Dinastio Han

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
History of China
Historio de Ĉinio
ANTIKVA
3 Suverenoj kaj 5 Imperiestroj
Dinastio Xia 2070–1600 a.K.
Dinastio Shang 1600–1046 a.K.
Dinastio Zhou 1045–256 a.K.
 Okcidenta Zhou
 Orienta Zhou
   Periodo de Printempo kaj Aŭtuno
   Periodo de Militantaj Regnoj
IMPERIA
Dinastio Qin 221 BCE–206 a.K.
Dinastio Han 206 a.K.–220 K.E.
  Okcidenta Han
  Xin-dinastio
  Orienta Han
Tri Regnoj 220–280
  Wei, Shu Han & Wu
Dinastio Jin 265–420
  Okcidenta Jin 16 Regnoj
304–439
  Orienta Jin
Sudaj kaj Nordaj Dinastioj
420–589
Dinastio Sui 581–618
Dinastio Tang 618–907
  ( Dua Zhou 690–705 )
5 Dinastioj k
10 Regnoj

907–960
Dinastio Liao
907–1125
Dinastio Song
960–1279
  Norda Song Okc. Xia
  Suda Song Jin
Dinastio Yuan 1271–1368
Dinastio Ming 1368–1644
Dinastio Qing 1644–1911
MODERNA
Respubliko Ĉinio 1912–1949
Ĉina Popola Respubliko
1949–nun
Respubliko Ĉinio
(Tajvano)
1945–nun
Ĉi tiu kesto: vidi  diskuti  redakti


Han, ĉine: 漢朝, simpligita : 汉朝, pinyin: Hàncháo, estas ĉina dinastio, kiu daŭris de -202 ĝis 220). Ĉar ĝi daŭris ĉirkaŭ kvar jarcentojn, la Han periodo estas konsiderata Ora Epoko en la Historio de Ĉinio.[1]

Ĝi estis kaj restas grava al la ĉinoj, kiuj de tiu tempo ĝis nun nomigas sin "filoj de Han" aŭ mallonge Han. En la nuna Ĉinio oni nomas "ĉinoj" ĉiujn loĝantojn kaj "han" la laŭgente ĉinajn loĝantojn, ankaŭ se ili loĝas eksterlande. Kaj la Ĉina skribmaniero estas referencata kiel "Han karaktroj".[2]

La plej glora inter la Han imperiestroj estis Wu Di.

Etimologio[redakti | redakti fonton]

Laŭ la Registroj de la Granda Historiisto, post la falo de la Dinastio Qin la hegemono Ksiang Ju nomumis Liu Bang kiel princo de la malgranda feŭdo de Hanĵong, tiele nomita laŭ sia situo ĉe la rivero Han (en nuntempa sudokcidenta Ŝenŝjio). Post la venko de Liu Bang en la interregna epoko Ĉu–Han, la rezulta dinastio Han estis tiele nomita laŭ la feŭdo de Hanĵong.[3]

Historio de la Han-dinastio[redakti | redakti fonton]

Teritorio de la dinastio Han kaj eksteraj rilatoj ĉirkaŭ la jaro 0.

Komenco de la Han-dinastio (Okcidenta Han)[redakti | redakti fonton]

La falo de la antaŭa dinastio Qin okazis pro pluraj samtempaj kamparanaj ribeloj kontraŭ la fortega subpremado. Elirpunkto estis ordono mortigi 900 laboristojn, kiuj pro pluvegoj alvenis tro malfrue por labori ĉe la Granda Muro. Tiuj viroj ribelis kaj kunigis ene de nur kelkaj tagoj armeon de laŭdire 300.000 viroj.

Inter la ribelestroj sukcesis en la rolo de ĉefo la oficisto Liu Bang. Lia kontraŭulo ĉe la imperiestra flanko estis la nobelo Xiang Yu[4] el Ĉu (-232 ĝis –202), kontraŭ kiu li batalis ekde 206 a.K. kaj fine venkis lin. Kiam falis Xiang Yu, Liu Bang iĝis imperiestro.[5] Li daŭre uzis la administracian organizon de la dinastio Qin kaj konservis la plej multajn leĝojn kaj ordonojn, eĉ tiun, kiuj malpermesis librojn. Ĉangan estis elektita kiel la nova kapitalo de la reunuigita imperio sub Han.[6]

La loĝantaro estis klasigita laŭ 24 rangoŝtupoj (jue). Kontraŭ apartaj servoj (milito, impoŝtado, koruptado) oni povis atingi pli altan rangon, sed ankaŭ pli malaltan kiel puno. Oni devis laboron (korveo), militservon kaj kapimpoŝton al la ŝtato. Okazis transloĝigado de popoloj por defendi la landlimon, kulturi la grundon kaj maldensigi tro priloĝatan regionojn. La administracia organizo estis kiel antaŭe trionigita: civilaj aferoj, militistaj aferoj kaj inspektado/kontrolo. Tio validis kaj por la ĉefurbo Chang'an, kaj por la provinco.

