Dikto (mitologio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Dikto)
Dikto
rolulo de helena mitologio
Informoj
Sekso vira
Okupo fiŝkaptisto
Patro Magno
Patrino Cerebia
Gefratoj Polidekto
vdr

Dikto - (helene Δίκτυς, latine Dictys) estis en la helena mitologio frato de la serifa reĝo Polidekto, post kiu li fariĝis reĝo.

Li estis fanatika fiŝisto. Foje li malmergis el la maro grandan kestoŝrankon kaj en ĝi preskaŭ mortan virinon kaj bebon. Ŝi estis Danaa, filino de la argolanda reĝo Akriso kaj ŝia fileto Perseo. La reĝo Akriso forigis ilin, ĉar Danaa estis adultigita de la plej alta dio Zeŭso kaj naskis al li la infanon kiel lia amantino.

Danaa kaj la infano ricevis azilon en la insulo Serifo, malgraŭ tie ili ne estis en tuta sekureco. Ili restadis tie dum multaj jaroj. Plenkreska Perseo foriris eksterlanden kaj plenumis malfacilan taskon. Kiam li revenis kun kapo de Meduzo, montris ĝin al la reĝo Polidekto kaj al liaj ebriitaj kompanoj kaj ili ĉiuj ŝtoniĝis.

Poste Perseo transdonis regadon en la insulo al la frato de la reĝo, Dikto, kaj kun sia patrino revenis Argolanden, kie li fariĝis ankaŭ reĝo.

Transprenita kaj malstrikte tradukita de
cs:Diktys