Dikbeka verda kolombo
![]() | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Treron curvirostra (Gmelin, 1789) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Dikbeka verda kolombo (Treron curvirostra) estas specio de birdo de la familio de Kolombedoj kaj genro de verdaj kolomboj.
Aspekto
[redakti | redakti fonton]
Temas pri ĝenerale verda kolombo. Sufiĉe malgranda kolombo, malpli ol 26 cm kompare kun aliaj verdaj kolomboj. Dika palverdeca beko kun ruĝa bazo, larĝa bluverdeca okulringo, griza krono kaj kaŝtanbruna dorso. Flugiloj havas nigrajn unuarangajn kaj duarangajn flugilojn kun flava ekstera rando. Malsupra flanko estas verda ĉe ambaŭ seksoj. Femuroj estas malhelverdaj kun blankecaj skvamoj. Ino havas verdecajn subvostajn kovrilojn kun blankecaj skvamoj. Maskloj havas kaŝtanbrunan dorson kaj senbrile kaŝtanbrunajn subvostajn kovrilojn.[1][2]
Disvastiĝo
[redakti | redakti fonton]Ĝi troviĝas en Bangladeŝo, Butano, Brunejo, Kamboĝo, Ĉinio, Barato, Indonezio, Laoso, Malajzio, Birmo, Nepalo, Filipinoj, Singapuro, Tajlando kaj Vjetnamo. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj malaltaj arbaroj kaj subtropikaj aŭ tropikaj manglejoj.
Taksonomio
[redakti | redakti fonton]La Dikbeka verda kolombo estis formale priskribota en 1789 fare de la germana natursciencisto Johann Friedrich Gmelin en sia reviziita kaj etendigita eldono de la verko de Carl Linnaeus nome Systema Naturae. Li metis ĝin kun ĉiuj aliaj kolomboj en la genron Columba kaj stampis la duvortan nomon Columba curvirostra.[3] Gmelin bazis sian priskribon sur la "Hook-billed Pigeon" el la "insulo Tanna en la Sudan Maroj" kiu estis priskribita kaj ilustraciita en 1783 fare de la angla ornitologo John Latham.[4] Latham eraris kredante, ke lia specimeno venis el la insulo Tanna en la Nov-Hebridoj. La tipa loko estis markita kiel la Malaja Duoninsulo fare de Harry C. Oberholser en 1912.[5][6][7]
La Dikbeka verda kolombo estas nun metita kun ĉirkaŭ 30 aliaj verdaj kolomboj en la genron Treron kiu estis enkondukita en 1816 fare de la franca ornitologo Louis Pierre Vieillot.[8][9] La genronomo devenas el la vorto de la Antikva greka trērōn kun la signifo "kolombo" aŭ "turto". La specia epiteto curvirostra kombinas la Latinajn curvus kun la signifo "kurba" kun -rostris kun la signifo "beko".[10]
Oni agnoskis sep subspeciojn, nome la jenaj:[9]
- T. c. nipalensis (Hodgson, 1836) – centra Nepalo kaj nordorienta Barato tra Birmo al suda Hindoĉinio
- T. c. hainanus Hartert, EJO & Goodson, 1918 – Hajnano (ĉe sudorienta Ĉinio)
- T. c. curvirostra (Gmelin, JF, 1789) – Malaja Duoninsulo, Sumatro, Borneo, Mindoro kaj la grupo de Palavano (nordokcidento kaj sudokcidento de Filipinoj)
- T. c. haliplous Oberholser, 1912 – Simeulue (okcidento de norda Sumatro)
- T. c. pegus Oberholser, 1912 – Nias (okcidento de norda Sumatro)
- T. c. smicrus Oberholser, 1912 – Sipura, Siberut kaj Insuloj Batu (okcidento de centra Sumatro)
- T. c. hypothapsinus Oberholser, 1912 – Engano (okcidento de suda Sumatro)
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Robson, Craig, kaj Richard Allen. New Holland field guide to the birds of South-East Asia. New Holland Publishers, 2005
- ↑ "Pictures and description of the Pigon birds". Arkivita el la originalo en 2014-03-11. Alirita en 2014-03-11.
- ↑ Gmelin, Johann Friedrich. (1789) Systema naturae per regna tria naturae : secundum classes, ordines, genera, species, cum characteribus, differentiis, synonymis, locis, 13‑a eldono 1, Part 2 (latine), Lipsiae [Leipzig]: Georg. Emanuel. Beer.
- ↑ Latham, John. (1783) A General Synopsis of Birds 2, Part 2. London: Printed for Leigh and Sotheby.
- ↑ (1912) “Descriptions of one hundred and four new species and subspecies of birds from the Barussan Islands and Sumatra”, Smithsonian Miscellaneous Collections 60 (7), p. 1–22 [3, Note].
- ↑ (1937) Check-List of Birds of the World 3. Harvard University Press.
- ↑ Gibbs, D.. (2001) Pigeons and Doves: A Guide to the Pigeons and Doves of the World. Robertsbridge, UK: Pica Press, p. 435–436. ISBN 978-1-873403-60-0.
- ↑ Vieillot, Louis Pierre. (1816) Analyse d'une Nouvelle Ornithologie Élémentaire (france). Paris: Deterville/self.
- ↑ 9,0 9,1 Turacos, bustards, cuckoos, mesites, sandgrouse. IOC World Bird List Version 14.2. International Ornithologists' Union (Aŭgusto 2024). Alirita 2a de Septembro 2024 .
- ↑ Jobling, James A.. (2010) The Helm Dictionary of Scientific Bird Names. London: Christopher Helm, p. [htt://archive.org/stream/Helm_Dictionary_of_Scientific_Bird_Names_by_James_A._Jobling#e/n389/mode/1u389], [htt://archive.org/stream/Helm_Dictionary_of_Scientific_Bird_Names_by_James_A._Jobling#e/n125/mode/1u125]. ISBN 978-1-4081-2501-4.
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- BirdLife International 2004. Treron curvirostra[rompita ligilo]. 2006 IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. 24a Julio 2007.
|