En la epoko de la dinastioj Qin kaj Han la feŭda sistemo estis neniigita en Ĉinujo. La imperio estis tute centrigita, erigita en provincojn kaj administrata de oficistaro.[7] Ribelo kontraŭ tio, la ribelo de la sep reĝlandoj, tio estas de iamaj feŭduloj, estis neniigita en la jaro -154.

Ŭang Mang kaj Enlanda Milito[redakti | redakti fonton]

Bronza ĉevalstatuo de Okcidenta aŭ Orienta Han kun plumba selo.

Ŭang Ĵengjun (71 a.K.–13 nia erao) estis unua imperiestrino, poste vidvina imperiestrino, kaj fine granda vidvina imperiestrino dum la regadoj de la imperiestroj Juan (r. 49–33 a.K.), Ĉeng (r. 33–7 a.K.), kaj Ai (r. 7–1 a.K.), respektive. Dum tiu epoko, seria sukcedo de ŝiaj masklaj parencoj tenis la titolon de regento.[8] Post la morto de Ai, la navo de Ŭang Ĵengjun nome Ŭang Mang (45 a.K.–23 nia erao) estis nomumita regento kiel Marŝalo de la Ŝtato la 16an de Aŭgusto sub la imperiestro Ping (r. 1 a.K. – 6 nia erao).[9]

Kiam mortis Ping la 3an de Februaro de la jaro 6 de nia erao, Ruzi Jing (m. 25 nia erao) estis elektita kiel heredanto kaj Ŭang Mang estis nomumita por servi kiel fakta imperiestro nome de la infano.[10] Ŭang promesis lasi la kontrolon al Liu Jing kiam tiu venos al majoritata aĝo.[11] Spite tiun promeson, kaj kontraŭ la protestoj kaj la ribeloj el la nobelaro, Ŭang Mang postulis la 10an de Januaro ke la dia Mandato de la Ĉielo alvokis lin por la fino de la Dinastio Han kaj la komenco de sia propra: la dinastio Xin (9–23 nia erao).[12][13]

Ŭang Mang iniciatis serion de gravaj reformoj kiuj estis finfine malsukcesaj. Tiuj reformoj inkludis eksterleĝigon de sklaveco, ŝtatigon de la tero egalece distribuota inter familioj, kaj enkondukon de novaj valutoj, nome ŝanĝo kiu malaltigis la valoron de la moneroj.[14] Kvankam tiuj reformoj provokis konsiderindan opozicion, la reĝimo de Ŭang fakte falis pro la amasaj inundoj de ĉ. la jaroj 3 kaj 11 de nia erao. Laŭgradaj sedimentaj pliiĝoj ĉe la Flava Rivero estis plialtigantaj la akvonivelo kio superis la vorkojn por la inunda kontrolo. La Flava Rivero disiĝis en du novaj branĉoj: unu elfluanta al la nordo kaj la alia al la sudo de la Duoninsulo Ŝandongo, kvankam la inĝenieroj Han sukcesis baraĵi la sudan branĉon ĉirkaŭ la jaro 70 de nia erao.[15]

La inundoj disloĝigis milojn de kamparanoj, multaj el kiuj aliĝis al banditaj kaj ribelaj grupoj kiaj tiuj de la Ruĝaj Brovoj por survivi.[16] La armeoj de Ŭang Mang estis malkapablaj venki super tiuj pligrandigitaj ribelgrupoj. Finfine, insurekcia momamaso malfermis sian vojon al la Palaco Ŭeijang kaj mortigis Ŭang Mang.[17]

Orienta Han[redakti | redakti fonton]

Fino[redakti | redakti fonton]

Socia, kultura kaj ekonomia ekspansio[redakti | redakti fonton]

Bronza monero el la komenco de la dinastio Han.

La dinastio Han reprezentis ankaŭ kulturan kaj ekonomian floradon. La instruoj de Konfuceo estis ŝtate agnoskitaj, kvankam ankoraŭ regis daoismo. Krome alvenis la hinddevena budhismo en Ĉinujon. Ĉirkaŭ -65 oni provis kun rimarkindaj partaj sukcesoj restarigi la en -213 bruligitan kaj perditan literaturon. Ankaŭ ĝardenarto evoluegis.

