Dika intesto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Dika intesto
Skemo de digesta sistemo ĉe homo (la dika intesto bildigita per verda koloro)
Skemo de digesta sistemo ĉe homo
(la dika intesto bildigita per verda koloro)
latine intestinum crassum
de Gray subject #249 1177
vaskulo/j a. mesenterica superior, a. mesenterica inferior
limfo/j n. lymphoidei mesenterici inferiores
Information icon.svg
vdr

La dika intesto (latine: Intestinum crassum) estas parto de la intesto, kaj konsistigas la lastan parton de la digesta sistemo ĉe homoj kaj multaj bestoj. Ĉi tiu artikolo precipe estas pri la homa intesto, kvankam la informo pri ĝiaj procesoj rekte aplikiĝas al la plejmulto de mamuloj.

La homa dika intesto konsistas el 7 partoj nomataj cekumo, ascenda kojlo, transversa kojlo, descenda kojlo, sigmoido, rektumo kaj anuso.

Ĝi komenciĝas per la cekumo, en la dekstra iliumosta parto de la pelvo, ĝuste ĉe aŭ sube de la dekstra talio, kie ĝi ligiĝas al la fundo de la maldika intesto. De tie ĝi pluiras supren la abdomeno, sekve trans la larĝon de al abdomena alveolo, kaj sekve ĝi turniĝas suben kaj havas sian finpunkton ĉe la anuso, la lasta etapo de la nutrokanalo.

La celo de la dika intesto estas sorbi akvon el la restintaj nedigesteblaj nutraĵoj, kaj sekve eligi neuzeblajn ekskrementojn el la korpo.

La dika intesto longas ĉirkaŭ 1,5 metrojn, kio estas proksimume kvinono de la tuta intesta kanalo.

Strukturo[redakti | redakti fonton]

La homa dika intesto.
(1) Ascenda kojlo (Colon ascendens)
(2) Transversa kojlo (Colon transversum)
(3) Descenda kojlo (Colon descendens)
(4) Sigmoido (Colon sigmoideum)
(5) Rektumo (Rectum) - kiu ne estas parto de la kojlo
Histara bildo de la dika intesto. Carece de microvellosidades. Ĝi ne havas vilojn.

La dika intesto havas diametron de ĉirkaŭ ses centimetroj kaj estas ĉirkaŭ 1,5 metrojn longa. Ĝi ne havas vilojn. Ĉe iuj mamuloj (inkluzive de la homo troviĝas poŝoj de la dika intesto, la tiel nomataj poŝoj (latine: Haustra, Haustra coli), disigitaj de Plicae semilunaris coli.

Laŭ la kutima vandstrukturo de la digesta sistemo la dika intesto havas longecan kaj ringan muskolaron. La longeca muskolaro estas dikigita ĉe iuj mamuloj.

La dika intesto diferencas de la maldika intesto, plej evidente ĉar ĝi estas multe pli larĝa kaj montras ke la laŭlonga muskola tavolo estis malpliigita al 3 rimenecaj strukturoj konataj kiel la kojlaj tenioj. Simpla kolona epitelio tegas la muron de la dika intesto. Anstataŭ havi la elingaĵon de la maldika intesto (viloj) la dika intesto havas eningaĵon (la intestajn glandojn). Kvankam kaj la maldika intesto kaj la dika intesto havas pokalajn ĉelojn, ili estas abundaj en la dika intesto.

La vermoforma apendico estas alligita al la malantaŭlaterala surfaco de la dika intesto. Ĝi enhavas amasojn de limfoida histo. Ĝi estas parto de mukozo-rilata limfoida histo kiu donas al la apendico gravan rolon pri imuneco. Apendicito estas la rezulto de baraĵo kiu enkaptas infektan materialon en la lumeno. La apendico povas esti forprenita sen aŭ difekto aŭ konsekvenco al la paciento. La dika intesto etendiĝas de la ileocekuma junto al la anuso kaj estas ĉirkaŭ 1.5 metroj longa. Surface, rubandoj de laŭlongaj muskolaj fibroj nomataj kojlaj tenioj, ĉiu ĉirkaŭ 5 milimetroj larĝa, povas esti indentigitaj. Ekzistas tri rubandoj kiuj komencas ĉe la fundo de la apendico kaj etendiĝas de la cekumo al la rektumo. Laŭlonge de la tenioj estas etikedoj de peritoneo plenigitaj je graso, nomataj epiploaj apendicoj. La saketoj, nomataj poŝoj (latine: Haustra, Haustra coli) estas karakteraj de la dika intesto, kaj distingas ĝin de la maldika intesto.

Funkciado[redakti | redakti fonton]

La ĉefaj celoj de la dika intesto estas jenaj:

La dika intesto postulas ĉirkaŭ 32 horojn por finigi la restigajn procezojn de la digesta sistemo. Nutraĵo ne plu estas diserigata dum ĉi tiu etapo de la digestado. La dika intesto simple sorbas vitaminojn kiujn la bakterioj kiuj enloĝigas la kojlon faras. Ĝi ankaŭ sorbas akvon kaj kompaktigas fekon, kaj konservas fekaĵon en la rektumo ĝis ĝi estas eligata tra la anuso. Tiel, la dika intesto respondecas pri la eligado de solida ekskrecio.

Partoj[redakti | redakti fonton]

Diametroj de la partoj de la dika intesto (anglalingve).
La tuta digesta sistemo.

