Dinamo Kievo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dinamo Kievo
Динамо Київ
FC Dynamo Kyiv logo.svg
Kluba nomo  Футбольний Клуб Динамо Київ
Fondita  la  13-an de majo 1927(nun 1927-05-13)
Stadiono  Nacia Sporta Komplekso Olimpijskij
Kapacito  70 050
Prezidanto  Flago-de-Ukrainio.svg Ukrainio Igor Surkis (Ігор Суркіс, stato de somero 2020)
Trejnisto  Flago-de-Rumanio.svg Rumanio Mircea Luchescu (Мірча Луческу, sama stato)
Ligo  Ukraina Unua Ligo
2020–21  1
Hejme
Ekstere
Information icon.svg
vdr

La futbalklubo Dinamo Kievo (ukraine Динамо aŭ plennome ukraine Футбольний Клуб Динамо Київ, prononco laŭ sistemo IFA [dɨnamo kɨjiʋ̥ ]) estas ukraina profesia futbalklubo bazita en Kievo. Fondita en 1927 kiel parto de la sovetunia Sporta Societo Dinamo, la unua vira teamo de la klubo konkuras en la Ukraina Unua Ligo de futbalo kaj neniam ĝis nun perdis sian rajton konkuri tie. La hejma stadiono estas la Nacia Sporta Komplekso Olimpijskij, kiu havas kapaciton de 70 050 sidlokoj por spektantoj. Dinamo nedisputeble estas la plej populara futbalklubo de Ukrainio.[1]

Ekde 1936 Dinamo elspezis sian tutan historion en la supera futbala ligo de Sovetiuno kaj poste Ukrainio. Ĝia plej sukcesa periodo estas ligita kun Valerij Lobanovskij (ukraine Валерій Лобановський), kiu kondukis la unuan viran teamon de la klubo al multnombraj naciaj kaj eŭropaj titoloj. Dinamo Kiev iĝis la sola sovetunia klubo ekster Moskvo, kiu sukcesis venki la hegemonion de moskvaj kluboj en la futbala Supera Ligo (ruse Высшая лига) de Sovetunio. La matĉoj inter la viraj teamoj de al gvidaj ligaj kluboj Spartak Moskvo kaj Dinamo Kiev fariĝis la plej ekscitigaj futbalmatĉoj en Sovetunio. Ekde fine de 1960 la klubo preskaŭ ĉiujare (kun kelkaj paŭzoj) partoprenas en la kontinentaj turniroj de la eŭropa konfederacio UEFA.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]