Ekonomio floris pro la kreskeganta komerco pri silko, lakaĵoj kaj jado, kaj multego de inventaĵoj: ŝtal-produktado, rudro (2-a jarcento), mankranko, Vernierlongmezurilo (bronza modelo el la jaro 9), ĉarumo, ĉenpumpilo (plej frua ĉina mencio ĉe la filozofo Wang Chong ĉirkaŭ la jaro 80), pendoponto, borilo laŭ Sole (tomboreliefo, 1-a jarcento), grenpurigilo, semigilo, papero (la plej malnova trovaĵo datiĝas el la epoko de la imperiestro Wus), sismoskopo kaj aliaj.

Multaj el tiuj inventaĵoj estis jam antaŭe konataj de la antikvaj grekoj kaj romianoj, temas do eble pri samtempaj paralelaj inventaĵoj.

La gravaj ekonomiaj branĉoj de fero kaj salo estis dum almenaŭ jarcento ŝtata monopolo (ekde -117). sed ekzistis ankaŭ privataj entreprenoj de riĉaj komercistaj familioj, ekzemple ĉe la grava silko-produktado. Ĉinaj oficistoj provis pligrandigi agrikulturajn areojn, pli intense kulturigi ilin kaj konvinki nomadajn tribojn ĉe la landlimoj setliĝi.

La kreskanta ekonomia potenco de Ĉinujo sub la dinastio Han kaj ĝia politika militista ekspansio favoris la komercon inter Ĉinujo kaj aliaj regionoj de Azio.

Regantoj de la dinastio Han[redakti | redakti fonton]

N.B. : la ĉinaj nomoj skribitaj laŭ la literumado "pinyin", por vidi kiel prononci ilin vidu: Hanyu Pinyin)

N.B. : Por la nomoj de Han regantoj la ĉinaj metas : "Han" + postmorta nomo + "di", ekzemple la lastan imperiestron Xian oni nomu Han Xian Di; tio ne validas por Liu Gong, Liu Hong, Liu He, Liu Ying, Liu Yi and Liu Bian. Por la ĉinaj familiaj nomoj kaj personaj, aŭ donita nomo, vidu en Ĉinaj personaj nomoj.

Postmortaj nomoj Familia nomo kaj Persona nomo reĝaddatoj
Dinastio de okcidentaj Han-oj 206 a.K. 9 p.K., 23-25
Gao (高 py. gāo) Liu Bang (劉邦 py. liú bāng) ankaŭ konata en Okcidente kiel Li-Pang -206 -195
Hui (惠 py. hùi) Liu Ying (劉盈 py. liú yíng) -195 -188
Vidvinimperiestrino Lü (呂太后 py. Lü Taihou) Lü Zhi (呂雉) -188 -180
Shao (少 py. shao4) Liu Gong (劉恭 py. liú gōng) -188 -184
Shao (少 py. shao4) Liu Hong (劉弘 py. liú hóng) -184 -180
Wen (文 py. wén) Liu Heng (劉恆 py. liú héng) -180 -157
Jing (景 py. jĭng) Liu Qi (劉啟 py. liú qĭ) -157 -141
Wu (武 py. wŭ) okcidente konata kiel Wu Di Liu Che (劉徹 py. liú chè) -141 -87
Zhao (昭 py. zhāo) Liu Fuling (劉弗陵 py. liú fúlíng) -87 -74
Reĝo de Changyi (昌邑王 py. chāng yí wáng) Liu He (劉賀 py. liú hè) -74
Xuan (宣 py. xūan) Liu Xun (劉詢 py. liú xún)
or Liu Bingyi (劉病已 py. liú bìngyĭ)
-74 -49
Yuan (元 py. yúan) Liu Shi (劉奭 py. liú shì) -49 -33
Cheng (成 py. chéng) Liu Ao (劉驁 py. liú áo) -33--7
Ai (哀 py. āi) Liu Xin (劉欣 py. liú xīn) -7 -1
Ping (平 py. píng) Liu Kan (劉衎 py. liú kàn) -1 6
Ru Zi (孺子 py. rú zi) Liu Ying (劉嬰 py. liú yīng) 6 9
Dinastio Xin (9-23)
pluiro de Dinastio Han
Gengshi (更始 py. gèng shĭ) Liu Xuan (劉玄 py. liú xúan) 23 25
Dinastio orientaj Han-oj de 25 ĝis 220
Guangwu (光武 py. gūang wŭ) Liu Xiu (劉秀 py. liú xìu) 25 57
Ming (明 py. míng) Liu Zhuang (劉莊 py. liú zhūang) 57 75
Zhang (章 py. zhāng) Liu Da (劉炟 py. liú dá) 75 88
He (和 py. hé) Liu Zhao (劉肇 py. liú zhào) 88 106
Shang (殤 py. shāng) Liu Long (劉隆 py. liú lóng) 106
An (安 py. ān) Liu Hu (劉祜 py. liú hù) 106 125
Shaodi (少帝 py. shào dì Markizo de Beixiang (北鄉侯 py. bĕi xīang hóu) Liu Yi (劉懿 py. liú yì) 125
Shun (順 py. shùn) Liu Bao (劉保 py. liú báo) 125 144
Chong (冲 py. chōng) Liu Bing (劉炳 py. liú bĭng) 144 145
Zhi (質 py. zhí) Liu Zuan (劉纘 py. liú zŭan) 145 146
Huan (桓 py. húan) Liu Zhi (劉志 py. liú zhĭ) 146 168
Ling (靈 py. líng) Liu Hong (劉宏 py. liú hóng) 168 189
Shao Di (少帝 py. shào dì) Reĝo de Hongnong (弘農王 py. hóng nóng wáng) Liu Bian (劉辯 py. liú bìan) 189
Han Xian Di(獻 py. xìan) Liu Xie (劉協 py. liú xíe) 189 220

