Dimitrij Sneĵko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Dimitrij Sneĵko
Dimitrij Snejhko.jpg
Persona informo
Naskiĝo 24-an de septembro 1903 (1903-09-24)
en Orŝa
Morto 1957
en Permjo
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco BelorusioSovetunio
Alma mater Belorusa Ŝtata Medicina Universitato
Familio
Edz(in)o Marija Sneĵko-Sjevjerjanova
Okupo
Okupo esperantisto
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Dimitrij Sneĵko (Beloruse: Дзмітрый Сямёнавіч Сняжко, Ruse: Дмитрий Семенович Снежко, naskiĝis la 24-an de septembro 1903 en Orŝa, mortis la 17-an de februaro 1957 en la urala urbo Permj) estis sovetiano, beloruso, kuracisto kaj esperantisto de 1918 ĝis sia kondamno en la Granda Purigo en 1936. Li estis membro de Centra komitato de SEU, aktiva Esperanto-funkciulo en Belorusio, multe laboris interalie por la organizado de kolektiva Esperanto-korespondado kaj por Esperanto-radiodisaŭdigoj el Minsko.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Naskite en Orŝa, Belorusujo, en 1903, Sneĵko transloĝiĝis kiel juna infano al Gomel, kie li lernis Esperanton en 1918. Ankoraŭ kiel mezlernejano li denove transloĝiĝis al Minsko kaj poste studis medicinon ĉe Belorusa Ŝtata Universitato. De 1922 li estis estro de la minska Esperanto-unuiĝo kaj de 1923 ĉefdelegito de Sovetlanda Esperantista Unuiĝo por Belorusujo, kaj helpate de Jan Klys akiris permeson fondi aŭtonoman belorusan filion de SEU. Sneĵko militservis dum du jaroj post sia diplomiĝo.[1] Ekde 1934 li laboris kiel altgrada sanitara inspektisto ĉe CSPSB (Centra Konsilio de Sindikatoj de Belorusa Soveta Socialisma Respubliko), asistanto ĉe katedro de laborhigieno en Belorusia medicina instituto, membro de loka komitato ĉe sekciburoo de scienclaboristoj k.a[2].

Sneĵko aktive korespondis en Esperanto kun eksterlandanoj, kaj partoj de tiu korespondado estis publikigitaj en Sovetio kaj aliaj landoj. Li korespondis ankaŭ kun la kosmonaŭtikisto Konstantin Ciolkovskij, akirante de li favorajn deklarojn pri Esperanto kaj lian konsenton iĝi honora membro de SEU. Li publikigadis eksterlandajn kulturajn novaĵojn kaj kritikajn artikolojn pri sovetia kaj eksterlanda literaturo en diversaj enlandaj kaj eksterlandaj gazetoj, inklude la unuan kritikan analizon de la poemoj de Sergej Jesenin kaj artikolon pri vizito de la japana Esperanto-verkisto Akita Uĵaku al Belorusujo. Li tradukadis famajn belorusajn literaturajn verkojn en Esperanton, kaj kiam li arestiĝis, li estis anoncinta, ke li verkas originalan romanon, titolotan 33 dokumentoj, "en kiu mi volas montri refandiĝon de la persono en aktivan ordinaran soldaton de Kominterno kaj la rolon de Esperanto en tiu refandiĝo".[3]

Sneĵko troviĝis inter la unuaj arestitaj esperantistoj dum la granda purigo, arestita la 5-an de februaro 1936. Laŭ informo de lia filino Emilia Dmitrievna Sneĵko, la bazo de la akuzo estis tio, ke li ricevis Esperanto-revuon havantan portreton de Trockij sur la kovrilpaĝo. Arestite, li rezignis sian supozitan kontraŭrevolucian agadon kaj rifuzis akuzi siajn Esperantistajn kolegojn pri trockiismo. Oni kondamnis Sneĵkon la 7-an de majo 1936 surbaze de la art. 72 de la Kriminalkodo de BSSR (kontraurevolucia propagando kaj agitado) al 3 jaroj da punlaboro, liberigis lin en 1939, sed malpermesis, ke li reekloĝu en Minsko. Post sia puno, Sneĵko neniam plu aktivis pri Esperanto. Li oficis kiel medicinisto en la Tula provinco de 1939 al 1941, en la fronto dum la Dua Mondmilito, poste denove en Tula, kaj en Permjo de 1947 ĝis sia morto en 1957.[4] La 20-an de marto 1990 la prezidio de la supera tribunalo de BSSR senkulpigis lin pri kontraŭsovetia agado[5].

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Skizoj pri historio de laborista Esperanto-movado, anatomia vortaro, lernolibro de Esperanto por belorusoj, vortaroj esperanto-belorusa kaj belorusa-esperanta (ankoraŭ ne eldonitaj). Li multe laboris por organizo de medicinista sekcio de SEU. Sneĵko estis redaktoro de Sennaciula scienc-kultura paĝo[6] kaj Sennaciula studenta paĝo[7] en Sennaciulo. Li kunlaboris kun Sur posteno, Meĵdunarodnyj Jazyk kaj multaj aliaj belorusaj ĵumaloj kaj gazetoj.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Bronŝtejn, Mikaelo. 2017. "'Mi korespondas preskaŭ kun ĉiuj landoj de la mondo'". En Sortoj frakasitaj. Moskvo: Impeto; p. 6-14.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Bronŝtejn, Mikaelo. 2017. "'Mi korespondas preskaŭ kun ĉiuj landoj de la mondo'". En Sortoj frakasitaj. Moskvo: Impeto.
  2. Li estis la unua, Sennaciulo, marto 1992
  3. Bronŝtejn, Mikaelo. 2017. "'Mi korespondas preskaŭ kun ĉiuj landoj de la mondo'". En Sortoj frakasitaj. Moskvo: Impeto; p. 7.
  4. Bronŝtejn, Mikaelo. 2017. "'Mi korespondas preskaŭ kun ĉiuj landoj de la mondo'". En Sortoj frakasitaj. Moskvo: Impeto.
  5. Listo de viktimoj de stalinismo
  6. Sennaciula scienc-kultura paĝo en Sennaciulo, 1.11.1928
  7. Sennaciula studenta paĝo en Sennaciulo, 19.01.1928