Dihidrogenmonoksido

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

Dihidrogenmonoksido (mallongigo DHMO) estas kemie ĝusta, sed nekutima kaj por nespertuloj intence timege influanta nomo por la akvo (H2O). Do temas pri scienca ŝerco.

Tiu nomo estis kreita ankaŭ kun la intenco, moki pri protestmoviĝoj.[1][2]

Alternativaj nomoj estus Dihidrogenoksido, Monooksano, Monoksano.

Historio[redakti | redakti fonton]

Inter la unuaj dokumentitaj avertoj kontraŭ DHMO estis flugfolioj, kiuj en 1989 estis distribuitaj je la University of California, Santa Cruz.[3][1]

Tiu ŝerco estis daŭrigita en la nove aperanta interreto, havis tie retpaĝon tre popularan.

Citaĵo
 La danĝeroj de dihidrogenmonoksido estas i.a.:

(Traduko el la bavara vikio, kun aldonoj.)

  • La substanco estas grava parto de la acida pluvo;
  • plifortigas la varmdoman efikon.
  • plifortigas korodon kaj difektigon de elektraj komponentoj.
  • Ĝi estis trovita en kanceraj tumoroj.
  • Retiriĝo fare de tiuj kiuj alkutimiĝis al tiu substanco kaŭzas certan morton post 168 horoj.
  • La substanco estas parto de multaj nutraĵoj. En la enhavolistoj tio estas ofte forsilentita.
  • Eĉ en patrina lakto ĝi estis trovita en grandaj kvantoj.
  • La substanco estas uzata en atomcentraloj kiel malvarmiga ilo. En kazo de eksplodo de la centralo ĝi estus disigita en areo de multaj kilometroj.
  • Ĝis nun registaroj toleras la enmeton de DHMO en poluskvon.
  • Ne ekzistas teknologio forigi DHMO el la poluskvo-
  • interesa rezulto de scienca esploro: DHMO enmetita en la homan korpon, post nur mallonga tempo estas forigita el ĝi per la renoj. Treega timo do ne estas necesa.
Tamen registaroj kaj kompanioj daŭre uzas ĝin, malgraŭ ĝiaj gravaj danĝeroj. 
— originala teksto de 1994 (angle)[4]

Peticio [5]

Averta ŝildo en Louisville (Kentucky)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • 1,0 1,1 . Mysterious Killer Chemical. Australian Broadcasting Corporation (2006). Alirita 2010-12-21.
  • . Lawyers Guide to Forensic Medicine, p. 280. Routledge (1998). Alirita 2010-12-21.
  • Erich LechnerWarning! Dangerous Contamination! (original usenet posting). Usenet rec.humor.funny archive. Alirita 2010-12-21.
  • Craig Jackson (1994)Ban Dihydrogen Monoxide!. Coalition to ban DHMO. Arkivita el la originalo je 1996-10-31. Alirita 2010-12-21. rimarko: la fonto ne bazas sur la ne plu havebla originala versio, tial diferencoj estas.
  • Ekzemplo de peticio celante malpermeson de DHMO.