metro kaj duono longa. Ties fina parto estas la rektumo, kiu finas en la anuso, tra kiu oni forigas al ekstero la nedigesteblajn restaĵojn el la nutraĵoj.

Resume la digesta sistemo havas la buŝon kiel enirejo kaj la anuson kiel elirejo. Tamen ĉar temas pri la nuraj du malfermaĵoj ili povas eksterordinare funkcii por malaj utiloj. Tio estas tra la buŝo oni povas vomi, kio konsistus el inverso de la normala digesta direkto; kaj tra la anuso eblas diversaj medicinaj agadoj ĉefe rialte al kuracado de la digesta sistemo (sed ne nur), kiel "engluto" de kuraciloj, konekto de klistero ktp. Aparte la buŝo estas konektita al la spirsistemo; kaj buŝo kaj anuso estas uzeblaj por diversaj agoj rilataj al la seksaj rilatoj.

Esence la utilo de la digesta sistemo konsistas en la transigo de nutrantoj el la ekstero de la organismo al la bezonantaj organoj, ĉefe el la intestoj al la diversaj sistemoj. La alia rimedofonto de la organismo estas la oksigeno kiu venas tra la spirsistemo.

Digestomalsanoj[redakti | redakti fonton]

Ĉar la funkciado de la digesta sistemo estas ege komplika kaj ĉar ĝi povas ricevi materialon de tre diversaj devenoj kaj kiuj povas rezulti en tre diversaj utiloj kaj malutiloj, malsanoj povas esti ankaŭ tre diversaj kaj kun tre diversaj rezultoj el ampleksa gamo el nur malgravaj misordoj (doloretoj, naŭzoj ktp.) al morto. Inter tiuj menciindas herpeto, kandidozo, apendicito, buŝa kancero, kojlito, ezofaga kancero, stomaka kancero, pankreata karcinomo, kojlorektuma kancero, agaciĝa intesta sindromo, hemoroido, hepatito, cirozo, konstipo, diareo ktp.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Digesta sistemo en aliaj animaloj[redakti | redakti fonton]

En ĉiuj vertebruloj la digesta sistemo estas esence plenigebla tubo kiu longas tra la organismo el la buŝo ĝis la anuso. Tamen estas gravaj diferencoj depende de la speco, inter aliaj tialoj kiel adapto al diversa tipo manĝokutimo.

Birdoj[redakti | redakti fonton]

Serpento Dolichophis jugularis, manĝanta angvon, Pseudopus apodus. Plej reptilioj estas karnovoraj, kaj multaj manĝas ĉefe aliajn reptiliojn kaj malgrandajn mamulojn. Sed aliaj pli grandaj serpentoj havas digestan sistemon kaj fiziologion adaptitajn al engluteblo de tre grandaj animaloj, kiel grandaj mamuloj, kiel cervoj, kaj eĉ homoj.

La digesta sistemo de la birdoj disponas el kelkaj specifaj organoj, por ekzemplo la kropo, kiu estas sako el histo konektita kun la ezofago je la alto de la kolo, en kiu la englutitaj nutraĵoj estas stokitaj portempe antaŭ pasi al la cetero de la digesta tubo.[1] La kropo havas gravan rolon ĉe la ido-prizorgo de la kolombedoj, ĉar la epiteliaj ĉeloj degeneras al kazeosimila, grasa materialo al la t.n. kropolakto, per kiu ili nutras la idojn.

Reptilioj[redakti | redakti fonton]

En la reptilioj, la maldika intesto elfluas en la rektumo kaj tiu en la kloako kiu estas uzata kiel komuna elirejo kaj de la digesta sistemo kaj de la urina sistemo kaj kiel enirejo de la reprodukta sistemo. En multaj specioj la estomako povas disetendiĝi enorme, kio permesas al ili engluti ĝis 70 % de sia pezo en unusola manĝo.[2]

Mamuloj[redakti | redakti fonton]

En remaĉuloj, por ekzemplo, la stomako estas dividata en variaj ĉambroj, sinsekve ekde la ezofago ĝis la duodeno; tiuj kvar kavaĵoj estas la jenaj:[3] rumeno, centipelio, omaso kaj abomaso.

