Din-i-Ilahi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Abu'l-Fazl, unu el la disĉiploj de Din-i-Ilahi, prezentante Akbarnama al Akbar, Mogola miniaturo.

Dīn-i Ilāhī ("Religio de Dio")[1][2] estis sinkretisma religio proponita de la Mogola imperiestro Akbar en la jaro 1582, kun la intenco kunigi kelkajn el la elementoj de la religioj el sia imperio, kaj tiel reamikigi la diferencojn kiuj estis dividintaj liajn subulojn.[2] La elementoj estis ĉefe prenitaj el Islamo kaj Hinduismo, sed kelkaj aliaj estis prenitaj ankaŭ el Kristanismo, Ĝainismo kaj el Zoroastrismo.

Akbar defendis toleremon al aliaj religioj. Fakte, ne nur li toleris ilin, sed kuraĝigis debaton pri filozofiaj kaj religiaj temoj. Tio kondukis al la kreado de Ibādat Ĥāna ("Domo de Adorado") en Fatehpur Sikri en 1575.

Dīn-i Ilāhī estis simpla, unudeisma kulto, tolerema laŭaspekte, kaj centriĝis sur la figuro de Akbar mem kiel profeto, pro kio li altiris la koleron de la ulemo kaj de la ortodoksaj islamanoj.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Din-i Ilahi - Britannica Online Encyclopedia Alirita la 1an de oktobro 2019.
  2. 2,0 2,1 Roy Choudhury, Makhan Lal (1997) [unue 1941], The Din-i-Ilahi, or, The religion of Akbar (4a eld.), New Delhi: Oriental Reprint, ISBN 978-81-215-0777-6