Dikbeka arao
En usona bestoĝardeno
| ||||||||||||||||||||
| Biologia klasado | ||||||||||||||||||||
| ||||||||||||||||||||
| Rhynchopsitta pachyrhyncha (Swainson, 1827) | ||||||||||||||||||||
| Konserva statuso | ||||||||||||||||||||
oranĝe: reproduktejo, blue: nereproduktejo
| ||||||||||||||||||||
Sinonimoj
| ||||||||||||||||||||
|
Macrocercus pachyrhynchus | ||||||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||||||||
La Dikbeka arao (Rhynchopsitta pachyrhyncha) estas malgranda, ĉefe brilverda arao de la genro Rhynchopsitta. Ĝi estas endemio en Meksiko, kiu iam havis teritorion ankaŭ en Sudokcidenta Usono. Ilia situacio en la papaga filogenetiko estas celo de pliiĝanta diskuto; Ĝi estas foje referencata ĉu kiel dikbeka arao aŭ kiel dikbeka konuro. En Meksiko, ĝi estas surloke nomita guacamaya ("arao") aŭ cotorra serrana ("montopapago"). Klasigita internacie kiel Endanĝerita fare de IUCN,[1] la malpliiĝo de la dikbeka arao estis temo de multa diskuto pri naturadministrado. En 2018, ĉirkaŭkalkulita natura populacio en Meksiko estis de nur 1 700.[1]
Taksonomio
[redakti | redakti fonton]La Rhynchopsitta pachyrhyncha estas nuntempe klasifikita kiel specio de la genro Rhynchopsitta de arao-similaj dikbekaj papagoj, el kiuj ekzistas du ekzistantaj specioj (la alia estas la Maronfrunta arao), kaj unu formortinta specio. Tamen, lastatempaj molekulaj DNA-studoj indikas, ke pachyrhyncha kaj ĝia frata specio terrisi en la genro Rhynchopsitta estas samspeciaj subspecioj.[2] Rhynchopsitta estas unu el multaj genroj de novmondaj longvostaj papagoj en la tribo Arini, kiu inkluzivas ankaŭ la centrajn kaj sudamerikajn araojn. La tribo Arini kune kun la amazoniaj papagoj kaj kelkaj diversaj genroj konsistigas la subfamilion Arinae de neotropikaj papagoj en la familio Psittacidae de la veraj papagoj.
La birdon unue priskribis la angla naturalisto kaj ilustristo William Swainson, kiu nomis ĝin Macrocercus pachyrhynchus [3]. Swainson evidente pensis, ke pro ĝia grandeco kaj peza beko, ĝi estis arao (tiutempe, ajna papago de la genro Sittace, aŭ Macrocercus). Ĝi poste estis metita en sian propran genron Rhynchopsitta fare de la franca naturalisto Princo Charles Bonaparte en 1854. La nomo devenas de la vortoj de antikva greka rinĥos ("beko") kaj psittakos ("papago") kaj paĥi- ("dika") kaj rinĥos ("beko"), tial "dikbeka papago".
