Digo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Digo en Ainaži (Latvio).

Digo estas tera altaĵo aŭ murego por defendi lokojn kontraŭ la inundo de rivero, maro aŭ por krei artefaritan lagon, kanalon. Laŭ Francisko Azorín Digo estas Baraĵo el tero aŭ ŝtonoj, ĉe maro aŭ rivero.[1] Kaj li indikas etimologion el la nederlanda dyk. Li aldonas teknikajn terminojn kiel digi, bari akvofluon per digo; terdigo, flanka digo, riverdigo.[2]

Digo povas esti simpla konstruaĵo kiel muro de grundosablosakoj metataj laŭ akvobordo en inunda krizo. Ĝi povas esti ankaŭ kompleksa kaj daŭra konstruaĵo kiel muro kun sistemo de pumpiloj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 56.
  2. Azorín, samloke.