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Zhou (2003), p. 34.
  2. Schaefer (2008), p. 279.
  3. Loewe (1986), p. 116.
  4. Loewe (1986), pp. 116–122.
  5. Davis (2001), pp. 44–46.
  6. Loewe (1986), p. 122.
  7. Loewe (1986), pp. 139–144.
  8. Bielenstein (1986), pp. 225–226; Huang (1988), pp. 46–48.
  9. Robert Hymes (2000). John Stewart Bowman, ed. Columbia Chronologies of Asian History and Culture. Columbia University Press. pp. 12–13. ISBN 978-0-231-11004-4.
  10. Robert Hymes (2000). pp. 12–13. ISBN 978-0-231-11004-4.
  11. Bielenstein (1986), pp. 227–230.
  12. Robert Hymes (2000). pp. 12–13.
  13. Hinsch (2002), pp. 23–24; Bielenstein (1986), pp. 230–231; Ebrey (1999), p. 66.
  14. Hansen (2000), p. 134; Bielenstein (1986), pp. 232–234; Morton & Lewis (2005), p. 58; Lewis (2007), p. 23.
  15. Hansen (2000), p. 135; de Crespigny (2007), p. 196; Bielenstein (1986), pp. 241–244.
  16. Hansen (2000), p. 135; de Crespigny (2007), p. 196; Bielenstein (1986), pp. 241–244.
  17. de Crespigny (2007), p. 568; Bielenstein (1986), p. 248.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Adshead, Samuel Adrian Miles (2000), China in World History, London: MacMillan Press, ISBN 0-312-22565-2.
  • Akira, Hirakawa (1998), A History of Indian Buddhism: From Sakyamani to Early Mahayana, Tradukita de Paul Groner, New Delhi: Jainendra Prakash Jain At Shri Jainendra Press, ISBN 81-208-0955-6.
  • An, Jiayao (2002), "When glass was treasured in China", en Juliano, Annette L.; Lerner, Judith A., Silk Road Studies VII: Nomads, Traders, and Holy Men Along China's Silk Road, Turnhout: Brepols Publishers, pp. 79–94, ISBN 2-503-52178-9.
  • Bailey, H.W. (1985), Indo-Scythian Studies being Khotanese Texts Volume VII, Cambridge University Press, ISBN 978-0-521-11992-4.
  • Balchin, Jon (2003), Science: 100 Scientists Who Changed the World, New York: Enchanted Lion Books, ISBN 1-59270-017-9.
  • Barbieri-Low, Anthony J. (2007), Artisans in Early Imperial China, Seattle & London: University of Washington Press, ISBN 0-295-98713-8.
  • Beck, Mansvelt (1986), "The fall of Han", en Twitchett, Denis; Loewe, Michael, The Cambridge History of China: Volume I: the Ch'in and Han Empires, 221 B.C. – A.D. 220, Cambridge: Cambridge University Press, pp. 317–376, ISBN 978-0-521-24327-8.
  • Berggren, Lennart; Borwein, Jonathan M.; Borwein, Peter B. (2004), Pi: A Source Book, New York: Springer, ISBN 0-387-20571-3.
  • Bielenstein, Hans (1980), The Bureaucracy of Han Times, Cambridge: Cambridge University Press, ISBN 0-521-22510-8.
  • ——— (1986), "Wang Mang, the Restoration of the Han Dynasty, and Later Han", in Twitchett, Denis; Loewe, Michael, The Cambridge History of China: Volume I: the Ch'in and Han Empires, 221 B.C. – A.D. 220, Cambridge: Cambridge University Press, pp. 223–290, ISBN 978-0-521-24327-8.
  • Block, Leo (2003), To Harness the Wind: A Short History of the Development of Sails, Annapolis: Naval Institute Press, ISBN 1-55750-209-9.
  • Bower, Virginia (2005), "Standing man and woman", en Richard, Naomi Noble, Recarving China's Past: Art, Archaeology and Architecture of the 'Wu Family Shrines', New Haven and London: Yale University Press and Princeton University Art Museum, pp. 242–245, ISBN 0-300-10797-8.
  • Bowman, John S. (2000), Columbia Chronologies of Asian History and Culture, New York: Columbia University Press, ISBN 0-231-11004-9.
  • Buisseret, David (1998), Envisioning the City: Six Studies in Urban Cartography, Chicago: University Of Chicago Press, ISBN 0-226-07993-7.
  • Bulling, A. (1962), "A landscape representation of the Western Han period", Artibus Asiae 25 (4): 293–317, JSTOR 3249129.
