Dimitrios Vikelas
| Dimitrios Vikelas | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| Persona informo | |||||
| Δημήτριος Βικέλας | |||||
| Naskiĝo | 15-an de februaro 1835 en Ermupolis, | ||||
| Morto | 20-an de julio 1908 (73-jaraĝa) en Ateno, | ||||
| Etno | grekoj vd | ||||
| Lingvoj | angla • moderna greka vd | ||||
| Loĝloko | Ermupolis • Konstantinopolo • Odeso • Londono • Parizo • Ateno vd | ||||
| Ŝtataneco | Grekio | ||||
| Alma mater | Universitato-Kolegio de Londono | ||||
| Subskribo | |||||
| Familio | |||||
| Dinastio | Mela family vd | ||||
| Parencoj | Georgios L. Melas (en) Pavlos Melas (en) | ||||
| Profesio | |||||
| Okupo | historiisto • negocisto • politikisto • vagolernanto • poeto • verkisto • tradukisto • prozisto | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
| vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Dimitrios VIKELAS /vɪˈkɛlɑːs/ (greke Δημήτριος Βικέλας, naskiĝis la 15-an de februaro 1835 en Ermoupolis, Siros ; mortis la 20-an de julio 1908 en Ateno) estis greka entreprenisto kaj verkisto. Lia plej grava rolo estis kiel la unua prezidanto de la Internacia Olimpika Komitato de 1894 ĝis 1896.[1]
Bikelas tradukis Shakespeare, Goethe kaj H. C. Andersen en la grekan kaj verkis fikcion, historion kaj politikon. Lia plej fama rakonto estis Lukis Laras, kiu estis tradukita en plurajn lingvojn.
Ofte malsana kiel junulo, Vikelas havis neniun rektan sportan fonon kiam li alvenis en Parizon en 1894 kiel la greka reprezentanto ĉe la fondo de la IOC. Tamen, li sukcesis konvinki la aliajn ĉeestantojn, ke la modernaj Olimpikoj devus esti rekomencitaj en Ateno, en la formo de la Someraj Olimpikoj de 1896, por ligi ilin al la antikvaj Olimpikoj. La originalaj planoj estis, ke la unuaj modernaj Olimpikoj okazu en Parizo.
Ĉar la reguloj de la IOC origine proponitaj de Pierre de Coubertin, la patro de la olimpika movado kaj la dua prezidanto de la IOC, postulis, ke la prezidanto estu elektita el la lando gastiganta la Ludojn, Demetrius Vikelas fariĝis la unua prezidanto de la IOC. Post la unua Somera Olimpiko en 1896, Demetrius Vikelas demisiis kaj poste dediĉis sin al edukaj aferoj en Grekio.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Findling, John E.. (1996) Historical Dictionary of the Modern Olympic Movement (angle). Greenwood Publishing Group, p. 346. ISBN 978-0-313-28477-9.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Biografio de Demetrius Vikelas en la retejo de la IOC
- Verkoj de Dimitrios Vikelas ĉe Projekto Gutenberg