Kojlo (latine colon) estas parto de la dika intesto ekde la cekumo ĝis la rektumo. La kojlo konsistas el 4 partoj, nomataj ascenda, transversa, descenda kaj sigmoida kojloj. Se la kojlo inflamiĝas, oni parolas pri kojlito kaj okaze de forigo de la tuta kojlo pri kolektomio. Se oni alkudras la descendan kojlon al la korpoekstero, kreante artefaritan anuson, oni parolas pri kojlostomio.

La ascenda kojlo estas la parto de la nutrokanalo antaŭ la transversa kojlo kaj post la cekumo kaj la maldika intesto. Ĝia longo en plenkreskintaj homoj estas proksimume 10–20 centimetroj; ĝia interna diametro en plenkreskintaj homoj estas proksimume 6,6 centimetroj. La ascenda kojlo estas tipe rekta kaj vertikala, tra kiu la digestataĵo moviĝas supren. Normale, la ascenda kojlo troviĝas en la dekstra flanko de la homa abdomeno, super la cekumo. Simile al la transversa kojlo, la ascenda kojlo ĉefe funkcias per sorbado de akvo kaj saloj el ĉimo.

La transversa kojlo estas la parto de la nutrokanalo antaŭ la descenda kojlo kaj la sigmoido kaj post la ascenda kojlo. Ĝia longo en plenkreskintaj homoj estas proksimume 50 centimetroj; ĝia interna diametro en plenkreskintaj homoj estas proksimume 5,8 centimetroj. Ĝi estas la plej longa kaj la plej movebla parto de la dika intesto. La transversa kojlo estas tipe horizontala, tra kiu la digestataĵo moviĝas maldekstren en la homa abdomeno. Ĝi kuŝas sub la hepato kaj la stomako. La transversa kojlo sorbas akvon kaj salojn el la ĉimo. Ĝi estas la lasta parto de la nutrokanalo, en kiu multe okazas sorbado de nutraĵoj.

La descenda kojlo estas la parto de la nutrokanalo antaŭ la sigmoido kaj la rektumo kaj post la transversa kojlo. Ĝia longo en plenkreskintaj homoj estas proksimume 25 centimetroj; ĝia diametro en plenkreskintaj homoj estas proksimume 6,3 centimetroj. La descenda kojlo estas tipe rekta kaj vertikala, tra kiu la digestataĵo moviĝas malsupren. Normale, la descenda kojlo troviĝas en la maldekstra flanko de la homa abdomeno. La ĉimo solidiĝas kaj fariĝas fekaĵo dum la malsupreniro tra tiu parto de la dika intesto.

La sigmoido estas la parto de la nutrokanalo antaŭ la rektumo kaj la anuso kaj post la descenda kojlo. Ĝia longo en homoj estas proksimume 35–40 centimetroj. La sigmoido estas tipe kurba kaj tordita.

Malsanoj de la dika intesto[redakti | redakti fonton]

Kontrasta bildo de la Dika intesto.

Kirurgio[redakti | redakti fonton]

La kirurga operacio, kiu forprenas tiun organon nomiĝas kolektomio. Ĝi povas konsisti el forpreno de la tuta kojlo (kompleta kolektomio), de la dekstra kojlo (dekstra duonkolektomio, de la maldekstra (maldekstra duonkolektomio) aŭ de segmento de la kojlo (segmenta kolektomio). Ĝia rezulto povas esti artefarita anuso aŭ kolostomio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Gerhard Aumüller, Jürgen Engele, Joachim Kirsch, Siegfried Mense; Markus Voll und Karl Wesker (Illustrationen): Anatomie, Lernprogramm zum Präpkurs online. 3. Auflage. Thieme, Stuttgart 2014, ISBN 978-3-13-136043-4 (= Duale Reihe).
  • Eduardo García Poblete, Héctor Fernández García, José Ernesto Moro Rodríguez, José Antonio Uranga Ocio, María Paz Nieto Bona, Mª Soledad García Gómez de las Heras, Nora Sánchez Mora (2006). «cap.17 Aparato digestivo». Histología humana práctica: Enfermería. Editorial Universitaria Ramon Areces,. pp. 437-439. Konsultita la 21an de Decembro 2020.
  • Megías. «Intestino grueso». Atlas de histología vegetal y animal. Depto. de Biología Funcional y Ciencias de la Salud. Facultad de Biología. Universidad de Vigo. Konsultita la 21an de Decembro 2020.
  • Herbert Renz-Polster, Steffen Krautzig (Eld.): Basislehrbuch Innere Medizin. 5. Auflage. Urban & Fischer, München 2013, ISBN 978-3-437-41114-4.
  • Renate Lüllmann-Rauch: Taschenlehrbuch Histologie. 4. Auflage. Thieme, Stuttgart 2012, ISBN 978-3-13-129244-5.
  • Alfredo Rubiano Caballero. «Sistema nervioso visceral (autónomo)» (PDF). Universidad Nacional de Colombia. Konsultita la 11an de majo 2019.
  • Franz-Viktor Salomon, Hans Geyer, Uwe Gille: Anatomie für die Tiermedizin. Enke, Stuttgart. 2014, ISBN 978-3-8304-1075-1.
  • Jörg Siewert, Hubert Stein: Chirurgie. 9. Auflage. Springer-Verlag, Berlin, Heidelberg 2012. ISBN 978-3-642-11330-7.
  • Erwin-Josef Speckmann, Jürgen Hescheler, Rüdiger Köhling: Physiologie. 6. Auflage. Urban & Fischer, München 2013, ISBN 978-3-437-41319-3.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]