Digvijaysinhji

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Jam Sahib Digvijaysinhji (naskiĝis la 18-an de septembro 1895 en Sarodar (Guĝarato), mortis la 3-an de februaro 1966 en Mumbajo) – barata aristokrato, maharaĝo de nord-okcidenta dukejo Navanagar, diplomato. Konata en Pollando danke al helpo donita al polaj infanoj dum la dua mondmilito.

Ligoj kun Pollando[redakti | redakti fonton]

Pri Pollando li unuafoje aŭdis en la 20-aj jaroj, kiam loĝante kun onklo en Svisio, ekkonis pli proksime najbaron – Ignacy Paderewski. La personeco de la majstro, konversacioj kaj diskutoj pri Pollando postlasis tiom grandan impreson ĉe la juna princo, ke ĝis fino de sia vivo aktive interesiĝis pri ties sortoj. Kiel unu el du barataj delegitoj en militista kabineto de Britio ekkonis generalon Władysław Sikorski.

La 24-an de decembro 1941 Stalin konsentis, ke orfigitaj polaj infanoj povas forveturi de Sovetunio. Tiam polaj setliĝintoj komencis ilin serĉi en orfejoj. La polan orfejon oni organizis en Aŝgabato, ĉe la limo kun Irano, kien estis direktataj infanoj el la tuta Sovetunio. Grandan rolon pri ĝia fondo ludis fama pola kantistino Hanka Ordonówna kaj ŝia edzo Michał Tyszkiewicz, kunlaboranta kun pola ambasado en Kujbiŝev. Infanojn el ĉirkaŭaĵo de Samarkando kaj Buĥaro en Uzbekio alveturigis ankaŭ pola vickonsulo de Mumbajo, kune kun reprezentanto de barata registaro.

Tendaroj por polaj rifuĝintoj en Barato, inkluzive por polaj georfoj, estis organizataj de pola registaro en ekzilo en la periodo ekde la 29-a de majo ĝis la 30-a de oktobro 1943. En 1942 en la teritorio de la subŝtato Guĝarato, en Balachadi apud Jamnagar, proksime al somera rezidejo de la maharaĝo establiĝis Polish Children Camp (Pola Infana Tendaro). Teknikan dokumentaron prilaboris ĉefa inĝeniero de sahibo Digvijayasinhaji kaj konstruisto estis lia militista sekretario.

Oni ankaŭ alvenigis ĉi tien infanojn de la provizora tendaro en Bandra, antaŭurbo de Mumbajo, helpe de Pola Ruĝa Kruco en Barato kaj de Kveta.

La setlejo estis de la komenco destinita por polaj infanoj, kiuj sukcesis forlasi Sovetunion kune kun la armeo de Anders. Ĝis fino de la milito estis ĉi tie 500 infanoj.