  • Chang, Chun-shu (2007), The Rise of the Chinese Empire: Volume II; Frontier, Immigration, & Empire in Han China, 130 B.C. – A.D. 157, Ann Arbor: University of Michigan Press, ISBN 0-472-11534-0.
  • Chavannes, Édouard (1907), "Les pays d'Occident d'après le Heou Han chou" (PDF), T'oung pao 8: 149–244.
  • Ch'en, Ch'i-Yün (1986), "Confucian, Legalist, and Taoist thought in Later Han", en Twitchett, Denis; Loewe, Michael, Cambridge History of China: Volume I: the Ch'in and Han Empires, 221 B.C. – A.D. 220, Cambridge: Cambridge University Press, pp. 766–806, ISBN 978-0-521-24327-8.
  • Ch'ü, T'ung-tsu (1972), Dull, Jack L., eld., Han Dynasty China: Volume 1: Han Social Structure, Seattle and London: University of Washington Press, ISBN 0-295-95068-4.
  • Chung, Chee Kit (2005), "Longyamen is Singapore: The Final Proof?", Admiral Zheng He & Southeast Asia, Singapore: Institute of Southeast Asian Studies, ISBN 981-230-329-4.
  • Cotterell, Maurice (2004), The Terracotta Warriors: The Secret Codes of the Emperor's Army, Rochester: Bear and Company, ISBN 1-59143-033-X.
  • Csikszentmihalyi, Mark (2006), Readings in Han Chinese Thought, Indianapolis and Cambridge: Hackett Publishing Company, ISBN 0-87220-710-2.
  • Cullen, Christoper (2006), Astronomy and Mathematics in Ancient China: The Zhou Bi Suan Jing, Cambridge: Cambridge University Press, ISBN 0-521-03537-6.
  • Cutter, Robert Joe (1989), The Brush and the Spur: Chinese Culture and the Cockfight, Hong Kong: The Chinese University of Hong Kong, ISBN 962-201-417-8.
  • Dauben, Joseph W. (2007), "Chinese Mathematics", en Katz, Victor J., The Mathematics of Egypt, Mesopotamia, China, India, and Islam: A Sourcebook, Princeton: Princeton University Press, pp. 187–384, ISBN 0-691-11485-4.
  • Davis, Paul K. (2001), 100 Decisive Battles: From Ancient Times to the Present, New York: Oxford University Press, ISBN 0-19-514366-3.
  • Day, Lance; McNeil, Ian (1996), Biographical Dictionary of the History of Technology, New York: Routledge, ISBN 0-415-06042-7.
  • de Crespigny, Rafe (2007), A Biographical Dictionary of Later Han to the Three Kingdoms (23–220 AD), Leiden: Koninklijke Brill, ISBN 90-04-15605-4.
  • Demiéville, Paul (1986), "Philosophy and religion from Han to Sui", en Twitchett, Denis; Loewe, Michael, Cambridge History of China: Volume I: the Ch'in and Han Empires, 221 B.C. – A.D. 220, Cambridge: Cambridge University Press, pp. 808–872, ISBN 978-0-521-24327-8.
  • Deng, Yingke (2005), Ancient Chinese Inventions, Tradukita de Wang Pinĝing, Beijing: China Intercontinental Press (五洲传播出版社), ISBN 7-5085-0837-8.
  • Di Cosmo, Nicola (2002), Ancient China and Its Enemies: The Rise of Nomadic Power in East Asian History, Cambridge: Cambridge University Press, ISBN 0-521-77064-5.
  • Ebrey, Patricia Buckley (1974), "Estate and family management in the Later Han as seen in the Monthly Instructions for the Four Classes of People", Journal of the Economic and Social History of the Orient 17 (2): 173–205, JSTOR 3596331.
  • ——— (1986), "The Economic and Social History of Later Han", en Twitchett, Denis; Loewe, Michael, Cambridge History of China: Volume I: the Ch'in and Han Empires, 221 B.C. – A.D. 220, Cambridge: Cambridge University Press, pp. 608–648, ISBN 978-0-521-24327-8.
  • ——— (1999), The Cambridge Illustrated History of China, Cambridge: Cambridge University Press, ISBN 0-521-66991-X.
  • Fairbank, John K.; Goldman, Merle (1998), China: A New History, Enlarged Edition, Cambridge: Harvard University Press, ISBN 0-674-11673-9.
  • Greenberger, Robert (2006), The Technology of Ancient China, New York: Rosen Publishing Group, ISBN 1-4042-0558-6.
