Dinastio Pahlavi
Dinastio Pahlavi | ||
---|---|---|
Dinastio | ||
![]() | ||
Blazono | ||
Apero | 12-a de decembro 1925 [#] | |
Fino | 1-a de aprilo 1979 [#] | |
Lando | Imperia Ŝtato Irano [#] | |
Dinastiaj rilatoj | ||
Fondinto | Reza Ŝaho Pahlavi [#] | |
Regadoj | ||
Ŝahoj de Persio | ||
Dum | de 1925 ĝis 1979 | |
Antaŭulo | Kaĝaroj | |
Sekvanto | (Irana revolucio) | |
[#] | Fonto: Vikidatumoj | |
La Dinastio de la Pahlavi (perse: دولت شاهنشاهی ایران Davlat-e Ŝahanŝahi-je Iran, aŭ perse: دودمان پهلوی Dudmān-e Pahlavī) estis la lasta dinastio de la ŝahoj de Irano.
La dinastio Pahlavi atingis povumon en 1925 kiel posteuloj de la Kaĝaroj. Tiuj estis detronigitaj post decido de la parlamento la 31-an de oktobro 1925. La 12-an de decembro 1925 la parlamento nomigis Reza Ĥan ŝaho, do imperiestro persa. Post tio li estis nomita Reza Ŝah Pahlavi.
La regantoj de la dinastio estis:
- 1925–1941 Reza Ŝaho Pahlavi (1878–1944)
- 1941–1979 Mohammad Reza Shah Pahlavi (1919–1980)
Lasta tronheredonto estas Cirus Reza Pahlavi (* 1960).
Alia membro de la dinastio estas princino Aŝraf Pahlavi.