Morfologie, la brazila ornitologo Helmut Sick nomas ĉi tiun birdon "tre modifita arao".[4] En lastatempa molekula studo, la genro Rhynchopsitta estis lokita en grandan kladon inkluzivantan la tutan tribon Arini kaj kelkajn aliajn genrojn; ĝiaj plej proksimaj parencoj estis similaj laŭ grandeco al la papagoj en la genroj Enicognathus, Pyrrhura, Pionites, kaj Deroptyus de la klado. En aparta molekula analizo en la sama studo, Rhynchopsitta estis lokita en kladon en kiu ĝi estis frata de Pyrrhura sed ne de aliaj genroj.[5]
"Thick-billed parrot" (Dikebeka arao aŭ Dikbeka papago) estis proklamita la oficiala ordinara nomo fare de la Internacia Ornitologia Komitato (IOK).[6]
Aspekto
[redakti | redakti fonton]La dikbeka arao estas mezgranda, brilverda papago kun granda nigra beko kaj ruĝaj antaŭkrono, ŝultro kaj femuroj. La okuloj de plenkreskuloj estas sukcenkoloraj, dum junuloj havas brunajn okulojn. La cetero de la birdo estas helverda. Dikbekaj araoj montras ruĝajn ŝultrojn kaj antaŭan randon sur la subflugiloj, sekvataj de nigreca verda strio, poste flava strio, sekvata de la cetera subflugilo montranta malhelverdan koloron. La vosto estas nigra.[7] Ĝi estas 38 cm longa kaj pezas 315–370 g. Dikbekaj araoj vivis ĝis 33 jarojn en kaptiteco.[8] Ĝi similas laŭ aspekto al la milita arao (Ara militaris), kiu estas pli granda kun proporcie pli longa vosto kaj bluaj flugilplumoj kaj pugo, kaj al la Finsĉa amazono (Amazona finschi).[7]
La voĉo de la dikbeka arao similas al tiu de alttona arao kaj inkluzivas diversajn raŭkajn, ruliĝantajn kriojn priskribitajn kiel similaj al homa rido. Kvankam facile malsovaĝiĝanta endome, la specio estas nervoza kaj malfacile bredebla en kaptiteco, kun tre malaltaj reproduktaj indicoj. Kaptitaj birdoj estas belaj voĉimitistoj kaj povas lerni kelkajn frazojn kaj vortojn. Tamen, iliaj penetraj krioj kaj relative pli obtuza kolorigo malhelpis ilin iĝi popularaj dorlotbestaj komercaj birdoj, kaj nuntempe estas malmulte da postulo je ili kiel kontraŭleĝe sovaĝe kaptitaj aŭ kaptite breditaj birdoj.[9]
Kiel ĉe aliaj papagoj, ili manipulas sian manĝaĵon tenante ĝin per unu piedo. Tre sociaj, ili povas nutri unu la alian per manĝaĵo konservita en sia kropo (saketo en la gorĝo), kaj pasigi sian liberan tempon purigante unu la alian. Grupoj de pli ol mil birdoj en unu loko estas konataj el historiaj registroj.
Distribuado kaj habitato
[redakti | redakti fonton]La Dikbeka arao vivas en moderklimataj arbaroj de koniferoj, pinoj, maturaj pin-kverkoj kaj abioj je altaĵoj de 1200–3600 metroj. Ĝi estas tre limigita al Sierra Madre Occidental en Chihuahua kaj Durango, Meksiko.
Ĝia antaŭa teritorio ampleksis Usonon inkluzive de Arizono kaj Nov-Meksiko. Fruaj raportoj lokas ilin ankaŭ en fora okcidenta Teksaso (kaj la fama ornitologo John James Audubon ekvidis ilin en El Paso en 1827), kaj eble tiom norde kiom ĉe Utaho. Raportoj en kaj Arizono kaj Nov-Meksiko indikas, ke birdoj regule vizitas, kaj ankaŭ travintras en Arizono.[10] Tamen, ĉi tiuj raportoj koincidis kun intensa ĉasado, arbohakado kaj konstrulaboro, kiuj forigis la dikbekan araon el ĝia usona teritorio.[11] La interrompo de indianaj vivmanieroj multe malpliigis la teritorion de iuj birdospecioj (kiel la Boreala strigo) [12], kiuj utiligis indianan teron por irigacia agrikulturo, kaj eble ankaŭ la dikbeka papago suferis pro ĉi tiu efiko de eŭropa koloniigo. Post la formorto de la Karolina konuro (Conuropsis carolinensis) kaj la formorto de ĉi tiu specio, la Verda aratingo (Psittacara holochlorus) estas nuntempe la sola ekzistanta indiĝena papaga specio en Usono.
La lastaj fidindaj raportoj pri la birdoj en sudokcidenta Usono estis en 1935 kaj 1938 en la Ĉirikahua-Montaro de Arizono.[13]
Kutimaro kaj dieto
[redakti | redakti fonton]
La dikbeka papago, kiel plej multaj papagoj, nestas en arbaj kavaĵoj, precipe en malnovaj truoj de pegoj.
En la pasinteco oni kredas, ke ĝi multe fidis je forlasitaj nestotruoj faritaj de la nun verŝajne formortinta Imperia kampefilo (Campephilus imperialis), la plej granda pego de la mondo, ankaŭ trovebla en Meksiko. Ĝia malkresko kaj fina formorto eble estis faktoro en la redukto de la teritorio de la papago.