  • Guo, Qinghua (2005), Chinese Architecture and Planning: Ideas, Methods, and Techniques, Stuttgart kaj London: Edition Axel Menges, ISBN 3-932565-54-1.
  • Hansen, Valerie (2000), The Open Empire: A History of China to 1600, New York & London: W.W. Norton & Company, ISBN 0-393-97374-3.
  • Hardy, Grant (1999), Worlds of Bronze and Bamboo: Sima Qian's Conquest of History, New York: Columbia University Press, ISBN 0-231-11304-8.
  • Hill, John E. (2009), Through the Jade Gate to Rome: A Study of the Silk Routes during the Later Han Dynasty, 1st to 2nd Centuries AD, Charleston, South Carolina: BookSurge, ISBN 978-1-4392-2134-1.
  • Hinsch, Bret (2002), Women in Imperial China, Lanham: Rowman & Littlefield Publishers, ISBN 0-7425-1872-8.
  • Hsu, Cho-Yun (1965), "The changing relationship between local society and the central political power in Former Han: 206 B.C. – 8 A.D.", Comparative Studies in Society and History 7 (4): 358–370, doi:10.1017/S0010417500003777.
  • Hsu, Elisabeth (2001), "Pulse diagnostics in the Western Han: how mai and qi determine bing", en Hsu, Elisabeth, Innovations in Chinese Medicine, Cambridge, New York, Oakleigh, Madrid, and Cape Town: Cambridge University Press, pp. 51–92, ISBN 0-521-80068-4.
  • Hsu, Mei-ling (1993), "The Qin maps: a clue to later Chinese cartographic development", Imago Mundi 45: 90–100, doi:10.1080/03085699308592766.
  • Huang, Ray (1988), China: A Macro History, Armonk & London: M.E. Sharpe Inc., an East Gate Book, ISBN 0-87332-452-8.
  • Hulsewé, A.F.P. (1986), "Ch'in and Han law", en Twitchett, Denis; Loewe, Michael, The Cambridge History of China: Volume I: the Ch'in and Han Empires, 221 B.C. – A.D. 220, Cambridge: Cambridge University Press, pp. 520–544, ISBN 978-0-521-24327-8.
  • Jin, Guantao; Fan, Hongye; Liu, Qingfeng (1996), "Historical Changes in the Structure of Science and Technology (Part Two, a Commentary)", en Dainian, Fan; Cohen, Robert S., Chinese Studies in the History and Philosophy of Science and Technology, Tradukita de Kathleen Dugan kaj Jiang Mingshan, Dordrecht: Kluwer Academic Publishers, pp. 165–184, ISBN 0-7923-3463-9.
  • Knechtges, David R. (2010), "From the Eastern Han through the Western Jin (AD 25–317)", en Owen, Stephen, The Cambridge History of Chinese Literature, volume 1, Cambridge University Press, pp. 116–198, ISBN 978-0-521-85558-7.
  • Kramers, Robert P. (1986), "The development of the Confucian schools", en Twitchett, Denis; Loewe, Michael, Cambridge History of China: Volume I: the Ch'in and Han Empires, 221 B.C. – A.D. 220, Cambridge: Cambridge University Press, pp. 747–756, ISBN 978-0-521-24327-8.
  • Lewis, Mark Edward (2007), The Early Chinese Empires: Qin and Han, Cambridge: Harvard University Press, ISBN 0-674-02477-X.
  • Liu, Xujie (2002), "The Qin and Han dynasties", en Steinhardt, Nancy S., Chinese Architecture, New Haven: Yale University Press, pp. 33–60, ISBN 0-300-09559-7.
  • Liu, Guilin; Feng, Lisheng; Jiang, Airong; Zheng, Xiaohui (2003), "The Development of E-Mathematics Resources at Tsinghua University Library (THUL)", en Bai, Fengshan; Wegner, Bern, Electronic Information and Communication in Mathematics, Berlin, Heidelberg and New York: Springer Verlag, pp. 1–13, ISBN 3-540-40689-1.
  • Lloyd, Geoffrey Ernest Richard (1996), Adversaries and Authorities: Investigations into Ancient Greek and Chinese Science, Cambridge: Cambridge University Press, ISBN 0-521-55695-3.
  • Lo, Vivienne (2001), "The influence of nurturing life culture on the development of Western Han acumoxa therapy", en Hsu, Elisabeth, Innovation in Chinese Medicine, Cambridge, New York, Oakleigh, Madrid and Cape Town: Cambridge University Press, pp. 19–50, ISBN 0-521-80068-4.
