Dija-svratka valego
Dija-svratka valego | |
ĉeĥe: Dyjsko-svratecký úval | |
valego | |
Oficiala nomo: Dija-svratka valego | |
Lando | ![]() |
---|---|
Regiono | Sudmoravia regiono |
Distriktoj | Distrikto Brno-provinco, Distrikto Břeclav, Distrikto Znojmo |
Historia regiono | Moravio |
Parto de | Okcidentaj malaltaĵoj |
Najbaras kun | 9
|
Subulaj unuoj | 6
|
Riveroj | Dijo, Svratka, Jevišovka, Jihlava |
Supermara alteco | 355 m s. m. |
Areo | 1 453 km² (145 300 ha) |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
![]() | |
![]() |
Dija-svrataka valego estas geomorfologia tutaĵo sur suda Moravio en geomorfologia regiono Okcidentaj Eksterkarpataj malaltaĵoj.
Priskribo
[redakti | redakti fonton]La valegon kreas malaltaĵo kun plata profilo plenigita de terciaraj kaj kvaternaraj sedimentoj, ebenaĵoj kaj terasoj de riveroj Dijo, Jevišovka, Jihlava kaj Svratka kun leŭsoj. La plej altan kaj la plej karakterizan monton kreas Výhon (355 m s. m.),[1] la plej malaltan punkton (ĉirkaŭ 170 m s. m.) estas en regiono de akva laboraĵo Nové Mlýny.
La valego plenigas sudorienton de distrikto Znojmo, nordokcidentan randon de distrikto Břeclav kaj sudan parton de distrikto Brno-provinco, sur ĝia rando troviĝas urboj Znojmo kaj Brno. Nordokcidente ĝi estas limigita de Jeviŝovica montetaro kaj Bobrava montetaro, norde de Drahana montetaro, dume sudoriente ĝi estas de Arbaro Ždánice kaj Mikulovská vrchovina apartigita de Malsupramoravia valego. Nordoriente ĝi estas per Vyškovská brána kunigita kun Supramoravia valego. En la suda arto ĝi interkovras en Aŭstrion.
La pejzaĝo de la valego estas plejparte kampa, ekster la ebenaĵoj preskaŭ senarbara. Ĝi apartenas inter la plej sekajn regionojn de Ĉeĥio. Temis pri ununura regiono de nestado de draste endanĝerigita granda otido en Ĉeĥio, nuntempe la nestado jam ne estas pruvita.
Ĝis la jaro 1945, do fino de la dua mondmilito, plimulto de la valego (proksimume okcidente de Svratka) estis loĝigita plejparte de germanoj, en ĉirkaŭaĵo de Novosedly ankaŭ de kroatoj. Hodiaŭ la regiono estas plimulte maldense enloĝigita periferio, nur norde ĉi tien trafas suda antaŭurbo de Brno.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ (2014) Zeměpisný lexikon ČR. Hory a nížiny, 3‑a eldono, Brno: Mendelova univerzita v Brně, p. 150–151. ISBN 978-80-7509-113-0. OCLC 913564995.