Dinastio Han
Historio de Ĉinio | |||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|
ANTIKVA | |||||||
3 Suverenoj kaj 5 Imperiestroj | |||||||
Dinastio Xia 2070–1600 a.K. | |||||||
Dinastio Shang 1600–1046 a.K. | |||||||
Dinastio Zhou 1045–256 a.K. | |||||||
Okcidenta Zhou | |||||||
Orienta Zhou | |||||||
Periodo de Printempo kaj Aŭtuno | |||||||
Periodo de Militantaj Regnoj | |||||||
IMPERIA | |||||||
Dinastio Qin 221 a.K.–206 a.K. | |||||||
Dinastio Han 206 a.K.–220 K.E. | |||||||
Okcidenta Han | |||||||
Dinastio Xin | |||||||
Orienta Han | |||||||
Tri Reĝlandoj 220–280 | |||||||
Wei, Shu Han & Wu | |||||||
Dinastio Jin 265–420 | |||||||
Okcidenta Jin | Dek ses regnoj 304–439 | ||||||
Orienta Jin | |||||||
Sudaj kaj Nordaj Dinastioj 420–589 | |||||||
Dinastio Sui 581–618 | |||||||
Dinastio Tang 618–907 | |||||||
( Dua Zhou 690–705 ) | |||||||
5 Dinastioj k 10 Regnoj 907–960 |
Dinastio Liao 907–1125 | ||||||
Dinastio Song 960–1279 |
|||||||
Norda Song | Okc. Xia | ||||||
Suda Song | Jin | ||||||
Dinastio Yuan 1271–1368 | |||||||
Dinastio Ming 1368–1644 | |||||||
Dinastio Qing 1644–1911 | |||||||
MODERNA | |||||||
Respubliko Ĉinio 1912–1949 | |||||||
Ĉina Popola Respubliko 1949–nun |
Respubliko Ĉinio (Tajvano) 1945–nun | ||||||
Rilataj artikoloj
| |||||||
Han, ĉine: 漢朝, simpligita : 汉朝, pinyin: Hàncháo, estas ĉina dinastio, kiu daŭris de -202 ĝis 220). Ĝi estis kaj restas grava al la ĉinoj, kiuj de tiu tempo ĝis nun nomigas sin "filoj de Han" aŭ mallonge Han. En la nuna Ĉinio oni nomas "ĉinoj" ĉiujn loĝantoj kaj "han" la gente ĉinajn.
La plej glora inter la Han imperiestroj estis Wu Di
Frua Han-dinastio
Komenco
La falo de la antaŭa dinastio Qin okazis per pluraj samtempas kamparanaj ribeloj kontraŭ la fortega subpremo. Elirpunkto estis ordono mortigi 900 laboristojn, kiuj pro pluvegoj alvenis tro malfrue por labori ĉe la Granda Muro. Tiuj viroj ribelis kaj kunigis ene de nur kelkaj tagoj armeon de laŭdire 300.000 viroj.
Inter la ribelestroj sukcesis en la rolo de ĉefo la oficisto Liu Bang. Lia kontraŭulo ĉe la imperiestra flanko estis la nobelo Xiang Yu el Chu (-232 ĝis –202), kontraŭ kiu li batalis ekde 206 a.K. kaj fine venkis lin. Kiam falis Xiang Yu, Liu Bang iĝis imperiestro. Li daŭre uzis la adminstracian organizon de la dinastio Qin kaj konservis la plej multajn leĝojn kaj ordonojn, eĉ tiun, kiu malpermesis librojn.
La loĝantaro estis klasigita laŭ 24 rangoŝtupoj (jue). Kontraŭ apartaj servoj (milito, impoŝto, koruptado) oni povis atingi pli altan rangon, sed ankaŭ pli malatan kiel puno. Oni devis laboron, militservon kaj kapimpoŝton al la ŝtato. Okazis transloĝado de popoloj por defendi la landlimon, kulturi la grundon kaj maldensigi tro priloĝatan regionojn.
La administracia organizo estis kiel antaŭe trionita: civilaj aferoj, militistaj aferoj kaj inspektado/kontrolo. Tio validis kaj por la ĉefurbo Chang'an, kaj por la provinco.
En la epoko de la dinastioj Qin kaj Han la feŭda sistemo estis neniigita en Ĉinujo. La imperio estis tute centrigita, erigita en provincojn kaj administrata de oficistaro. Ribelo kontraŭ tio, la ribelo de la sep reĝlandoj, tio estas de iamaj feŭduloj, estis neniigita en la jaro -154.
Kultura kaj ekonomia ekspansio
La dinastio Han reprezentis ankaŭ kulturan kaj ekonomian floradon. La instruoj de Konfuceo estis ŝtate agnoskitaj, kvankam ankoraŭ regis daoismo. Krome alvenis la hinddevena budhismo en Ĉinujon. Ĉirkaŭ -65 oni provis kun rimarkindaj partaj sukcesoj restarigi la en -213 bruligitan kaj perditan literaturon. Ankaŭ ĝardenarto evoluegis.
Ekonomio floris pro la kreskeganta komerco pri silko, lakaĵoj kaj jado, kaj multego de inventaĵoj: ŝtalproduktado, rudro (2-a jarcento), mankranko, Vernierlongmezurilo (bronza modelo el la jaro 9), ĉarumo, ĉenpumpilo (plej frua ĉina mencio ĉe la filozofo Wang Chong ĉirkaŭ la jaro 80), pendoponto, borilo laŭ Sole (tomboreliefo, 1-a jarcento), grenpurigilo, semilo, papero (la plej malnova trovaĵo datiĝas el la epoko de la imperiestro Wus), sismoskopo kaj aliaj.