  • Loewe, Michael (1968), Everyday Life in Early Imperial China during the Han Period 202 BC–AD 220, London: B.T. Batsford, ISBN 0-87220-758-7.
  • ——— (1986), "The Former Han Dynasty", en Twitchett, Denis; Loewe, Michael, The Cambridge History of China: Volume I: the Ch'in and Han Empires, 221 B.C. – A.D. 220, Cambridge: Cambridge University Press, pp. 103–222, ISBN 978-0-521-24327-8.
  • ——— (1994), Divination, Mythology and Monarchy in Han China, Cambridge, New York and Melbourne: Cambridge University Press, ISBN 0-521-45466-2.
  • ——— (2005), "Funerary Practice in Han Times", en Richard, Naomi Noble, Recarving China's Past: Art, Archaeology, and Architecture of the 'Wu Family Shrines', New Haven kaj London: Yale University Press and Princeton University Art Museum, pp. 23–74, ISBN 0-300-10797-8.
  • McClain, Ernest G.; Ming, Shui Hung (1979), "Chinese cyclic tunings in late antiquity", Ethnomusicology 23 (2): 205–224, JSTOR 851462.
  • Morton, William Scott; Lewis, Charlton M. (2005), China: Its History and Culture (kvara eld.), New York City: McGraw-Hill, ISBN 0-07-141279-4.
  • Needham, Joseph (1972), Science and Civilization in China: Volume 1, Introductory Orientations, London: Syndics of the Cambridge University Press, ISBN 0-521-05799-X.
  • ——— (1986a), Science and Civilization in China: Volume 3; Mathematics and the Sciences of the Heavens and the Earth, Taipei: Caves Books, ISBN 0-521-05801-5.
  • ——— (1986b), Science and Civilization in China: Volume 4, Physics and Physical Technology; Part 1, Physics, Taipei: Caves Books, ISBN 0-521-05802-3.
  • ——— (1986c), Science and Civilisation in China: Volume 4, Physics and Physical Technology; Part 2, Mechanical Engineering, Taipei: Caves Books, ISBN 0-521-05803-1.
  • ——— (1986d), Science and Civilization in China: Volume 4, Physics and Physical Technology, Part 3, Civil Engineering and Nautics, Taipei: Caves Books, ISBN 0-521-07060-0.
  • Needham, Joseph; Tsien, Tsuen-Hsuin (1986), Science and Civilisation in China: Volume 5, Chemistry and Chemical Technology, Part 1, Paper and Printing, Taipei: Caves Books, ISBN 0-521-08690-6.
  • Neinhauser, William H.; Hartman, Charles; Ma, Y.W.; West, Stephen H. (1986), The Indiana Companion to Traditional Chinese Literature: Volume 1, Bloomington: Indiana University Press, ISBN 0-253-32983-3.
  • Nelson, Howard (1974), "Chinese maps: an exhibition at the British Library", The China Quarterly 58: 357–362, doi:10.1017/S0305741000011346.
  • Nishijima, Sadao (1986), "The economic and social history of Former Han", en Twitchett, Denis; Loewe, Michael, Cambridge History of China: Volume I: the Ch'in and Han Empires, 221 B.C. – A.D. 220, Cambridge: Cambridge University Press, pp. 545–607, ISBN 978-0-521-24327-8.
  • Norman, Jerry (1988), Chinese, Cambridge kaj New York: Cambridge University Press, ISBN 0-521-29653-6.
  • Omura, Yoshiaki (2003), Acupuncture Medicine: Its Historical and Clinical Background, Mineola: Dover Publications, ISBN 0-486-42850-8.
  • Paludan, Ann (1998), Chronicle of the Chinese Emperors: the Reign-by-Reign Record of the Rulers of Imperial China, London: Thames & Hudson, ISBN 0-500-05090-2.
  • Pigott, Vincent C. (1999), The Archaeometallurgy of the Asian Old World, Philadelphia: University of Pennsylvania Museum of Archaeology and Anthropology, ISBN 0-924171-34-0.
  • Schaefer, Richard T. (2008), Encyclopedia of Race, Ethnicity, and Society: Volume 3, Thousand Oaks: Sage Publications Inc, ISBN 1-4129-2694-7.
  • Shen, Kangshen; Crossley, John N.; Lun, Anthony W.C. (1999), The Nine Chapters on the Mathematical Art: Companion and Commentary, Oxford: Oxford University Press, ISBN 0-19-853936-3.