En partoj de ĝia ekzistanta teritorio, mortaj aŭ vivantaj poploj estas la dominaj arboj elektitaj por nestado.[14] Ĝi ĉefe manĝas semojn de diversaj pinspecioj. Meksika blanka pino ŝajnas esti preferata specio, sed ankaŭ la semoj de duglasa abio, apaĉa pino, glatafolia pino kaj flava pino estas prenitaj. La specio forte dependas de la provizo de koniferaj strobiloj, kaj reproduktiĝas dum la pinto de pinsema produktado.
La specio estas nomada, sekvante la variojn de la abundo de strobiloj. Multe pli malgrandagrade, ili manĝas ankaŭ glanojn kaj pinburĝonojn.[11] Ili estas lertaj flugantoj, kaj historiaj raportoj priskribas la birdojn kiel dormantajn en unu montara sistemo, kaj ĉiutage transirantajn vastajn distancojn por manĝi en alia montara sistemo. Ili traktas profundan neĝon per pendante renverse kaj grimpado sur la nudan malsupran flankon de neĝokovrita branĉo por atingi strobilojn.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 BirdLife International (2017). "Rhynchopsitta pachyrhyncha". IUCN Red List of Threatened Species. 2017: e.T22685766A110475642. doi:10.2305/IUCN.UK.2017-1.RLTS.T22685766A110475642.en. Alirita la 13an de Novembro 2021.
- ↑ (2014) “Complete mitochondrial genome of endangered Maroon-fronted Parrot (Rhynchopsitta terrisi) - conspecific relation of the species with Thick-billed Parrot (Rhynchopsitta pachyrhyncha)”, Mitochondrial DNA 25 (6), p. 424–426. doi:10.3109/19401736.2013.809440. 7865866.
- ↑ en Philosophical Magazine, nova serio, 1, no. 6, p. 439 (1827)
- ↑ (1990) “Notes on the Taxonomy of Brazilian Parrots”, Ararajuba (1), p. 111–112.
- ↑ Tavares, et.el. (June 2006). “Phylogenetic relationships and historical biogeography of neotropical parrots (Psittaciformes: Psittacidae: Arini) inferred from mitochondrial and nuclear DNA sequences.”, Systematic Biology 55 (3), p. 454–70. doi:10.1080/10635150600697390.
- ↑ Parrots, cockatoos. World Bird List Version 11.2. International Ornithologists' Union (2021). Alirita 22a de Septembro 2021 .
- ↑ 7,0 7,1 Birdlife International species factsheet. Birdlife International. Alirita 9a de Decembro 2013 .
- ↑ (2000) “Longevity records for Psittaciformes in captivity”, International Zoo Yearbook 37 (37), p. 299–316. doi:10.1111/j.1748-1090.2000.tb00735.x.
- ↑ The illegal parrot trade in Mexico. Defenders of Wildlife.
- ↑ Google map of locations related to thick billed parrots. Bird Recovery International.
- ↑ 11,0 11,1 Thick-Billed Parrot Draft Recovery Plan Addendum. US Fish and Wildlife Service.
- ↑ (1981) “Birds and prehistoric agriculture: The New Mexican pueblos”, Human Ecology 9 (3), p. 305–329. doi:10.1007/bf00890740. Bibkodo:1981HumEc...9..305E. 154860879.
- ↑ (2020) “Thick-billed Parrot (Rhynchopsitta pachyrhyncha)”, The Birds of North America Online. doi:10.2173/bow.thbpar.01. 216343386. Alirita 26a de Januaro 2017..
- ↑ C. Tiberio (2006). “Gregarious nesting behaviour of thick-billed parrots (Rhynchopsitta pachyrhyncha) in aspen stands”, The Wilson Journal of Ornithology 118 (2), p. 237–243. doi:10.1676/05-039.1. 85693361.
- Forshaw, Joseph M.. (2006) Parrots of the World; an Identification Guide, Illustrated by Frank Knight, Princeton University Press. ISBN 0-691-09251-6.
- Juniper & Parr (1998). A Guide to the Parrots of the World. Pica Press, East Sussex. (ISBN 1-873403-40-2)
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- AvianWeb - Konservostatuso de araoj
- CITES birdoregularo Arkivigite je 2005-12-12 per la retarkivo Wayback Machine
- ITESM retejo
- Fact file - ARKive
- filmetoj, fotoj kaj sono - Internet Bird Collection
| ||||||||||||||||||



