Dilemo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

Dilemo (el la greka vorto δί-λημμα, "di-lemma", laŭvorte "duobla supozo") laŭ esperantlingvaj vortaroj kiel PIV[1]Reta vortaro[2] estas

  1. rezono prezentanta alternativon inter du kondiĉaj kaj kontraŭaj asertoj, kiuj ambaŭ kondukas al sama konkludo,
  2. situacio, en kiu oni devas decidi inter du malagrablaj alternativoj, kaj
  3. en la logiko refuto de supozo pro la malvero de du sole restantaj ebloj.

En la scenaroj de klasikaj antikvaj grekaj tragedioj ofte centris nesolvebla aŭ nur tre pene solvebla dilemo, kiu por la centra personaĵo kreis situacion tragikan kaj terure tristan.

Specoj[redakti | redakti fonton]

La pozitiva dilemo (aŭ konstrua dilemo) per ĉiu elektata decido kondukas al la sama rezulto.

En la skribmaniero de bulea algebro tio povas esti prezentata ĉi tiel:

(En vortoj: a kondukas al b, c kondukas al b, a aŭ c kondukas al b.)

Ekzemplo: Ekzistas du malsamaj metodoj de medicina traktado, el kiuj ĉiuj kondukas al la resaniĝo de malsana paciento. Kiu ajn metodo estas elektita, fine la paciento estas sana.

La negativa dilemo (aŭ detrua dilemo) detruas sin mem per la neeblo de decido.

(En vortoj: a kondukas al b, a kondukas al c, el mal-b aŭ mal-c sekvas mal-a.)

Ekzemple, prezentiĝas du veneniĝintaj pacientoj kaj nur unu dozo da kontraŭvenena kuracilo. Nun la kuracisto havas la dilemon: Kiu el la du ricevu la kontraŭvenenan kuracilon kaj resaniĝu, kaj kiu el la du laŭ tiu decido sekve devas morti?

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. PIV, 1970, paĝo 190
  2. difino en reta vortaro