Multaj el tiuj inventaĵoj estis jam antaŭe konataj de la antikvaj grekoj kaj romianoj, temas do eble pri samtempaj paralelaj inventaĵoj.
La gravaj ekonomiaj branĉoj de fero kaj salo estis dum almenaŭ jarcento ŝtata monopolo (ekde -117). sed ekzistis ankaŭ privataj entreprenoj de riĉaj komercistaj familioj, ekzemple ĉe la grava silkoproduktado. Ĉinaj oficistoj provis pligrandigi agrikulturajn areojn, pli intense kulturigi ilin kaj konvinki nomadajn tribojn ĉe la landlimoj setli.
La kreskanta ekonomia potenco de Ĉinujo sub la dinastio Han kaj ĝia politika militista ekspansio favoris la komercon inter Ĉinujo kaj aliaj regionoj de Azio.
Regantoj de la dinastio Han
N.B. : la ĉinaj nomoj skribitas laŭ la literumado "pinyin", por vidi kiel prononci ilin vidu: Hanyu Pinyin)
N.B. : Por la nomoj de Han regantoj la ĉinaj metas : "Han" + postmorta nomo + "di", ekzemple la lastan imperiestron Xian oni nomu Han Xian Di; tio ne validas por Liu Gong, Liu Hong, Liu He, Liu Ying, Liu Yi and Liu Bian. Por le ĉinaj familia nomo kaj persona, aŭ donita nomo, vidu en Ĉinaj personaj nomoj.
Postmortaj nomoj | Familia nomo kaj Persona nomo | reĝaddatoj | |
---|---|---|---|
Dinastio okcidentaj Han-oj 206 a.K. 9 p.K., 23-25 | |||
Gao (高 py. gāo) | Liu Bang (劉邦 py. liú bāng) ankaŭ konata en Okcidente kiel Li-Pang | -206 -195 | |
Hui (惠 py. hùi) | Liu Ying (劉盈 py. liú yíng) | -195 -188 | |
Vidvinimperiestrino Lü (呂太后 py. Lü Taihou) | Lü Zhi (呂雉) | -188 -180 | |
Shao (少 py. shao4) | Liu Gong (劉恭 py. liú gōng) | -188 -184 | |
Shao (少 py. shao4) | Liu Hong (劉弘 py. liú hóng) | -184 -180 | |
Wen (文 py. wén) | Liu Heng (劉恆 py. liú héng) | -180 -157 | |
Jing (景 py. jĭng) | Liu Qi (劉啟 py. liú qĭ) | -157 -141 | |
Wu (武 py. wŭ) okcidente konata kiel Wu Di | Liu Che (劉徹 py. liú chè) | -141 -87 | |
Zhao (昭 py. zhāo) | Liu Fuling (劉弗陵 py. liú fúlíng) | -87 -74 | |
Reĝo de Changyi (昌邑王 py. chāng yí wáng) | Liu He (劉賀 py. liú hè) | -74 | |
Xuan (宣 py. xūan) | Liu Xun (劉詢 py. liú xún) or Liu Bingyi (劉病已 py. liú bìngyĭ) |
-74 -49 | |
Yuan (元 py. yúan) | Liu Shi (劉奭 py. liú shì) | -49 -33 | |
Cheng (成 py. chéng) | Liu Ao (劉驁 py. liú áo) | -33--7 | |
Ai (哀 py. āi) | Liu Xin (劉欣 py. liú xīn) | -7 -1 | |
Ping (平 py. píng) | Liu Kan (劉衎 py. liú kàn) | -1 6 | |
Ru Zi (孺子 py. rú zi) | Liu Ying (劉嬰 py. liú yīng) | 6 9 | |
Dinastio Xin (9-23) | |||
pluiro de Dinastio Han | |||
Gengshi (更始 py. gèng shĭ) | Liu Xuan (劉玄 py. liú xúan) | 23 25 | |
Dinastio orientaj Han-oj de 25 ĝis 220 | |||
Guangwu (光武 py. gūang wŭ) | Liu Xiu (劉秀 py. liú xìu) | 25 57 | |
Ming (明 py. míng) | Liu Zhuang (劉莊 py. liú zhūang) | 57 75 | |
Zhang (章 py. zhāng) | Liu Da (劉炟 py. liú dá) | 75 88 | |
He (和 py. hé) | Liu Zhao (劉肇 py. liú zhào) | 88 106 | |
Shang (殤 py. shāng) | Liu Long (劉隆 py. liú lóng) | 106 | |
An (安 py. ān) | Liu Hu (劉祜 py. liú hù) | 106 125 | |
Shaodi (少帝 py. shào dì Markizo de Beixiang (北鄉侯 py. bĕi xīang hóu) | Liu Yi (劉懿 py. liú yì) | 125 | |
Shun (順 py. shùn) | Liu Bao (劉保 py. liú báo) | 125 144 | |
Chong (冲 py. chōng) | Liu Bing (劉炳 py. liú bĭng) | 144 145 | |
Zhi (質 py. zhí) | Liu Zuan (劉纘 py. liú zŭan) | 145 146 | |
Huan (桓 py. húan) | Liu Zhi (劉志 py. liú zhĭ) | 146 168 | |
Ling (靈 py. líng) | Liu Hong (劉宏 py. liú hóng) | 168 189 | |
Shao Di (少帝 py. shào dì) Reĝo de Hongnong (弘農王 py. hóng nóng wáng) | Liu Bian (劉辯 py. liú bìan) | 189 | |
Han Xian Di(獻 py. xìan) | Liu Xie (劉協 py. liú xíe) | 189 220 |
Vidu ankaŭ
- Konfuceo
- Ribelo de la Flavaj Turbanoj
- Cao Cao (ankaŭ en listo de ĉinaj poetoj)
- Papero (invento de tio)
- Budhismo (ekalveno)