Dinamo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Skemo de dupolusa dinamo (tia maŝino povas funkcii ankaŭ kiel elektromotoro).

Dinamo estas ĉiu maŝino de rotacia indukto, kiu aliformigas meĥanikan energion en energion elektran kontinuan[1].

Unu el la principoj estas la jena: la elektra fluo generita estas produktita kiam la magneta kampo kreita de magneto aŭ senmova elektromagneto, la induktanto, tra bobeno, la induktato, lokata en la centro; la alterna induktita fluo en la movanta bobeno estas transformita en kontinuan tension per la ago de rotacian ŝaltilo (fiksita al la ŝafto) nomita kolektanto, konsistanta el elektrodoj nomitaj lamenoj; la kurento estas kondukita eksteren tra aliaj senmovaj kontaktoj nomitaj brosoj, kiuj estas konektitaj per frotado kun la kolektanto.

Dinamoj eblas kun ventoturbinoj, turbinoj de la akvoelektraj centraloj, vaporturbinoj aŭ en intern-brulaj generatoroj.

Dinamoj funkcias simile al la elektromotoro laŭ la Amper-leĝo kaj Faraday-leĝo, sed en la elektromotoro ĉio okazas male, elektra energio transformiĝas en meĥanikan energion.

Dum dinamoj produktas kontinuan kurentontension, alternatoroj liveras alternan tension, kiu ŝanĝas la polusecon laŭ difinita frekvenco (po 50, 60 aŭ 400 cikloj je sekundo). Por obteni grandan elektran povumon oni ligas multajn alternatorojn al la elektra reto, sed tiuj devas funkcii per la sama frekvenco; tiaj maŝinoj estas la t.n. sinkrongeneratoroj. Ekde la 1970aj jaroj en veturiloj, la dinamoj estas laŭgrade anstataŭitaj de alternatoroj sekvitaj de rektifiloj.

La eltrovro de la elektromotoro kaj dinamo estas ligita al Ányos Jedlik, hungara universitata instruisto, kiu ne plupensis pri ties praktika uzado.

La unuan praktike uzatan dinamon konstruis la franca inventisto kaj inĝeniero Zénobe-Théophile Gramme fine de la 1860-aj jaroj. Tiu estis la t.n. Gramme-dinamo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Vidu la artikolon Dinamo [1] en ReVo