Diksilando

El Vikipedio, la libera enciklopedio
New Orleans Traditional – tradicia diksilando-ĵazbando en 2005 je Nov-Orleano

La stilo de diksilanda ĵazo aŭ mallonge diksilando evoluis en la 1910-aj jaroj el imitado de novorleano-ĵazo fare de blankulaj muzikistoj kaj disvastiĝis ekde Nov-Orleano la Ĉikago kaj Novjorko.

Stilo

Je diksilando-ĵazo kompare al tradicia novorleana ĵazo cedas la origina sonformado, glittonoj, esprimpova vibrado kaj la tuta esprimo. La melodioj estas pli glataj kaj la harmonioj pli puraj. Ekde komence de la 1930-aj jaroj diksilando tamen ne plu estas klare distingebla de novorleana ĵazo. Dumpase de la tempo muzikistoj ludis sendepende de sia haŭtkoloro ambaŭ stilojn. Louis Armstrong ekzemple ludis per siaj All-Stars ankaŭ diksilandon. Nun ekzistas tri ĉefaj tendencoj de diksilanda ĵazo: la ĉikaga, la okcident-marborda reviviga kaj la tradicia novorleana.

La tipa instrumentado de diksilando-grupo estas trumpetokorneto, klarneto, trombono kiel la tri ĉefaj instrumentoj, same kiel ritmogrupo konsistanta el frapinstrumentaro, piano, kontrabaso rsp. suzafonotubjo same kiel banĝogitaro. Ĝeneralaj stildistingiloj estas kolektivimprovizado, breĉoj, la trumpeto kiel gvida instrumento kaj la ĉirkaŭludado de la melodio per la klarneto kaj trombono. La melodioj kaj improvizadoj ofte estas facilkompreneblaj kaj kutime malpli arte ambiciaj.

Muzikaj distingiloj

Diksilanda ĵazo distingiĝas aparte per kolektivimprovizado resp. per varia heterofonio, kiun realigas la melodigrupo. Temas do ekzemple pri iaspeca (voko kaj respondo).

La ritmogrupo respondecas la tenadon de la tempo. Konsista el bastamburo, tubjo, kontrabaso, banĝo kaj piano ĉi tiu krome transprenas la taskon, akcenti la 1-an kaj 2-an taktotempon. Tio estas plua grava distingilo de diksilando – la „duo-pulso“.

La antaŭrangon resp. ĉefa pozicio de la trumpeto estas je diksilando same nedisputita kiel je novorleana ĵazo. Kiel pluaj partoj de la melodigrupo la trombono formas por tio iaspecan fundamentovoĉon, kaj la klarneto prizorgas harmonian ĉirkaŭludadon de la trumpetovoĉo. Paŭzojn, ekz. ragtimo-breĉojn prizorgas ĉefe la piano.

Male al klasika novorleano-ĵazo la melodioj de diksilando-ĵazo estas pli glataj, la harmonioj pli puraj, kaj la tekniko pli lerta. Eroj de pasia intonacio, do flirtlangado (malpure intonaciitaj tonoj), etaj deflankiĝoj de la tonaltoj, vibrado, gargaro-sono (tonrompado per samtempa ludado de pluraj tonoj), glitsonoj de la trombono kaj la kordfrapado de la kontrabaso je diksilando prefere paŝas en la fonon. Foje en verkoj de diksilando aŭdeblas la imitado de bestvoĉoj (ekz. je Original Dixieland Jass Band: „Barnyard Blues“, 1917).

Ekesto

Revivigo

Kelkaj diksiland-muzikistoj

Nuntempaj festivaloj

Literaturo

  • Reimer von Essen: New Orleans. In: Joachim-Ernst Berendt (Hg.) Die Story des Jazz. Vom New Orleans zum Rock Jazz. Reinbek 1978 (1991), S. 17–38
Ĉi tiu artikolo estis redaktita tiel ke ĝi entenas tutan aŭ partan tradukon de « Dixieland (Jazz) » el la germanlingva Vikipedio. Rigardu la historion de la originala paĝo por vidi ties aŭtoroliston.