Diklofenako

El Vikipedio, la libera enciklopedio

kemia strukturo
Diklofenako

2-[(2,6-diklorofenilo)amino]benzenoaceta acido
CAS-numero
15307-86-5
ATC-kodo
M01AB05, M02AA15, S01BC03
INN Diklofenako
Kemia formulo C14H11Cl2NO2
molekula maso 296.152

Diklofenako (Diclofenac) estas unu el plej gravaj nesteroidaj kontraŭinflamaj medikamentoj. Derivaĵo de fenilaceta acido.

Ago farmakologia

Diklofenako malpliigas la dolorojn de movorganaj malsanoj (kaŭzita de inflamo), ŝveliĝojn, eblan febron, plibonigas la movkapablon. Ĝi efikas per malhelpo de aktivado de la ciklooksigenaza enzimo, tra malhelpo de prostaglandin-sintezo. Ĝi malhelpas ankaŭ agregon de la trombocitoj.

Prostaglandinoj ludas gravan rolon ĉe inflamo, doloro kaj febro.

Ĉe malsanoj reŭmataj la ago kontraŭinflama kaj anesteta de diklofenako asekuras esprimitan mildigon de doloro dum ripozo kaj movado, glaciiĝon de mateno kaj ŝvelo de artikoj. Ankaŭ la farto funkcia pliboniĝas.

Dum postetraŭmaj kaj postoperaciaj inflamoj la diklofenako rapide anestetas ĉe doloroj de ripozo kaj movado, malpligrandigas ŝvelojn kaŭzitajn de inflamo aŭ operacio.

Ekologiaj problemoj

Pro uzado de Diklofenako en la veterinara uzo, Hindio, malpliiĝis nombroj de vulturoj tie ofte je 95% malpli. Ankaŭ en Hispanio oni konsideras ke ties uzado estas unu el ĉefaj kaŭzoj de malpliiĝo de ĉiuj kvar vulturaj specioj kaj de aliaj rabobirdoj.[1]

Medikamentoj

Cataflam (Novartis), Ortophenum, Diclac, Voltaren.

Notoj

  1. "El diclofenaco, una grave amenaza para los buitres", Aves y naturaleza, Madrid, numero 16, 2014, p. 55.