Diliĝenco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Diliĝenco dumvoje
La vojaĝo en FrancioAlvenas la diliĝenco
Desegnaĵo de George Cruikshank (1818).

Diliĝenco estas tipo de poŝta kvarrada ĉevaltira kovrita kaleŝo, uzita por publikaj celoj.

La vorto originas el la franca, sed estas rekonebla Esperante. La diliĝencoj estis "diligentaj" kaj laŭeble precizaj, ja ili trafikis laŭhorare. Ene de la veturilo estis ferkesto, en kiu oni gardis la poŝtaĵojn, precipe leterojn kaj ankaŭ monon. Ene estis sidejoj, kie pasaĝeroj vojaĝis, sed ofte estis libera loko nur en la supro. Se diliĝenco alvenis ien, poŝtokorno signis tion. Iom ripozis la pasaĝeroj, ŝanĝiĝis parte la poŝtaĵoj, pasaĝeroj, sed la ĉevaloj nepre.

Post funkciado de la trajnoj, la diliĝencoj formortis; sed ili postvivas en historiaj filmoj, precipe tiuj kiuj okazadas en la sovaĝa Nordameriko.