  • Steinhardt, Nancy Shatzman (2004), "The Tang architectural icon and the politics of Chinese architectural history", The Art Bulletin 86 (2): 228–254, doi:10.1080/00043079.2004.10786192, JSTOR 3177416.
  • ——— (2005a), "Pleasure tower model", en Richard, Naomi Noble, Recarving China's Past: Art, Archaeology, and Architecture of the 'Wu Family Shrines', New Haven kaj London: Yale University Press and Princeton University Art Museum, pp. 275–281, ISBN 0-300-10797-8.
  • ——— (2005b), "Tower model", en Richard, Naomi Noble, Recarving China's Past: Art, Archaeology, and Architecture of the 'Wu Family Shrines', New Haven kaj London: Yale University Press and Princeton University Art Museum, pp. 283–285, ISBN 0-300-10797-8.
  • Straffin, Philip D., Jr (1998), "Liu Hui and the first Golden Age of Chinese mathematics", Mathematics Magazine 71 (3): 163–181, JSTOR 2691200.
  • Sun, Xiaochun; Kistemaker, Jacob (1997), The Chinese Sky During the Han: Constellating Stars and Society, Leiden, New York, Köln: Koninklijke Brill, ISBN 90-04-10737-1.
  • Temple, Robert (1986), The Genius of China: 3,000 Years of Science, Discovery, and Invention, New York: Simon and Schuster, ISBN 0-671-62028-2.
  • Teresi, Dick (2002), Lost Discoveries: The Ancient Roots of Modern Science–from the Babylonians to the Mayas, New York: Simon and Schuster, ISBN 0-684-83718-8.
  • Thorp, Robert L. (1986), "Architectural principles in early Imperial China: structural problems and their solution", The Art Bulletin 68 (3): 360–378, JSTOR 3050972.
  • Tom, K.S. (1989), Echoes from Old China: Life, Legends, and Lore of the Middle Kingdom, Honolulu: The Hawaii Chinese History Center of the University of Hawaii Press, ISBN 0-8248-1285-9.
  • Torday, Laszlo (1997), Mounted Archers: The Beginnings of Central Asian History, Durham: The Durham Academic Press, ISBN 1-900838-03-6.
  • Turnbull, Stephen R. (2002), Fighting Ships of the Far East: China and Southeast Asia 202 BC–AD 1419, Oxford: Osprey Publishing, ISBN 1-84176-386-1.
  • Wagner, Donald B. (1993), Iron and Steel in Ancient China, Brill, ISBN 978-90-04-09632-5.
  • ——— (2001), The State and the Iron Industry in Han China, Copenhagen: Nordic Institute of Asian Studies Publishing, ISBN 87-87062-83-6.
  • Wang, Yu-ch'uan (1949), "An outline of The central government of the Former Han dynasty", Harvard Journal of Asiatic Studies 12 (1/2): 134–187, JSTOR 2718206.
  • Wang, Zhongshu (1982), Han Civilization, Tradukita de K.C. Chang kaj kunlaborantoj, New Haven kaj London: Yale University Press, ISBN 0-300-02723-0.
  • Watson, William (2000), The Arts of China to AD 900, New Haven: Yale University Press, ISBN 0-300-08284-3.
  • Xue, Shiqi (2003), "Chinese lexicography past and present", en Hartmann, R.R.K., Lexicography: Critical Concepts, London and New York: Routledge, pp. 158–173, ISBN 0-415-25365-9.
  • Yü, Ying-shih (1967), Trade and Expansion in Han China: A Study in the Structure of Sino-Barbarian Economic Relations, Berkeley: University of California Press.
  • ——— (1986), "Han foreign relations", en Twitchett, Denis; Loewe, Michael, The Cambridge History of China: Volume I: the Ch'in and Han Empires, 221 B.C. – A.D. 220, Cambridge: Cambridge University Press, pp. 377–462, ISBN 978-0-521-24327-8.
  • Zhang, Guangda (2002), "The role of the Sogdians as translators of Buddhist texts", en Juliano, Annette L.; Lerner, Judith A., Silk Road Studies VII: Nomads, Traders, and Holy Men Along China's Silk Road, Turnhout: Brepols Publishers, pp. 75–78, ISBN 2-503-52178-9.
  • Zhou, Jinghao (2003), Remaking China's Public Philosophy for the Twenty-First Century, Westport: Greenwood Publishing Group, ISBN 0-275-97882-6.