Maĉstomako[redakti | redakti fonton]

La maĉstomako, nomataj ankaŭ ventriculus (latine), stomaka muelejo, postkropo, kaj gigerium, estas organo troviĝanta en la digesta sistemo de iuj animaloj, kiaj birdoj, reptilioj, tervermoj kaj kelkaj fiŝoj. Tiu specialiĝinta stomako konstruata el dikaj, muskolaj histomuroj estas uzata por mueli manĝon; ĝi enhavas englutitajn ŝtonetojn aŭ sablerojn por dispecigi manĝaĵon kaj anstataŭi mankantajn (neekzistantajn) dentojn. Ĉe iuj insektoj kaj moluskoj, la maĉstomako enhavas kitinajn erojn aŭ dentaĵojn.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Anatomía específica de aves: Aspectos funcionales y clínicos. En Wayback [1] 2017-06-11- Francisco Gil Cano. Konsultita la 8an de decembro 2017
  2. Reptiles y anfibios. Gran Atlas de la Ciencia, 2014. Konsultita la 8an de decembro 2017.
  3. Ganadería de la leche, p. 94. Álvaro Castro Domínguez. Konsultita la 7an de decembro 2017.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Ferron, Myrian; Rancano, Jordi (2007). Grande Atlas do Corpo Humano. [S.l.]: Manole. 560 pp. ISBN 9788520424995
  • Guyton, Arthur C. Elsevier. Tratado de fisiologia médica. Elsevier, 2006. ISBN 978-85-3521-641-7.
  • Pierre Hillemand: Geschichte der Magen-Darm-Heilkunde. En: Richard Toellner u. a. (Eld.): Illustrierte Geschichte der Medizin. Band 4. Andreas und Andreas, Salzburg 1986, S. 1784–1831 (französisch: Histoire de la médecine, de la pharmacie, de l’art dentaire et de l’art vétérinaire. Paris 1978. Sonderauflage).
  • Manfred Kirchgeßner: Tierernährung. 12. neu überarbeitete Auflage. DLG-Verlags-GmbH, Frankfurt am Main 2008, ISBN 978-3-7690-0703-9, Abschnitt „Unterscheidung der Verdauungssysteme“.
  • Mary Roach, Gulp: Adventures on the Alimentary Canal, W. W. Norton & Company, 2014, 352 p. (rete archive)
  • Kenneth S. Saladin, Anatomia & fisiologia.
  • Franz-Viktor Salomon: Verdauungsapparat, Apparatus digestorius. In: Franz-Viktor Salomon u. a. (Eld.): Anatomie für die Tiermedizin. 2. erw. Auflage. Enke, Stuttgart 2008, ISBN 978-3-8304-1075-1, S. 235–323.
  • Starling, Iriam Gomes; Zorzi, Rafael Luiz de Andrade (2009). Corpo humano: Órgãos, sistemas e funcionamento. Rio de Janeiro: Senac. 232 pp. ISBN 9788574582771
  • Wheater, Istologia e anatomia microscopica.
  • Сапин М. Р., Билич Г. Л. Анатомия человека: учебник в 3 т. — М.: ГЭОТАР-Медиа, 2008. — Т.2. — 496 с. ISBN 978-5-9704-0602-1 (т. 2)
  • Гистология: Учебник/Ю. И. Афанасьев, Н. А. Юрина, Е. Ф. Котовский и др.; Под ред. Ю. И. Афанасьева, Н. А. Юриной. — 5-е изд., перераб. и доп. — М.: Медицина, 2002. — 744 с.: ил. ISBN 5-225-04523-5
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.