Digital Equipment Corporation

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Digital Equipment Corporation - (mallonge DEC) estis fondita en 1957 jaro. La fondintoj estis Kenneth Olsen (Kenneth Olsen ) kaj Harlan Anderson. Ambaŭ kunfondintoj studis en MIT. Antaŭ fondi la firmaon, Kennet Olsen laboris en Linkolna laboratorio de MIT kaj partoprenis proektadon de unu el pioniraj transistoraj komputiloj titolata TX-1. La laboratorio stis aktive subtenata de Usona mlita minesterio. Unua tempo post fondo DEC proektis kaj vendis elementajn blokojn por komputa tekniko, sed jam en 1960 jaro prezentis sian unuan komputilon. La komputilo estis 18-bita PDP-1 (Programmable Data Processor – 1). PDP-1 havis komputopovon 100 mil operaciojn dum sekundo. Ĝuste por la komputilo estis verkita unua komputila ludo Spacewar fare de Stiven Rassel. En 1964 jaro estis lanĉita 12-bita komputilo PDP-8. La komputilo estas unua abunde fabrikta minikomputilo. Ĝia dimensio estas komparebla kun malvarmigilo kaj en 1965 jaro kostis nur 18 mil $ en baza komplekto.Dank al bona koincido de kosto al komputopovo, ĝi konkuris al famaj komputilegoj fare de IBM. En 1968 jaro estis prezentita 36-bita komputilo PDP-10. Al la momento estis venditaj proksimume 1450 PDP-8 kaj la kvanto estis pliigita per postaj multnombraj modifkaĵoj. PDP-10 baziĝis sur eksperimenta PDP-6 kaj estis destinata por datenprilaboraj centroj kaj pormilitaj bezonoj. La 36-bita arkitekturo estis evoluigata en kadroj de projekto Unukornulo (the Unicorn project) sub gvido de Leonard Hjuĝes (Leonard Hughes) kaj Devid Roĝers (David Rogers). Sed en junio de 1975 jaro la projekto estis mallanĉita kaj ĉiuj fortoj estis direktitaj al nova 32-bita arkitekturo. 16-bita PDP-11, lanĉita en 1970 jaro, estas heredanto de PDP-8, kvankom havis multajn deferencaĵon. Ĝi estis unua komputilo de DEC en kiu estis uzitaj 8-bitaj bajtojn. La komputilo havis klaran kaj simplan arkitekturon, bazitan sur sistema buso Unibas (kaj ĝia modifo Q-bas), sufiĉe efektivan instrukciaron kaj ne tro alte kostis. PDP-11 estis vaste kopiita. Ekzemple en en socializmaj landoj estis produktitaj jenaj aparatoj: SM-4 (СМ-4) (Sovetio, Bulgario, Hungario); SM-1420 (СМ-1420) (Sovetio, Bulgario, GDR); SM-1600 (СМ-1600) (Sovetio); IZOT-1016 (ИЗОТ-1016) (Bulgario); DVK (ДВК) (Sovetio). Por PDP-11 etis verkita abunda programaro kaj inter ili multaj operaciumoj: P/OS, RŜ-11, RT-11, RSTS/E kaj kelkaj variantoj de DOS. En 1971 jaro en Bell Laboratories estis lanĉita unua eldono de operaciumo UNIX (en asembla lingvo) por PDP-7 kaj PDP-11. PDP-11 lasis merkaton pro unu, sed fundamenta kaŭzo – nesufiĉa adresospaco. La kaŭzo puŝis al migrado al nova 32-bita, sed CISCa arkitekturo. Tio okazis VAX (Virtual Address eXtension), oficiale lanĉita dun VAX Architecture Commiteee en april de 1975 jaro. La arkitekturo estis logika fino de kelkmonata evoluo de projekto Stelo (the Star projekt). La projekton gvidis Gordon Bell. La projekto ekzistis paralele al projekto Unukornulo, sed estis pritaksita pli perspektiva. Kurte la taskoj de la projekto estis jenaj: kalkuli kreskon de komputopovo pro kresko de biteco de entjeraj registroj de PDP-11 de 16 bitoj ĝis 32 bitoj, kaj ĝiaj kvanto de 8 ĝis 16 kaj samtempa ŝanĝo de komandaro. En oktobro de 1977 jaro estis anoncita unua reprezentanto de la nova arkitekturo modelo 11/780. En februaro de 1978 jaro estis prezentita operaciumo VMS (Virtal Memory System) (la versio 1.0) por la nova arkitekturo. La operaciumo estis pluratinga kaj multtaska, subtenis ĝis 64 MB da ĉefmemoro, havis enkonstruitajn retajn funkciojn (DECnet), adaptan taskoplanilon, plivastigitan regadon de procesojo kaj multajn aliajn trajtojn, kiuj kvazaŭ venis el futuro. La operaciumo, renomita al VAX/VMS kaj grande modifita, estis reeldonita en 1980 jaro en versio 2.0. Al komputiloj VAX estis adaptita operaciumo UNIX. Dum 80-jaroj VAXoj estis tre sukcese vendataj kaj eĉ ĉe limo de jarcetoj ili estis produktataj laŭ apartaj mendoj. La vico de la komputiloj kelkaj dekoj de modeloj: de malgrandaj laborstacioj MicroVAX ĝis 6-procesoraj serviloj-komputilegoj. Dum 80-jaroj DEC produktis kelkaj generacioj de VAX-procesoroj lauz propraj CMOS teknologioj: CVAX en 1985 jaro (maksimum frekvenco 12 MHz, 0,2 milionoj da transistoroj, 2,0µ CMOS1), Rigel en 1987 jaro (maksimume 37 MHz, 0,4 mlionoj transistoroj, 1,2µ CMOS2), Mariah en 1989 jaro (maksimume 63 MHz, 0,8 milionoj transistoroj, 1,0µ CMOS3). Lastaj du procesoroj de la arkitekturo (NVAX kaj NVAX+ estis lanĉitaj en 1992 jaro. Ambaŭ procesoroj havis 1,3 milionojn da transistoroj kaj estis fabrikataj laŭ propra tri-tavola 0,75µ teknologioCMOS4. Maksimuma frekvenco de NVAX atingis 83,3 MHz kaj de NVAX+ - 90,9 MHz. Kvankam la procesoroj estis bazitaj sur la sama arkitekturo ili estis sufiĉe malsamaj. NVAX subtenis nur hereditajn busajn interfacojn, kaj NVAX+ estis kongrua al Alpha 21064 (EV4). Eĉ en komenco de 21 jarcento miloj da VAXoj funkciis en Usona minesterio de defendo kaj NASA.